
TEJO invitas Vin kandidatiĝi por la organizado de la Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2010.
IJK estas plej granda kaj plej grava esperanta junulara renkontiĝo. Ĉi jare ni havas kelkajn novaĵojn kiuj helpos vin prepari kaj organizi IJK-n. Legu pli en la alkrocxita dokumento kaj por ĉiuj demandoj kontaktu estraraninon por IJK Vildana ĉe vildana ĉe tejo.org!
Ni atendas vian proponon!
nome de la estraro,
Vildana Delalic
Saluton, cxu TEJO povas diri
Saluton,
cxu TEJO povas diri kiom da personoj/enterprenoj partoprenas en la konkurso?
dankon.
respondo
saluton
Mi pardonpetas sed laux la decido de estraro kaj statuto, ni ne povas diri la nombron de nuntempaj organizoj kiuj kandidatigxas por la IJK 2009. Mi bedauxras, sed se vi havas aliajn demandojn rilate al kandidatigxo por IJK, mi diponas.
Amike,VIldana