Kontakto 6 2008 jam en la reto!

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:6" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi tiu numero havas la temon “Ĉu Mikelanĝelo estis la unua surrealisto?”.

Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estos:

Numero 230 (2009:1). La ĉef-temo: "Malgrandaj etnoj". Ĉu en via lando ekzistas iuj malgrandaj etnoj? Aŭ eble vi prezentas iun nacian minoritaton en via lando? Rakontu pri ĝiaj vivo kaj problemoj! Rapidu pri la kontribuo!

Numero 231 (2009:2). La ĉef-temo: “Televido”. Kion kaj kial ni spektas televide? Ĉu en via lando ekzistas iuj specifaj programoj aŭ televidaj moderigantoj? Rakontu pri viaj televidaj kutimoj kaj preferoj! La limdato – la 15a de julio.

Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj!

Amike,
Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro