LanguagesSearch |
Novaj retadreso, retejo kaj kompilanto de Pasporta ServoUnue, bonvolu diskonigi la fakton ke la malnova retadreso de Pasporta Servo ne plu funkcias ekde la 9a de novembro. La nova retadreso estas pasportaservo cxe tejo punkto org. La reta aligxilo en la retejo de PS ankaux provizore ne funkcias, cxar gxi ankoraux sendas al la malnova retadreso. Due, blovas fresxa vento tra Pasporta Servo. Dum vi legas tion cxi, TEJO arde preparas konstruon de nova reta administra sistemo, per kiu eblos pli facile administri la estontajn eldonojn. Tamen, mi ne estos la kompilanto. Post 15 jaroj da kompilado estas bone se juna kaj entuziasma postsekvanto transprenos. Vere ne estis facila decido, cxar Pasporta Servo iomete farigxis mia infano. Sed estas pluraj kialoj por transdoni la laboron gxuste nun. Mi ekz-e planas translokigxi dum la venontaj monatoj, do cxiukaze necesos paperposxta adressxangxo. Krome mi lastatempe havas malpli da libera tempo. Fakte ankaux ekmankas al mi energio kaj entuziasmo. Sed plej grave estas ke enkonduko de nova administra sistemo estas perfekta momento por transdono. Postsekvanto havos la eblecon arangxi la administran laboron laux sia placxo. Ne zorgu, mi planas cxion bone transdoni. Mi disponigos cxiujn dosierojn kaj dokumentojn, transdonos la arkivon kiun mi havas, klarigos lauxeble, plusendos mesagxojn kaj paperposxtajxojn ktp ktp. Gxis TEJO trovos postsekvanton mi traktos la plej urgxajn aferojn, sed mi ne eklaboros por la venonta eldono. Se vi interesigxas labori pri la plej furora eldonajxo en la Esperanto-mondo, la libro kiun pli ol mil homoj cxiujare arde atendas, informigxu cxe la prezidanto de TEJO (gregor@tejo.org). Nur necesas akurateco, kaj tre fidinda retkonekto. Se vi havas demandojn mi volonte klarigos per persona mesagxo, sed la nova reta administra sistemo certe multon sxangxos kaj faciligos. Multan dankon al cxiuj Landaj Organizantoj, gastigantoj kaj uzantoj de Pasporta Servo kiuj kunlaboris, helpis, skribis, faksis, telefonis, sms-is kaj retumis dum la multaj pasintaj jaroj. Per viaj afablaj vortoj mi eltenis tiom longe! Kiam estos pliaj informoj, ili aperos cxi tie! Derk Ederveen
De kie mi povas ricevi la Pasportan Sevon 2009? by grupoyema
|
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|