Nova TEJO-volontulo

Saluton,

ekde hodiaŭ mi, Paŭlo Ebermann, estas TEJO-volontulo. Mi anstataŭas la ĝisnunan volontulon Federico, kaj laŭplane restos ĝis fino de somero aŭ komenco de aŭtuno, kiam eklaboros nova volontulo kun normala daŭro.

Por iom prezenti min: Mi ĝis nun loĝis en Berlino, Germanio. Mi eklernis Esperanton fine de 2001, kaj baldaŭ poste ekaktivis en Germana Esperanto-Junularo.
Mi tie laboris inter alie en la interreta komisiono, en la oficejo kaj por organizado de Internacia Seminario.
En GEJ mi daŭre estas estrarano, sed mi faros miajn GEJ-taskojn ekster mia TEJO-labortempo.

Krome mi kunorganizas la ĉi-jaran IJKon en Liberec - tion mi eble nun faros parte en mia labortempo.

Ekster Esperantujo mi studas Matematikon kaj espereble tie baldaŭ pretos (mi klopodas verki mian diploman tezon ĉi tie).

Paŭlo

AttachmentSize
pauxlo-2006-12-06-malgranda.jpg63.26 KB