www.tejo.org multlingven!

Ni bezonas tradukantojn de la TEJO-retejo. Se vi pretas traduki la paĝaron, bonvolu skribi al chuck(ĉe)tejo.org aŭ lasi mesaĝon ĉi tie skribante la jenajn informojn:

  • plena nomo
  • konto ĉe www.tejo.org
  • lingvo al kiu vi volas traduki

Mi preferus dekomence havi nur homojn kiuj komprenas bazan HTML-n. Post kiam ni pli bone komprenas la procezon, mi ŝatus ke aliaj ankaŭ partoprenu. Do, bonvolu proponi vin nun nur se vi komprenas bazan HTML-n.

Mi antaŭĝojas kunlabori kun vi ĉiuj!

aligxo al tradukado de la retpagxo

Saluton!

Mi estas diplomita lingvoinstruisto pri rusa lingvo; kaj mi bone parolas ankaux multajn aliajn lingvojn: eo (kun supera ekzameno), ge (flue), bg (konversacie kaj traduke).
Mia nomo estas: Medveczki, Gabor
mia konto: gmed
mia preferata lingvo: hungara

Amike

Gabor

Mi ankaux aligxas

Sal, mi estas studantino, je uni mi studas slovakan kaj germanan lingvon. Mi volonte helpos al vi per tradukado.
Nomo: Katarína Nosková
Konto: katjo
Lingvo: la Slovaka

amike
Katjo