O TEJO


TEJO промовише међународно разумевање путем окупљања, образовних програма и употребом међународног језика, Есперанта.

Организација брани културно богатство језичке разноликости, људска права језичких мањина и светско разумевање помоћу лаког ступања у међународне контакте. Употреба Есперанта је оквир наших циљева.

Надамо се да вам се допадају наше стране и добродошли су сви коментари и прилози. Уколико вас интересују ранија обавештења, можете их наћи на форуму.

Raportu el Rio de Ĵaneiro pri la konferenco de Daŭripova Evoluo

Ĉu vi emus vive raporti el Rio de Ĵaneiro pri la UN-konferenco de Daŭripova Evoluo (RIO+20)? Se vi estas juna ĵurnalisto el Eŭropo kiu ofte raportas pri daŭripovaj temoj (aŭ emas ofte fari tion), kaj flue regas la anglan, legu la suban alvokon.

Festado de Internacia Tago de Ĵazo

Ĉu vi ludas ĵazmuzikon? Se jes, aranĝu koncerton por la 30a de aprilo, kaj TEJO helpos vin varbi ĝin! Se vi anoncos vian koncerton ĝis la 15a de februaro 2012 al ni (skribu al oficejo@tejo.org), vi povos ankaŭ aperi en la oficiala programo de eventoj ĉe UNESKO, por ties Internacia Ĵaztago.

Helpu nin kaj UNESKO-n plibuntigi la tagon de ĵazo por pli inkluzivaj socioj!

Konkurso Partoprenu IJK-n 2012 en Vjetnamio

Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos).

TEJO havas novan volontulon

En sia lasta reta kunsido, la estraro de TEJO traktis interalie la kandidatiĝojn por la posteno de volontulo en la Centra Oficejo. Evidentiĝis ke la ekster-eŭropunianojn kandidatiĝintajn ne eblas nuntempe akcepti pro la komplikaĵoj rilataj al restado-vizo por Nederlando. Bonŝance, la situacion savis la lastmomenta kandidatiĝo de Natalia Antolak, kiu jam aktivas en TEJO kiel komitatanino A por Pollando. Ŝi ankaŭ oficas kiel sekretario de PEJ kaj Varsovia Vento de kelkaj jaroj, sekve havas tre taŭgajn kapablojn.

Ni ĝojas anonci do ke en la proksima duonjaro, Natalia rolos kiel la volontulo de TEJO. Komence de februaro ŝi jam ekos sian laboron en la CO kaj vi povos ekkontakti ŝin (kaj TEJO-n) per la regula adreso: oficejo@tejo.org.

IJK restos en Azio: en 2012 okazos en Vjetnamio kaj sekvajare en Israelo

Post trisemajna necerteco pri loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro alprenis la decidon pri okazigo de IJK 2012 en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kiel la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar, rakontas pri okazintaĵoj de lastaj tagoj.

Kandidatiĝu por komitatano B por 2012-2014

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2012 ĝis la 31-a de majo 2014.

Prezidanta blogo: reaktivigo

Saluton karaj! Komencante la novan jaron mi jen rekomencas prezidantan blogon, kiun siatempe havis David-Emil Wickström. Pere de ĝi mi klopodos laŭeble regule informi Vin pri tio kio okazas ene de nia organizo kaj espereble ankaŭ ricevos iom da reagoj. Por komenci – fulmrapide pri la ĵus okazinta en Gdansko Eksterordinara Komitatkunsido.

TEJO kaj Kontakto premios novajn membrojn!

TEJO kaj revuo Kontakto eklanĉas abono- kaj membro-kampanjon, kiu disdonos premiojn por novaj membroj. Personoj, kiuj unuafoje aliĝos kiel individua membro de TEJO aŭ aparte abonos la revuon Kontakto komence de 2012 ricevos TEJO- aŭ Kontakto- T-ĉemizon.

KIEN VI IRAS?

Dum krizoj kaj periodoj ekonomie severaj, junuloj bezonas ne afablajn vortojn sed fortan investadon. Junuloj devas esti politika kaj financa prioritato por Eŭropo.
Ni petos de la Eŭropa Parlamento kaj de la ŝtatmembroj de EU fortan kaj sendependan programon pri "Junulara Agado" por neformala lernado, porjunulara laboro kaj demokratiaj porjunularaj organizoj kaj ambician planon pri junulara dungado. Junuloj kaj ties organizoj meritas almenaŭ tion!

TEJO serĉas... : aliĝu ankaŭ vi al la Komisiono pri Adoleska Agado!

La Komisiono pri Adoleska Agado de TEJO kreiĝis en 2010 por trafi la bezonojn de aĝkategorio kiu ofte "perdiĝas" el la movado. Sub 18 jaraĝuloj fakte havas malmultajn okazojn por renkontiĝi en Esperantujo: la IIK (Internacia Infana Kongreseto) havas alian celgrupon, dum la junularaj renkontiĝoj ankoraŭ ne tute taŭgas por adoleskuloj. Ankaŭ malgrandas la oferto de alispecaj projektoj kiuj sin adresu specife al ili.

Helpu ankaŭ vi al Pasporta Servo!

TEJO renovigas, refreŝigas, senerarigas sian sistemon de Pasporta Servo: kaj rilate la retpaĝon kaj rilate la libron; Volontulaj helpantoj estas serĉataj. Ne temas pri volontula laboro por kiu vi devus forlasi vian laboron aŭ studojn por iom ajn da tempo, sed pri helpo de via propra hejmo!

Prezidanta blogo: Laborplano de TEJO

Kontinuante la temon de la antaŭa enskribo, do rezultojn de la lasta komitata kunsido, jen mi pli detale prezentos la unuan eron. Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 estas dokumento, kiun pretigas Estraro de TEJO kaj aprobas la Komitato. Ĝi enhavas ĝeneralajn planojn de TEJO por la plej proksima jaro dividitajn laŭ estraraj fakoj

Alvoko por nova volontulo plilongigita ĝis la 15a de januaro!

La estraro de TEJO decidis plilongigi la alvokon por nova plentempa volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

IJK 2012 ne okazos en Japanio

TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 IJK bedaŭrinde ne okazos en Japanio. Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la Japana LKK devis rezigni pri organizi la kongreson.

Syndicate content