Venu kaj laborfestu en Roskilde, Danio, 29an de Junio ĝis la 7an de Julio

*Venu kaj laborfestu en Roskilde, Danio*

*Aliĝu tuj al roskilde@dejo.dk*

*despli frue despli bone via ebleco partopreni!*

DEJO organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la Roskilde festivalo, la plej granda Rokfestivalo en Nordeŭropo. Ni invitas 35 esperantistojn al festego kun 175 musikgrupoj. Antaŭe okasos 4 festaj tagoj kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro.

DEJO promesas: Se ni akceptos vin, vi forlasos nin gaje, plenstomake kaj kun pli da mono en via poŝo!

Datoj
Festo ekas la 29an de Junio kaj daŭrigos ĝis la 7an de Julio matene (Antaŭfesto okazos en Kopenhago dum kelkaj tagoj, se vi volos, same poste)

Deĵoroj
Ĉiuj laboras 24 horoj je la DEJO-budo! Cxiuj en 3 okhoraj periodoj.

La laboro konsistas de:
- Redoni mono kontraŭ tasoj kaj bieroskatoloj
- Purigado en la budo
- Bezonataj kromdeĵoroj

Loĝado
Senpage, sur la festivalejo, en tendaro. DEJO havas kelkajn prunteblajn tendojn. Tamen se vi volas sole dormi kunporti propran tendon.

Manĝaĵo
Senpaga vegetara manĝaĵo haveblas je la budo. Alie, manĝaĵo aĉeteblas en la festivalejo.

Loko
La festivalejo estas sur kamparo ekstere de Roskilde, kiu troviĝas 35km okcidente de Kopenhago, facile atingebla per trajno kaj petveturante.

Legu pli!
Angle kaj dane
La listo de bandoj