You are here

Blogs

TEJO Tutmonde 6 - jam en la reto!

La sesa numero de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/

EoLA-20, 20-25 de februaro en Ĉajka, Ĉuvasio, Rusio

Inter la programeroj estas planataj: koncertoj, teatra vespero, sporta maratono, internacia balo, kvizoj pri kulturoj kaj lingvoj, barda kafejo, hinda teumado, ekskurso tra Ĉeboksari, naĝado en naĝ

Vinilkosmo serĉas ankoraŭ interesatoj por hiphopa kompil-projekto

Vinilkosmo lanĉas de nun lastan alvokon ĉar ni ŝatus havi ĉiun materialon disponeblan por finpretigi la projekton por aprilo 2008 kaj fine aperigi la kompilon por la someraj aranĝoj (KEF, UK, IJK

Pasporta Servo 2008 al presisto kaj en hejmpaĝo

Kovrilo de Pasporta ServoMi traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 28a de decembro. La adreslibro, kun 1225 gastigantoj en 90 landoj, nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn en marto. Krome, mi aktualigis la mapojn kaj adresinformojn en la hejmpaĝo. Mi esperas ke mi povos en marto publikigi la unuajn ŝanĝojn kaj aldonojn.

XXIV-a ARKONES 2008 en Poznan, Polando, 19-21 de Septembro 2008

XXIV-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto sub aŭspicioj de UEA kaj PEJ. Por pliaj informojn vidu: http://arkones.org/eo/

10a MIRO en Duga Resa, Kroatio, 2a - 8a de aŭgusto 2008

Oni festas diversajn jubileojn dum la 10a MIRO. Por pliajn informojn vidu: http://www.keja.hr/miro_e.html

Survoje al eldono 2008: 1223 gastigantoj

Dum la pasintaj tagoj mi traktis ĉion kio alvenis ĝis la 16a de decembro. Estis iom da prokrasto pro mia laboro, komputilaj problemoj kaj malsano de mia amikino Lilian. La rezulto nun estas jena:

Restajn lokojn en la koresponda supera kurso de Esperanto

En la kurso de la Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando restas ankoraŭ 2-3 lokoj en la koresponda (aŭ ĉeesta) supera kurso de Esperanto.

Pliajn informojn: http://www.tejo.org/eo/node/570

Kontakto 5 jam en la reto

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2007:5" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). ĉi numero havas temon ekologio.

Google ebligas traserĉi nur Esperantlingvajn retpaĝojn

En la Googla serĉmaŝino oni povas elekti en aldonaj opcioj, kia retpaĝa lingvo oni preferas por la resultoj. Inter 43 lingvoj oni nun ankaŭ povas elekti Esperantlingvajn retpaĝojn.

Unu minuta junula video-konkurso

Junuloj de 12 ĝis 21 jaroj estas invitita al video-konkurso. Vi rajtas partopreni per 60-sekunda-video pri vi mem kaj viaj opinioj, revoj, esperoj kaj pasioj. La videa stilo estas via persona elekto, ekzemple muzika video, filmo, dokumentacio, animacia filmo aux iu alia stilo. Ekzistas tri gajnkategoriojn. La gajnitoj partoprenas la unu-minuta-filmfestivalon en Amsterdamo 2008 kaj ankaux povas gajni partoprenon en la Tokio Video Festivalo. Limdato estas la 1a de Aprilo 2008. Pliaj informojn: www.theoneminutesjr.org/index.php?thisarticle=43

Pages

Subscribe to RSS - blogs