FEJO-tendaro en Yyteri, Pori, Finnlando, 22.-24.8.2008


Kaptu la eblecon ĝui lastajn somerajn tagojn en raviga naturo kun amuza etoso!

Dum semajnfino 22.-24.8. okazos FEJO-tendaro en Yyteri, Pori. Dum la semajnfino okazos i.a. amuziĝo sur la dunoj, naĝado kaj rostado.
Eblas tranokti komforte en kune luata dometo aŭ proksime al naturo en tendo. Vi povos alveni jam vendrede vespere aŭ nur sabate, esploru pri taŭgaj konektoj ĉe www.vr.fiwww.matkahuolto.fi. Konatiĝu kun la loko ĉe www.pori.fi/yyteri.

Bonvolu anonci pri via partopreno al paula.niinikorpi ĉe gmail.com laŭeble baldaŭ. Same rakontu, ĉu vi tranoktos en dometo aŭ en tendo.

Bonvenon kaj gxis la!

Paula Niinikorpi