You are here

Voĉdonu por programero pri Esperanto en Rio+20

En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn kaj unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto.

La 24-hora Retradio Muzaiko daŭre evoluas!

Muzaiko estas kunvolontula tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio, kia ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo.
Afiŝita en: 

46-a Landa Sekcio ĉe TEJO

Ni ĝojas anonci ke per reta voĉdono, la Komitato decidis re-bonvenigi MEJ, la Meksikan Esperanto-Junularon, en la sinon de TEJO, kiel la 46-an plenrajtan Landan Sekcion. Meksika Esperanto-Junularo estas junulara sekcio de Meksika Esperanto-Federacio. Ĝi fondiĝis jam en 1965, restante LS de TEJO ĝis almenaŭ 1981, kaj estis refondita en 2009 dum la 10-a Meksika Esperanto-Kongreso. La nunan estraron de freŝa MEJ konsistigas: Sergio Romero Aldana (prezidanto), David Lopez Rueda (vicprezidanto), Ulises Franco Pérez, Edgar López Borja, Carlos Hernández Loarca. Ni deziras al MEJ sukceson en ilia agado kaj efikan spert-interŝanĝon kun aliaj LS-j per la komunik-kanaloj de TEJO.

Elekto de Komitatanoj B

Karaj individuaj membroj de TEJO! Ni ĝojas anonci al Vi, ke Vi havas la oportunon voĉdoni pri Komitatanoj B por la oficperiodo 2012-2014. Laŭ artikolo 3.3 de la Regularo kaj laŭ Reglamento pri elekto de Komitatanoj B, la individuaj membroj elektas Komitatanojn B kiel siajn reprezentantojn en la Komitato de TEJO. Oni elektos 4 Komitatanojn B por la periodo 2012-2014.
Afiŝita en: 

Por rapid-decidantoj: “Sociaj komunikiloj en ŝanĝiĝanta mondo”, Aleksandrio, Egipto

Junaj ĵurnalistoj el diversaj sferoj de amas-komunikiloj: inter 22a de aprilo kaj 2a de majo okazos akademia sesio pri la supra temo, en Aleksandrio, Egipto. La partopreno estas malferma al gejunuloj, 18-35 -aĝaj, el la landoj de EU kaj la sekvaj: Albanio, Alĝerio, Bosnio kaj Hercegovino, Egipto, Jordanio, Kroatio, Libano, Maŭritanio, Monako, Montenegro, Maroko, Palestina Aŭtonomio, Sirio, Tunizio kaj Turkio. Kvankam la laborlingvo de la akademio estos la angla, ni ŝatus konigi al niaj membroj la ŝancon partopreni en tiu interesa aranĝo. TEJO ŝatus substreki ke ĝi kontraŭas diskriminacion ankaŭ laŭ aliaj kriterioj: sekve de la nomo de la aranĝo, “Eŭro-Mediteranea Akademio”, ne klaras al ni kial certaj landoj estis ellasitaj. Ni aparte kuraĝigas kandidatiĝon de civitanoj de la ellasitaj ŝtatoj, kiuj posedas eŭropan civitanecon. Atentu pri la limdato: 22a de februaro.
Afiŝita en: 

TEJO-aktuale festas sian 300-an numeron!

Feliĉan jubileon al ĝi, TEJO-aktuale ŝanĝis sian prefikson kaj eniris la 3-an centon. TA aperis komence de 2001 kun la celo liveri tujajn, aktualajn, koncizajn informojn pri la junulara E-movado, kaj nuntempe ĝiajn dissendojn, redaktitajn de Julia Noe, sekvas ĉirkaŭ 700 personoj. Ĉiuj numeroj ekde la plej unua, legeblas ĉe TEJO-aktuale. Ni dankas al la fidelaj kunlegantoj, kaj al tiuj kiuj ne jam abonas, ni memorigas ke eblas facile fari tion per la skatolo ĉi-maldekstre.
TEJO-aktuale ĝojos ricevi viajn kurtajn informojn pri io ajn rilata al E-junularo, per la kontaktformularo de TA aŭ retpoŝte al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Raportu el Rio de Ĵaneiro pri la konferenco de Daŭripova Evoluo

Ĉu vi emus vive raporti el Rio de Ĵaneiro pri la UN-konferenco de Daŭripova Evoluo (RIO+20)? Se vi estas juna ĵurnalisto el Eŭropo kiu ofte raportas pri daŭripovaj temoj (aŭ emas ofte fari tion), kaj flue regas la anglan, legu la suban alvokon.
Afiŝita en: 

Festado de Internacia Tago de Ĵazo

Ĉu vi ludas ĵazmuzikon? Se jes, aranĝu koncerton por la 30a de aprilo, kaj TEJO helpos vin varbi ĝin! Se vi anoncos vian koncerton ĝis la 15a de februaro 2012 al ni (skribu al oficejo@tejo.org), vi povos ankaŭ aperi en la oficiala programo de eventoj ĉe UNESKO, por ties Internacia Ĵaztago. Helpu nin kaj UNESKO-n plibuntigi la tagon de ĵazo por pli inkluzivaj socioj!

TEJO havas novan volontulon

En sia lasta reta kunsido, la estraro de TEJO traktis interalie la kandidatiĝojn por la posteno de volontulo en la Centra Oficejo. Evidentiĝis ke la ekster-eŭropunianojn kandidatiĝintajn ne eblas nuntempe akcepti pro la komplikaĵoj rilataj al restado-vizo por Nederlando. Bonŝance, la situacion savis la lastmomenta kandidatiĝo de Natalia Antolak, kiu jam aktivas en TEJO kiel komitatanino A por Pollando. Ŝi ankaŭ oficas kiel sekretario de PEJ kaj Varsovia Vento de kelkaj jaroj, sekve havas tre taŭgajn kapablojn. Ni ĝojas anonci do ke en la proksima duonjaro, Natalia rolos kiel la volontulo de TEJO. Komence de februaro ŝi jam ekos sian laboron en la CO kaj vi povos ekkontakti ŝin (kaj TEJO-n) per la regula adreso: oficejo@tejo.org.

IJK restos en Azio: en 2012 okazos en Vjetnamio kaj sekvajare en Israelo

Post trisemajna necerteco pri loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro alprenis la decidon pri okazigo de IJK 2012 en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kiel la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar, rakontas pri okazintaĵoj de lastaj tagoj.

Kandidatiĝu por komitatano B por 2012-2014

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2012 ĝis la 31-a de majo 2014.

Prezidanta blogo: Laborplano de TEJO

Kontinuante la temon de la antaŭa enskribo, do rezultojn de la lasta komitata kunsido, jen mi pli detale prezentos la unuan eron. Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 estas dokumento, kiun pretigas Estraro de TEJO kaj aprobas la Komitato.

Alvoko por nova volontulo plilongigita ĝis la 15a de januaro!

La estraro de TEJO decidis plilongigi la alvokon por nova plentempa volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

La aktuala limdato estas la 15a de januaro 2012. Por ĉiuj informoj pri la kandidatiĝo kaj la posteno vidu la paĝon: http://tejo.org/eo/volontulu

Prezidanta blogo: reaktivigo

Saluton karaj! Komencante la novan jaron mi jen rekomencas prezidantan blogon, kiun siatempe havis David-Emil Wickström. Pere de ĝi mi klopodos laŭeble regule informi Vin pri tio kio okazas ene de nia organizo kaj espereble ankaŭ ricevos iom da reagoj. Por komenci – fulmrapide pri la ĵus okazinta en Gdansko Eksterordinara Komitatkunsido.

Pages

Subscribe to TEJO | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo RSS