Eks-komitatano A por Togolando
Loĝloko
Lomeo, Togolando
Naskiĝjaro
1978
Profesio/studfako/vivokupo
Hotelisto
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en la Movado
Vic-estro de la nacia komitato de UTE (landa asocio de UEA en Togolando), membro de la Afrika Komisiono de UEA, kunredaktoro de la ĉefa toga periodaĵo “ Alvoko“, sekretario de loka Esperanto klubo kaj kasisto de Fonduso Esperantista por Interhelpado kaj Mikro-kreditoj.
Ŝatokupoj
Kuirado, sportumado, verkado kaj amikeco per Esperanto
Kion vi volas atingi dum via oficperiodo
Doni iom da afrikaneco al TEJO, sukcese preparante la grundon por pli efika kaj konstanta informfluo inter TEJO kaj landa sekcio de Togolando.
Vivdevizo
La volo favoras sukceson ke oni estas talenta aŭ ne: necesas persisti.