"Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008", 22a ĝis 24a de aŭgusto 2008, Daecheon, Sudkoreio


Korea Esperanto-Junularo okazigas "Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008"n ekde 22a ĝis 24a de venonta aŭgusto. Dum tiu periodo samtempe kaj samloke okazos ekspozicio pri la kulturo de Esperantujo. La kurskunveno celas bone prezenti Esperanton kaj ĝian propran kulturon al koreaj junuloj, kiuj malpli aĝas ol 30. Kaj ni aranĝos ĝin ankaŭ por pli vigligi junularan movadon, kaj diskonigi agadojn de Korea Esperanto-Junularo. Gvidantoj estas Song Ho-young, Jeong Eun-gyeong, Jeong Hyeon-su. Ejo estas junulara gastejo de "Korea Universitato pri Fremdaj Studoj" situanta en Daecheon, Koreio. Eblas aliĝi per gloro ĉe saluton.net

Song Ho-young
Prez. de Korea Esperanto-Junularo