TEJO-komisionoj reaktivigita


TEJO-estraro volas reaktivi la komisionojn por Afriko, Ameriko kaj Azio, kiuj jam de longa tempo ne plu aktivis. Tiucele, post esplorado ĉe aktivuloj, novaj komisiitoj nun troviĝis kaj ĵus estis kreataj diskut-listoj por ili.

TEJK (TutEŭropa Junulara Konferenco) ankaŭ de iom da tempo malaktivas, pro tio, dum tiu renoviĝo ni instigis reformuladon en TEJK.

Ni ĝojas anonci ke la novaj TEJO komisiitoj estas:

Por Ameriko: Rodrigo CYRINO (plej konata kiel Ĥod) el Brazilo. Diskutlisto

Por Afriko: SABIYUMVA Jérémie el Burundio. Diskutlisto

Por Azio: SONG Ho-young el Suda Koreio Diskutlisto

La novaj komisiitoj por TEJK estas Nicola RUGGIERO (Italio) kaj Irmina SZUSTAK (Pollando), ambaŭ komitatanoj B de TEJO por 2008-2010. Diskutlisto

Ni invitas vin diskonigi la anoncon kaj la adresojn de la listo.
Via partopreno estas tre grava por ke la ligo inter TEJO kaj Landaj Sekcioj estu pli forta. Aliĝu al la listo, diskonigu ĝin en via landa sekcio.

Tiel ni pensas ke proksimaj kaj najbaraj landoj povas helpi unu la alian, kun interŝanĝo de sperto, infomoj kaj kun amikeco. Helpe de la listoj ni klopodos fortigi kaj unuiĝi la junularan movadon en tiuj regionoj.

Plej amike
Rogener PAVINSKI
TEJO estrarano pri Landa-Agado