KODEJO 2008 jam disponeblas!

La Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj (KODEJO) troviĝas jam en la TEJO-retpaĝo. Ni invitas ĉiujn junularajn esperantistajn organizojn plenigi kaj sendi ĝin.

La informojn petatajn en la demandaro TEJO ege bezonas por esti efektiva funkcianta tegmento super internacia reto. Koran dankon pro via kunlaboro!