LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
TRIMONATA PROKRASTO DE ELDONO 2009Karaj PasportServuloj, Unue: pardonu ke tiu cxi informo venas malfrue. Mia komputilo paneis kaj ecx ne jam resanigxis. PS-dosieroj savigxis, felicxe. Due: bonvolu ne mesagxi al mi dum septembro. Mi forestos, kaj havos nek komputilon, nek retkonekton. Bonvolu tamen se necese informi aliajn gastigantojn pri la subaj informoj, mi nun ne povas rekte mesagxi al ili. Trie: pri la prokrasto. Vi eble vidis ke TEJO planas renovigi Pasportan Servon. Unua parto de tiu plano estas reta administra datumbazo. Gastigantoj povos pli facile konfirmi kaj sxangxi, kaj mi havos multe malpli da laboro. Oni konstruos kaj testos tiun sistemon gxis la unua de januaro, kaj ni volas uzi gxin por kompili eldonon 2009. Tial ni decidis prokrasti la kutiman konfirmadon kaj kompiladon. La plano nun estas jena: Dum la venontaj monatoj ni traktos la konfirmojn kaj kompilos la libron per la nova sistemo. Provizora plano: Ni tre esperas je via komprenemo, speciale cxar multaj 'senpagaj' libroj de eldono 2008 ne alvenis cxe la gastigantoj. Krome, estas planoj por gastiga retejo por Pasporta Servo. TEJO pripensos kiumaniere plej bone krei tion, dum oni konstruos la retan administran datumbazon. Tiu plano ne neglektu la multajn senretulojn, kun atento por la sekureco de informoj, kun bona financa plano ktp ktp. Kiam la reta administra datumbazo bone funkcias, kaj kiam estas bona plano por la gastiga retejo, oni konstruos gxin ekde januaro 2009. Ni esperas ke en junio 2009 ni ne nur havos novan eldonon kaj pli facilan konfirman sistemon, sed ankaux modernan gastigan retejon. Kore, Derk Ederveen |
User loginNavigationNew forum topicsRecent blog posts
Monda Kalendaro
|