Reglamentoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

printaj versioj


Komitata reglamento


Teksto valida ekde la 30a de decembro 2007


Tiu ĉi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj ŝanĝita en la komitatkunveno en la IS en Wetzlar, 2004/2005 kaj en la IS en Würzburg 2007/2008, kaj ĝi anstataŭas la tekston el la broŝuro kun mencio "Teksto valida je 7 aŭgusto 1995".

  1. DIFINOJ

    En tiu ĉi Reglamento:

    1. "La Organizo" signifas Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon.

    2. "La Regularo" signifas la Regularon de la Organizo.

    3. La terminoj "anstataŭanto","Estraro", "Faka Sekcio","Ĝenerala Sekretario", "Komitato", "Landa Sekcio" kaj "Vicprezidanto" signifas tiujn estrarojn de la Organizo kiuj estas same nomitaj en la Regularo.

    4. "UEA" signifas Universalan Esperanto-Asocion tian kia ĝi estas difinita de artikolo 2-2 de la Regularo.

    5. "Li" signifas li-n kaj ŝi-n.

    6. "Prezidanto" signifas la Prezidanton de la Organizo. Okaze de lia neĉeesto, ĝi signifas homon kiu anstataŭas lin.

    7. "Unua Vicprezidanto" signifas, el pluraj Vicprezidantoj, tiun kiu estas unua laŭvice, el unu Vicprezidanto la Vicprezidanton.

    8. "Dua Vicprezidanto" signifas, el pluraj Vicprezidantoj, tiun kiu estas dua laŭvice.

    9. "Tria Vicprezidanto" signifas, el tri Vicprezidantoj, tiun kiu estas tria laŭvice.

    10. "Kasisto" signifas la estraranon pri financoj de la Organizo.

    11. "Sesio" signifas ĉiun kunsidon de la Komitato kiu ne estas rompita per prokrasto ĝis posta momento aŭ tago, sed povas esti rompita per mallongaj paŭzoj.

    12. "Kunveno" signifas aron de sesioj kiuj havas komunajn konvokigon kaj tagordon.

    13. "Prezidanto de la Komitato" signifas la homon, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion.

    14. "Komitatano" signifas iun ajn el la homoj tiel menciitaj en artikolo 3-2 ĝis 6 de la Regularo. Dum ties periodo de ofico, ĝi signifas ankaŭ anstataŭanton de komitatano A.

    15. "Ĝenerala Direktoro" signifas tiun personon de UEA kiu estas same nomita en paragrafo 44 de la Statuto de UEA.

    16. "Patrono" signifas subtenanton de la Organizo tian kia li aŭ ŝi estas difinita de artikolo 2-11 de la Regularo.

    17. "Membro" signifas Individuan, Asocian aŭ Aliĝintan Membron de la Organizo tiajn kiaj ili estas difinitaj de artikolo 2-10 de la Regularo.

    18. "Partopreno" en decido signifas:

      1. En kunveno, ĉiun komitatanon kiu sin anoncis kiel partoprenanto al la ĉefprotokolanto per subskribo de listo malfermita plej malfrue de la unua sesio;

      2. En poŝta voĉdono, ĉiun komitatanon kies voĉdonilon ĝustatempe ricevas la Ĝenerala Sekretario.

    19. El pluraj eblecoj:

      1. "Plimulton" havas tiu, kiun elektis pli da partoprenantoj ol elektis iun ajn unuopan alian eblecon;

      2. "Plejmulton" havas tiu, kiun elektas pli ol duono de la partoprenantoj;

      3. "Dutrionan plimulton" havas tiu, kiun elektas pli ol du trionoj de la partoprenantoj.

    20. "Reglamento" signifas tiun ĉi Reglamenton, nome la Komitatan Reglamenton de la Organizo.

    21. "Reglamentoj" signifas ĉiujn reglamentojn de la Organizo, tiajn kiaj ili estas difinitaj de artikolo 2-7(6) kaj (7) de la Regularo, konsideratajn aran unuon.

    22. "Sindeteni" signifas ne voĉdoni.

    23. "Sendi" signifas irigi tiel, ke laŭ supozo de la sendinto, la sendaĵo alvenos ĉe sia celo ne pli ol 15 tagojn poste.

    24. "Kotizinta" signifas, ke la koncerna homo ricevigis sian kotizon al la Centra Oficejo.


  2. KOMPETENTECO

    1. La Komitato estas la supera instanco de la Organizo. Ĝi:

      1. difinas la ĝeneralan agadon de la Organizo;

      2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin;

      3. decidas pri la agado de la Estraro;

      4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la Organizo;

      5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj;

      6. decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj;

      7. decidas pri eksigo de Patronoj;

      8. decidas pri reglamentoj;

      9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj.

    2. La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.


  3. KOMITATANOJ KAJ ANSTATAŬANTOJ

    1. Ĉiu Landa Sekcio kaj Faka Sekcio devas nomumi sia(j)n komitatano(j)n A skribe al la Ĝenerala Sekretario. Plej malfrue kun sia nomumo, Landa Sekcio aŭ Faka Sekcio devas skribe informi la Ĝeneralan Sekretarion pri kiom ĝi pagis al la Organizo pro sia kotizo priskribita de artikolo 2-10(3) de la Regularo. Se Landa Sekcio aŭ Faka Sekcio pagis tiun kotizon pere de Landa Asocio de UEA aŭ de alia organizo, aŭ se tiun kotizon ricevis UEA anstataŭ TEJO, tion devas skribe konfirmi la Landa Asocio aŭ

      alia organizo aŭ, respektive, UEA, plej malfrue kun tiu nomumo. Nomumo estas nevalida se la Ĝenerala Sekretario ne ricevas tian konfirmon.

    2. Landa Sekcio aŭ Faka Sekcio rajtas malnomumi (eksigi) komitatanon A nomumante alian komitatanon A skribe al la Ĝenerala Sekretario.

    3. Nomumo de anstataŭanto de komitatano A devas esti farita skribe al la Ĝenerala Sekretario, kaj devas esti skribe aprobita de la koncerna komitatano A kaj de la koncerna Landa aŭ Faka Sekcio.

    4. La Ĝenerala Sekretario devas ricevi nomumon de anstataŭanto plej malfrue dum la unua sesio de la kunveno.

    5. Ĉiu komitatano A povas nomumi nur unu anstataŭanton por ĉiu kunveno. Dum la koncerna kunveno la anstataŭata komitatano havas neniujn komitatajn rajtojn.


  4. POŜTA VOĈDONO

    1. Ĉiu komitatano rajtas postuli poŝtan voĉdonon pri iu ajn decidota punkto. Se la Komitato estas kunvenanta, poŝta voĉdono okazas se la Komitato akceptas la postulon. Se la Komitato ne estas kunvenanta, poŝta voĉdono aŭtomate okazas.

    2. Gvidas poŝtan voĉdonadon la Ĝenerala Sekretario.

    3. Ĝis la 15a de oktobro, la 30a de januaro kaj la 10a de majo la Ĝenerala Sekretario sendas al la komitatanoj la proponojn eventuale alvenintajn ĉe li ĝis respektive la 1a de oktobro, la 16a de januaro kaj la 26a de aprilo. Ĉiun fojon li sendas kun la proponoj voĉdonilon per kiu ĉiu komitatano povas indiki pri ĉiu propono poran aŭ

      kontraŭan voĉon, aŭ sian sindetenon.

    4. Se la Ĝenerala Sekretario ne ricevis proponojn ĝis la limdato, li ne devas skribi al la komitatanoj por informi ilin pri tio.

    5. Por ke estu validaj la voĉdoniloj, ili estu sendataj de la voĉdonantaj komitatanoj ene de 45 tagoj (validas la poŝta stampo) post ilia forsendo. Definitiva kalkulo de la voĉdoniloj okazas 90 tagojn post la forsendo far la Ĝenerala Sekretario.

    6. Se plejmulto de la partoprenantoj ne sindetenas, tiu el la poro kaj la kontraŭo kiu havas la plimulton venkas. Okaze de egaleco decidas la Prezidanto. Se simpla plejmulto de la voĉdonantoj sindetenas, oni konsideras tion decido (tion kiam la oficiala gazeto aperas ses fojojn en jaro; kiam la oficiala gazeto aperas kvarfojojn en jaro, anstataŭ 136 tagoj estu 161 tagoj) ne voĉdoni poŝte pri tiu propono.

    7. La Ĝenerala Sekretario sendas al la komitatanoj, Landaj kaj Fakaj Sekcioj informon pri la rezulto de ĉiu poŝta voĉdono plejmalfrue 105 tagojn post la forsendo de la voĉdoniloj.

    8. La poŝta voĉdonado okazu laŭ la proceduro priskribita en Reglamento pri elekto de komitatanoj B (en la paragrafoj 5, 6, 7 oni anstataŭigu la vorton "kandidatoj" per la vorto "proponoj").


  5. RETA VOĈDONO

    1. Ĉiu komitatano rajtas postuli retan voĉdonon pri iu ajn decidota
      punkto. Se la Komitato estas kunvenanta, reta voĉdono okazas se la
      Komitato akceptas la postulon. Se la Komitato ne estas kunvenanta,
      reta voĉdono aŭtomate okazas.

    2. Se du komitatanoj postulas sekretan voĉdonon, tiam la balotado
      okazu laŭ sekreta reta voĉdono. Se sekreta reta voĉdono ne teknike
      eblas, tiam la balotado okazu poŝte anstataŭ rete.

    3. Gvidas retan voĉdonadon la Ĝenerala Sekretario.

    4. Post elekto de nova estraro, la Komitato fiksas uzotan teknologion
      por retaj voĉdonadoj de la periodo de ĉi tiu estraro.

    5. La proceduro komencas per la ricevo de la propono far la Ĝenerala
      Sekretario. Plej malfrue unu semajno post la ricevo de la propono, la
      Ĝenerala Sekretario ekas la balotadon per reta informo al la
      komitatanoj.

    6. La balotado daŭras 28 tagojn. La estraro anoncu la rezulton plej
      malfrue unu semajnon post la fino de la balotado.

    7. Reta voĉdono estas kvoruma se almenaŭ duono de la komitato
      voĉdonas. Sindetenoj ankaŭ estas voĉdonoj.

    8. Se plejmulto de la partoprenantoj ne sindetenas, tiu el la poro kaj
      la kontraŭo kiu havas la plimulton venkas. Okaze de egaleco decidas la
      Prezidanto. Se simpla plejmulto de la voĉdonantoj sindetenas, oni
      konsideras tion decido ne voĉdoni retpoŝte pri tiu propono.


  6. OKAZO KAJ KUNVOKO DE KUNVENO

    1. Ordinara komitatkunveno okazas unu fojon jare; krome, eksterordinaraj komitatkunvenoj okazas laŭnecese.

    2. Ordinara kunveno okazas dum, kaj en la kadro de, la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Se la kunvokanto opinias tion utila, ĝi povas komenciĝi maksimume tri tagojn antaŭ la IJK aŭ finiĝi tri tagojn post la IJK.

    3. Kunvokas ordinaran kunvenon la Ĝenerala Sekretario. Li sendas skriban inviton al ĉiu homo nomumita kiel komitatano por la koncerna oficperiodo, ĉiu anstataŭanto kaj al la Ĝenerala Direktoro, kaj kopie al ĉiu Landa kaj Faka Sekcio almenaŭ 45 tagojn antaŭ la komenco de la kunveno. Kun la invito li sendas la tiam validan tekston de la Regularo kaj de la Reglamentoj.

    4. Eksterordinara kunveno okazas kiam tion postulas aŭ la Estraro, aŭ kvinono de la komitatanoj, aŭ la Estraro de UEA se ĉi tiu opinias ke la Estraro de la Organizo ne funkcias kaj ke tiu nefunkciado devas esti urĝe traktata.

    5. Kunvokas eksterordinaran kunvenon aŭ la Ĝenerala Sekretario aŭ la instanco kiu postulas ĝin. La kunveno devas okazi en urbo, elektita de la kunvokanto, kie estas oficejo de la Organizo/UEA, aŭ en internacia Esperanto-renkontiĝo tiucele aprobita de la Estraro de TEJO. La kunvokanto sendas skriban inviton al ĉiu komitatano, ĉiu anstataŭanto kaj al la Ĝenerala Direktoro kaj kopie al ĉiu Landa kaj Faka Sekcio, almenaŭ 50, sed ne pli ol 80, tagojn antaŭ la komenco de la kunveno. La invito informas pri la loko, tago kaj horo de la unua sesio de la kunveno, kaj enhavas proponon pri la tagordo.


  7. PARTOPRENO EN KUNVENO

    1. Ĉiu komitatano povas ĉeesti, paroli kaj voĉdoni en ĉiu kunveno de la Komitato.

    2. Ĉiu membro, honora membro, honora prezidanto, patrono, komisionano kaj komisiito de la Organizo povas ĉeesti kaj paroli en ĉiu kunveno de la Komitato. La Komitato povas tamen decidi ke iu(j) aŭ ĉiuj el ĉi tiuj ne povas paroli.

    3. Ĉiu homo ne jam aludita povas ĉeesti, sed ne povas paroli, dum ĉiu kunveno, se la Komitato ne decidas kontraŭ ties ĉeesto. La Komitato tamen povas decidi ke iu(j) aŭ ĉiuj el tiuj ĉi povas paroli.

    4. La artikoloj 3.5, 12.2 kaj 14.3 de la Reglamento ne kontraŭas tiun ĉi paragrafon.


  8. DUMKUNVENAJ LABORORGANOJ

    1. La dumkunvenaj labororganoj de la Komitato estas la Mandata Komisiono, la Propona Komisiono, la Voĉdona Komisiono kaj la Kandidata Komisiono. Ĉiu labororgano havas almenaŭ du membrojn. Unu homo povas esti membro de pli ol unu labororgano.

    2. Por ĉiu labororgano la Estraro aŭ la kunvokinto proponas liston de membroj, kiun la Komitato eventuale modifas ĝis ĝi akceptas la proponon.

    3. La Mandata Komisiono kontrolas la komitatanecon de ĉiu homo kiu deziras partopreni la kunvenon kiel komitatano. La Mandata Komisiono raportas pri tio al la Komitato.

    4. La Propona Komisiono laŭpete helpas komitatanojn pretigi proponojn por la Komitato.

    5. La Voĉdona Komisiono laŭnecese nombras voĉojn dum la kunveno kaj raportas al la Komitato.

    6. Antaŭ la elektoj la Kandidata Komisiono prezentas al la Komitato la nomojn de ĉiuj kandidatoj. La Komisiono povas rekomendi kandidatojn kiuj, laŭ la takso de la Komisiono, bone plenumus la respondecojn de la koncernaj oficoj se ili estus elektitaj. Membroj de la Komisiono ne kandidatas.


  9. KVORUMO

    1. Kunveno estas kvoruma kaj decidopova kiam ĝin partoprenas almenaŭ triono de la komitatanoj.

    2. Kvorumon en kunveno kontrolas la Ĝenerala Sekretario kaj, post la starigo, la Mandata Komisiono.


  10. TAGORDO

    1. Proponojn pri tagorderoj oni alvenigas ĉe la kunvokanto plejmalfrue 15 tagojn antaŭ la komenco de la kunveno.

    2. La kunvokanto kompilas por la kunveno tagordproponon kiu enhavas ĉiun proponitan eron kaj krome la jenajn devigajn erojn:

      1. Malfermo

      2. Eventuala elekto de prezidanto de la Komitato

      3. Proponoj pri:

        • Voĉdona Komisiono

        • Mandata Komisiono

        • Kandidata Komisiono

        • Propona Komisiono

      4. Fikso de cetera tagordo

    3. La tagordproponon estas prezentita al la kunveno je la malfermo, kaj la kunveno laboras laŭ ĝi ĝis inkluzive ero 4.

    4. La kunveno tiam amendas la tagordproponon eventuale aldonante, modifante aŭ

      nuligante erojn ĝis la akcepto de la tuta propono.

    5. Post tiu akcepto eblas amendi la tagordon nur per dutriona plejmulto.


  11. PREZIDADO KAJ PROTOKOLADO

    1. La Prezidanto normale estas la Prezidanto de la Komitato. Se necese, lin laŭvice anstataŭas la unua, dua kaj tria Vicprezidanto. Se neniu el tiuj povas esti Prezidanto de la Komitato, la Komitato elektas kiu prezidas ĝin.

    2. Respondecas pri la protokolo de la kunveno de la Komitato la Ĝenerala Sekretario. La Ĝenerala Sekretario povas laŭbezone nomumi protokolantojn.

    3. La Ĝenerala Sekretario sendas unu kopion de la protokolo al ĉiu komitatano, anstataŭanto, Landa kaj Faka Sekcioj, ene de 45 tagoj.

    4. La protokolo ekvalidas 45 tagojn post sia dissendo se en tiu periodo neniu ĉeestinta komitatano aŭ anstataŭanto postulas poŝtan voĉdonon, proponante specifan ĝustigon. La valida protokolo estas la unusola aŭtoritata dokumento pri la kunveno.


  12. PROCEDURO

    1. Post akcepto de la tagordo, la Komitato traktas ĉiun tagorderon laŭvice, sub gvido de la Prezidanto de la Komitato.

    2. Ekparoli oni povas nur post permeso de la Prezidanto de la Komitato, kiu ankaŭ povas fari liston de la parolantoj. La Komitato povas laŭbezone decidi pri limigo de la paroldaŭro de ĉiu parolanto dum la trakto de difinita tagordero.

    3. Se ne prezentiĝis specifa propono pri iu tagordero, komitatano povas paroli ĝenerale pri tiu tagordero, aŭ povas prezenti specifan proponon rilate ĝin.

    4. Se prezentiĝis specifa propono pri iu tagordero, komitatano povas paroli pri tiu propono aŭ povas proponi amendi ĝin.

    5. Kiam neniu komitatano deziras plu paroli pri iu propono aŭ amendo-propono, la Prezidanto de la Komitato fermas la diskutadon pri tiu, kaj voĉdonigas la Komitaton.

    6. Malgraŭ la ceteraj artikoloj de paragrafo 11 de la Reglamento, komitatano rajtas fari unu el la jenaj proceduraj proponoj (kiuj estas tiuj voĉdonendaj sen diskuto) kiam ajn dum la konsido, akirinte parolpermeson de la Prezidanto de la Komitato:

      1. Tuj voĉdoni pri la propono diskutata;

      2. Tuj voĉdoni pri la amend-propono diskutata;

      3. Paŭzi dum dek minutoj;

      4. Fermi la diskutadon sen voĉdono kaj ektrakti la venontan tagorderon;

      5. Okazigi poŝtan voĉdonon laŭ paragrafo 4 de la Reglamento.


  13. VOĈDONO EN KUNVENO

    1. Post fermo de la diskuto pri iu propono aŭ amendo- propono, oni voĉdonas pri tiu.

    2. Gvidas la voĉdonon la Prezidanto de la Komitato. Krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 12.4 de la Reglamento, la Prezidanto de la Komitato ne rajtas voĉdoni.

    3. Pri ĉiu propono partoprenanto aŭ voĉdonas aŭ sindetenas. La Voĉdona Komisiono nombras kiom da partoprenantoj voĉdonas por, kaj kiom voĉdonas kontraŭ. La protokolanto kalkulas kiom da partoprenantoj sindetenas.

    4. Se plejmulto de la partoprenantoj ne sindetenas, tiu el la poro kaj la kontraŭo kiu havas la plimulton venkas. Okaze de egaleco, decidas la Prezidanto de la Komitato.

    5. Se plejmulto de la partoprenantoj sindetenas:

      1. Se temas pri la unua voĉdono pri tiu propono, aŭ pri decido nepre farenda pro priskribo de la Regularo aŭ Reglamento oni remalfermas la diskuton pri tiu propono kaj, kiam tiu dia diskuto estas finita, voĉdonas duan fojon.

      2. Se ne temas pri la unua voĉdono de la Komitato pri tiu propono, oni konsideras tion decido ne voĉdoni pri tiu propono.

    6. Krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 12.5 de la Reglamento, oni voĉdonas nur unu fojon pri iu propono dum unu kunveno.

    7. En paragrafo 12 de la Reglamento, "propono" signifas ankaŭ

      amendo-proponojn.


  14. SEKRETA VOĈDONO

    1. Ĉiu voĉdono pri elekto de estrarano, komitatanoj C,komisiitoj kaj komitatanoj A de UEA por la Organizo (sed ne membroj de labororganoj) estas farita sekrete laŭ la proceduro priskribita en paragrafo 14 de la Reglamento.

    2. Sektreta voĉdono okazas ankaŭ por decido pri regularŝanĝo, honora membro, honora prezidanto, akcepto aŭ eksigode Landa Sekcio kaj Faka Sekcio kaj krome kiam ajn du komitatanoj tion postulas. Tiam sekreta voĉdodno okazas laŭ la proceduro priskribita en paragrafo 12 de la Reglamento.

    3. Okaze de sekreta voĉdono, gvidas la voĉdonadon kaj nombras la voĉojn la Voĉdona Komisiono.


  15. ELEKTOJ

    1. Ĉiu elekto por la oficoj menciitaj en artikolo 13.1 de la Reglamento okazas laŭ la proceduro priskribita en paragrafo 14 de la Reglamento.

    2. Gvidas la voĉdonadon kaj nombras la voĉojn la Voĉdona Komisiono.

    3. Krom laŭ la proceduro priskribita en artikoloj 14.7.4 kaj 14.8.4 de la Reglamento, la Prezidanto de la Komitato ne rajtas voĉdoni.

    4. La tenantoj de la oficoj en la Estraro de TEJO, nome la Prezidanto, la vicprezidanto(j), la Ĝenerala Sekretario kaj la Kasisto, devas esti elektitaj al specifa ofico. Tio signifas, ke devas okazi aparta elekta por ĉiu el tiuj oficoj. Oni voĉdonas unue por la Prezidanto, due por la vicprezidanto(j), trie por la Ĝenerala Sekretario kaj kvare por la Kasisto.

    5. Kiam la nombro de elekteblaj kandidatoj ne estas priskribita de la Regularo, la Komitato devas unue decidi kiom da ofico-tenantoj ĝi maksimume elektos, antaŭ ol ĝi elektas. Pro la proceduro priskribita en artikolo 14.7 de la Reglamento, povas esti elektitaj malpli da ofico-tenantoj ol la maksimumo decidita de la Komitato, sed ne povas esti elektitaj pli da ofico-tenantoj ol tiu maksimumo.

    6. En artikoloj 14.7 kaj 14.8 de la Reglamento la simbolo "m" signifas la maksimuman nombron de elekteblaj kandidatoj, kaj la simbolo "2m" signifas duoblon de la maksimuma nombro de elekteblaj kandidatoj.

    7. Se ne estas pli ol "2m" kandidatoj:

      1. Oni faras balotilon kun la nomo de ĉiu kandidato, ordigita laŭ la ĉefa nomo skribita nacilingve per latinajliteroj.

      2. Partoprenantoj voĉdonas por kandidato metante ikson apud ties nomo, Ĝis maksimumo de "m" kandidatoj. Oni neaparte indikas tiujn kandidatojn, kiujn oni ne elektis. Estas nevalidaj tiuj balotiloj kiuj havas pli ol "m" iksoj.

      3. Estas konsiderataj elektitaj tiuj "m" kandidatoj kiuj havas plej da voĉoj, kondiĉe ke ili ankaŭ ricevis porajn voĉojn de almenaŭ plejmulto de la validaj balotiloj.

      4. Okaze de egaleco inter kandidatoj, decidas la Prezidanto de la Komitato.

    8. Se estas pli ol "2m" da kandidatoj:

    9. Oni faras balotilon kun la nomo de ĉiu kandidato, ordigita alfabete laŭ la ĉefa nomo skribita nacilingve per latinaj literoj.

    10. Partoprenantoj voĉdonas por kandidato metante ikson apud ties nomo, ĝis maksimumo de "2m" kandidatoj. Oni ne aparte indikas tiujn kandidatojn, kiujn oni ne volaselekti. Estas nevalidaj tiuj balotiloj kiuj havas pli ol "2m" iksojn.

    11. Tiuj "2m" kandidatoj kiuj havas plej da voĉoj iras al dua voĉdono, organizita laŭ la proceduro priskribita en artikolo 14.7 de la Reglamento.

    12. Okaze de egaleco de voĉoj inter kandidatoj, decidas la Prezidanto de la Komitato.


  16. INTERPRETADO

    1. Pri demandoj ne tuŝitaj en la Reglamento validas laŭvice aliaj reglamentoj, la Regularo, la Regularo de la Komitato de UEA, la Statuto de UEA, kaj la Ĝeneralaj reguloj de la nederlanda juro.

    2. Nenio en la Reglamento povas kontraŭi la Regularon.

    3. La Komitato povas modifi la Reglamenton per decido de plejmulto.

Reglamento pri elekto de komitatanoj B


Tiu ĉi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstataŭas la tekston el la broŝuro kun mencio "Teksto valida je 7 aŭgusto 1995".

  1. Pri la nombro de elekteblaj komitatanoj B validas la pli alta el la membrocifero je la komenco de la elektoproceduro kaj la membrocifero je la 31-a de decembro de la antaŭa jaro.


  2. La ĝenerala sekretario anoncas en la oficiala gazeto la nombron de elekteblaj komitatanoj B kaj invitas kandidatojn. Li anoncas ankaŭ limdaton por la ricevo de la kandidatiĝoj en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post apero de la anonco.


  3. Valida kandidatiĝo konsistu el:

    1. Nomo de la kandidato.

    2. Biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn.

    3. Subskribo de la kandidato.

    4. Subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj.


  4. Post la difinita limdato oni kalkulas la nombron de validaj kandidatiĝoj. La ĝenerala sekretario aperigas en la oficiala gazeto la nomojn kaj sinprezentojn de la kandidatoj. Se la nombro de validaj kandidatiĝoj ne superas la nombron de elekteblaj komitatanoj B, voĉdonado ne okazas kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj. Alikaze la ĝenerala sekretario aperigas ankaŭ balotilon kaj limdaton por la ricevo de la balotiloj en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post apero de la anonco.



    1. La voĉdonantoj signas per krucetoj sur la balotilo la nomojn de tiuj kandidatoj, por kiuj ili voĉdonas, ĝis maksimume la nombro de elekteblaj kandidatoj.

    2. Ili metas la balotilon en anoniman koverton, kiun ili metas en duan koverton, sur kiu aperas la nomo kaj uea-kodo de la membro, kaj la indiko `TEJO-elekto'. Tiun ili sendas al la Centra Oficejo.

    3. Rajtas voĉdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komenciĝis kaj la individuaj membroj en la jaro, en kiu okazas la limdato por la reveno de la balotiloj.



    1. La ĝenerala direktoro nomas kalkulanton de la voĉoj, post konsultiĝo kun la ĝenerala sekretario. La kalkulanton kontrolas ĉiujn kovertojn laŭ la kondiĉoj en artikoloj 5.2 kaj 5.3. De la validaj li konservas la internajn kovertojn ĝis la difinita limdato de la baloto.

    2. Post la limdato de la baloto, la kalkulanto malfermas la internajn kovertojn kaj kalkulas la nombrojn de voĉoj por ĉiu kandidato. Ne validas balotilo kiu ne plenumas la kondiĉon en artikolo 5.1.

    3. La kalkulanto raportas skribe al la ĝenerala sekretario pri la rezultoj de la voĉdonado. Li transdonas la balotilojn al la Centra Oficejo, kiu konservas ilin dum almenaŭ 1 jaro.


  5. Tiuj kandidatoj, kiuj ricevas plej multe da voĉoj, estas elektitaj. En okazo de voĉegaleco decidas, se necese, loto. Oni informas pri la rezulto en la oficiala gazeto.

Noto: Rilata teksto aperas en la "Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo", ĉapitro 3, artikolo 3

Reglamento pri elekto de estraranoj


Tiu ĉi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstataŭas la tekston el la broŝuro kun mencio "Teksto valida je 7 aŭgusto 1995".

  1. STARIGO DE ELEKTA KOMISIONO

    1. Tuj post elekto de nova estraro, la komitato nomumas la membrojn de Elekta Komisiono.

    2. Okaze de malmembriĝo de membro de la komisiono, la estraro rajtas nomumi novan membron. La komitato validigas tiun ŝanĝon dum sia venonta kunveno.

    3. Rajtas membri en la komisiono:

      • Komitatanoj de TEJO

      • Komisiitoj de TEJO

      • Eksaj estraranoj de TEJO

      • Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas fari gravan kontribuon al la laboro de la komisiono.

    4. Ne rajtas membri en la komisiono ajna kandidato al la nova estraro.

    5. Estraranoj kiuj kandidatiĝas por la nova estraro konsilas al la komisiono.

  2. KOMPETENTECO DE LA ELEKTA KOMISIONO

    1. La Elekta Komisiono serĉas kandidatojn por nova estraro kaj akceptas kandidatiĝojn.

    2. La komisiono esploras ĉu kandidato estas taŭga por posteno en la estraro, aŭ

      eventuale rekomendas ekster-estraran postenon.

    3. Plej laste dum la komitatkunveno, la komisiono rekomendas al la komitato kandidatojn al la nova estraro.

    4. La komisiono okazigas trejnkurson por kandidatoj al la estraro.

    5. La laboro de la komisiono finiĝas en la momento de elektiĝo de nova estraro.

  3. TAŬGECO DE KANDIDATOJ

    Por decidi pri la taŭgeco de la kandidatoj, estas rekomendite ke la Elekta Komisiono uzu inter aliaj la jenajn konsiderojn:

    1. Kandidatoj sin anoncu ĉe la Centra Oficejo minimume duonan jaron antaŭ la komitatkunveno dum kiu okazu la elektoj.

    2. Nova kandidatiĝo konsistas minimume el vivresumo kaj motiviga letero.

    3. Elektita estrarano de TEJO ne rajtas havi alian postenon en la movado aŭ ĝenerala en sia libertempo kiu postulas multe da laboro (ekz. estraraneco en LS, grava respondecado en aranĝo, redaktado de gazeto).

    4. Novaj kandidatoj rajtas kandidatiĝi por ĉiu ajna posteno krom tiu de prezidanto. Escepto al tio validas nur kaze de risko ke la posteno de prezidanto restos vaka.

    5. Spertoj de la kandidato.

    6. Kapablo de la kandidato kunlabori en teamo.

    7. Kandidato ĉeestu minimume unu kandidatan trejnkurson, kaj ideale almenaŭ unu estrarkunsidon.

    8. Pozitive estas se kandidato jam iel (ekzemple kiel komisiito aŭ volontulo) aktivas rekte en TEJO.

    9. Kandidato estu preta iĝi komisiito por kunlabori kun la estrarano kies postenon li aŭ ŝi ŝatus transpreni.

Reglamento pri la estraro


Teksto valida ekde la 05a de aŭgusto 2005

Tiu ĉi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj ŝanĝita dum la komitatkunveno en la IJK en Zakopane, 2005, kaj ĝi anstataŭas la tekston el la broŝuro kun mencio "Teksto valida je 7 aŭgusto 1995".

  1. KOMPETENTECO

    1. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de la Organizo. Ĝi:

      1. plenumas la decidojn de la Komitato;

      2. prezentas estraran raporton al la Komitato;

      3. prezentas proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn al la Komitato;

      4. decidas pri kontraktoj kun aliaj organizoj aŭ personoj;

      5. nomumas komisiitojn;

      6. nomumas la redaktorojn de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj aliaj eldonaĵoj;

      7. decidas pri la Internacia Junulara Kongreso;

      8. decidas pri Patronoj, krom pri ties eksigo;

      9. fiksas la internan funkciadon de la Estraro;

      10. ĝenerale zorgas pri la glata funkciado de la Organizo.

    2. La Estraro povas decidi pri ĉiuj aferoj pri kiujkompetentas unuopa estrarano; estrara decido tiam nuligas kontraŭan estraranan decidon.

  2. OFICOJ

    1. La oficistoj de la Organizo estas la Prezidanto, la eventuala(j) Vicprezidanto(j), la Ĝenerala Sekretario kaj la Kasisto.

    2. La Prezidanto gvidas la laboron de la Organizo, prezidas la Komitaton kaj la Estraron kaj verkas laborplanojn por la Estraro. La Prezidanto respondecas pri la enhavo de la publikaĵoj menciitaj en la artikolo 1.1, punkto (vi.), kaj prizorgas ilian kontrollegadon antaŭ publikigo. Kiam, laŭ la priskriboj de tiu ĉi Reglamento, la Estraro povas asigni aŭ transdoni oficojn aŭ estrarajn fakojn, la Prezidanto povas, se estas aparta urĝo, mem fari tion; li devas samtempe poŝte voĉdonigi la Estraron pri tiu decido, kiu nuliĝas se ĝi ne estas aprobita per tiu poŝta voĉdono.

    3. La unua, dua kaj tria Vicprezidantoj laŭnecese sinsekve anstataŭas la Prezidanton kaj tiam havas la samajn devojn kaj rajtojn kiel la Prezidanto. Se la Komitato ne elektis Vicprezidanton, la Estraro povas elekti Vicprezidanto(j)n inter siaj membroj. Se la Komitato elektis plurajn Vicprezidantojn sen decidi pri iliaj sinsekvoj, la Estraro povas decidi pri sinsekvo.

    4. La Ĝenerala Sekretario kontrolas la efektivigon de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro, preparas la estraran raporton, gvidas la nomumon de la komitatanoj kaj poŝtajn voĉdonojn kaj respondecas pri la protokolo de la kunvenoj de la Komitato.

    5. La Kasisto preparas la buĝeton kaj kontrolas la financojn de la Organizo.

    6. Okaze de morto, grava malsano, demisio aŭ nefunkcio de oficisto, la Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al estrarano. La Estraro tiam ankaŭ povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al ne-estrarano, kiu tamen ne fariĝas estrarano krom se li estas alelektita al la Estraro fare de la Komitato. La Komitato povas nuligi ajnan decidon pri asigno aŭ transdono de oficoj.

  3. ESTRARAJ FAKOJ

    1. Ĉiu estrarano, ĉu oficisto aŭ ne, povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn.

    2. La Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni estrarajn fakojn al estraranoj aŭ, okaze de neceso, al estrara komisiito kiu ne estas estrarano.

  4. ALELEKTOJ

    1. La Komitato povas alelekti estraranojn aŭ oficistojn kiamajn estas vaka posteno. Tiam alelekto devas okazi dum kunveno de la Komitato.

    2. Kiam estas vaka posteno de estrarano aŭ oficisto pro morto, grava malsano aŭ demisio de estrarano aŭ oficisto, la Estraro povas proponi alelekton de specifa kandidato per poŝta voĉdono de la Komitato. Tia poŝta voĉdono okazas laŭ la priskriboj de la Komitata Reglamento.

  5. KUNVENOJ KAJ VOĈDONOJ

    1. La Estraro laŭnecese okazigas estrarajn kunvenojn kaj laŭnecese voĉdonas kunvene aŭ poŝte.

    2. Kvorumo en kunvena aŭ poŝta voĉdono estas tri estraranoj.

    3. Ĉiu estrarano rajtas voĉdoni en estrara voĉdono;okaze de egaleco de poraj kaj kontraŭaj voĉoj, propono malakceptiĝas.

    4. Ĉiu estrarano povas iniciati poŝtan voĉdonon de la Estraro, uzante la formularon preskribitan de la Estraro aŭ, se la Estraro ne priskribis formularon, preskribitan de la Ĝenerala Sekretario. La formularo informas pri la proponato, la propono kaj ties dato, kaj enhavas du respondilojn per kiuj voĉdonanto indikas sian poran aŭ kontraŭan voĉon aŭ sian sindetenon. La proponanto sendas kopion de la formularo al ĉiu estrarano. La estraranoj resendas unu respondilon al la Ĝenerala Sekretario kaj alian respondilon al la Centra Oficejo tiel ke ili estu ricevitaj plej malfrue 35 tagojn post la dato de la propono. La Ĝenerala Sekretario informas pri la rezultoj de la voĉdono.

  6. REPAGO DE KOSTOJ

    1. Estrarano rajtas al repago de labor-kostoj kaj al repago de vojaĝ- kaj restad-kostoj por partopreni estraran kunvenon kiu ne okazas dum la Internacia Junulara Kongreso. Estrarano ankaŭ ĝuas rabaton de 50 % al la kotizo por partopreni la Internacian Junularan Kongreson; la Landa Kongresa Komitato rabatas 25 % de la normala kotizo kaj la Organizo rabatas plian 25 %. Neniu alia kosto povas esti repagita sen decido de la Komitato.

    2. La Estraro povas fari regulojn por priskribi aŭ limigi la rajton al repago de kostoj.

  7. ESTRARA RAPORTO

    1. La Estraro prezentas ĉiujare raporton al la ordinara komitatkunveno pri la funkciado, agado kaj stato de la Organizo de la antaŭa Internacia Junulara Kongreso.

    2. La Ĝenerala Sekretario sendigas la estraran raporton al ĉiu komitatano kaj kopie al ĉiu Landa kaj Faka Sekcio, al la Ĝenerala Direktoro kaj al la observanto de la Estraro de UEA ĉe la Estraro de la Organizo almenaŭ 21 tagojn antaŭ

      la malfermo de la ordinara komitatkunveno.

  8. ALIAJ AFEROJ

      Pri ĉiuj aliaj aferoj rilate al la funkciado de la Estraro decidas la Estraro mem.

Reglamento pri honoraj membroj kaj honoraj prezidantoj


Teksto valida ekde la 30a de julio 1998

Tiu ĉi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstataŭas la tekston el la broŝuro kun mencio "Teksto valida je 7 aŭgusto 1995".

  1. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas laŭ sia regularo Honorajn Membrojn kaj Honorajn Prezidantojn.

  2. TEJO honoras ne pli ol unu personon en ĉiu jaro, ĉu kiel Honoran Membron, ĉu kiel Honoran Prezidanton.

  3. Membroj de la gvidorganoj de TEJO ne rajtas elektiĝi kiel Honora Membro aŭ Honora Prezidanto dum ili oficas en la koncerna organo, nek dum unu jaro ekde sia eksiĝo.

  4. Proponon pri elekto de Honora Membro aŭ de Honora Prezidanto faras, aŭ la Estraro, aŭ dek komitatanoj, aŭ 25 Individuaj Membroj loĝantaj en almenaŭ kvin diversaj regionoj. Ĝin ricevas la Ĝenerala Sekretario.

  5. La Estraro konsideras proponon laŭ la meritoj, kaj prezentas al la Komitato kun siaj rekomendoj. Specife, la Estraro povas rekomendi, ke propono elekti personon Honora Prezidanto estu traktita kiel propono elekti la koncernan personon Honora Membro.

  6. La elekto de Honora Membro aŭ Honora Prezidanto fare de la Komitato ekvalidas, nur kiam tiu persono akceptas la honoron.

  7. Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj de TEJO ricevas la samajn servojn kiel patronoj de TEJO.

Reglamento pri Internacia Junulara Kongreso


Teksto valida ekde la 30a de decembro 2004

Tiu ĉi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IS en Wetzlar 2004/2005

  1. La Komitato precizigas la enhavon de la esprimo "ĉiuj enspezitaj kotizoj" en la artikolo 7-3(2)(v) de la Regularo pri TEJO jene: "program-, loĝ- kaj manĝ-kotizoj".