LanguagesSearch |
"Stipendioj por instruista trejnado! - Por tuja diskonigo" ... anstataŭ ekdormado.Do, mi ĵus volis iri dormi, kaj trovis mesaĝon en la retpoŝtujo adresita al tejo-aktuale (kiun ni ricevas kopie en la oficejo). Ĝi diras "por tuja diskonigo", do mi almenaŭ legis ĝin ... kaj konstatis, ke vere estis urĝa. Do, mi prokrastis mian enlitiĝon ankoraŭ je duona horo, por informi pri tio per anonco sur la ĉefpaĝo, plusendo de la informo al la dissendolistoj (tejo-komitato, tejo), atentigo per Twitter, kaj nun finfine en la blogo (por homoj, kiuj abonis nur la blogojn kaj ne la ĝeneralajn novaĵojn). Do, jen la grava informo: Por Eo-Instruista kurso en Universitato de Poznan necesas ankoraŭ pliaj partoprenantoj, UEA kaj ILEI donas stipendiojn, kaj ĉio estas tre urĝa (limdato 31a de aŭgusto): Ĉiuj detaloj en la ILEI-retpaĝo. (Kaj tio estas la unua blogero de la oficejo dum pli ol jaro, ŝajne – mi klopodos nun iom pli ofte uzi ĝin.)
|
User loginNew forum topics
Recent blog posts
|
Saluton Magnus, la
Saluton Magnus,
la Twitter-blogeto estas ĝis nun eksperimenta, pro tio mi ne multe anoncis ĝin ĝis nun. Ĝi estis proponita de laborgrupo dum la IJK-Komitatkunveno (verŝajne de Felix, kiu uzas ĝin jam por la oficejo de GEJ) – vidu la protokol-aldonon pri la retejo.
Mi pripensos tiujn liberajn permesilojn, sed devos rigardi, kiun plej bone elekti. (Kaj esplori, ĉu necesas decido de la estraro, kaj ĉu eblas ŝanĝi tiun decidon poste, kaze de alia estraro (aŭ alia volontulo) volas alian licencon.)
Paŭlo