You are here

Blogs

ijk-a blogo: denove ĉom ĉom

jen kelkaj bildoj de hà nội: jen bildo de la frukto ĉom ĉom: cetere, la blogo (kun pli da bildoj) de hai ly, la lkk prezidantino, troviĝas ĉi-tie: http://blog.360.yahoo.com/blog-7VmS6RsreqvpAD7sGQbUG5Pc

ijk-a blogo: denove bangkok

dewkiel rapide tempo forflugas (kaj rezulte al tio, ankaŭ mi). sed kiel la antaŭaj, mia lasta tago en hà nội ankaŭ bonegis. matene hai ly kaj mi urbumis iomete - ni vizitis la unuan universitaton de hà nội, la templon de literaturo, fondita en 1076. poste ni boneeeeeeege manĝis diversajn specialaĵojn de norda vjetnamio. mi poste tiom satis ke mi eĉ ne povis manĝi fruktojn dum la lasta lkk-kunsido. tie atendis min surprizon - la prezidanto de vuao (vjetnama unio de amikecaj organizoj), vu xuan hong, kiu ankaŭ estas deputato por la nacia asembleo de vjetnamio venis por konatiĝi kaj interparoli kun mi. estis bona ebleco por mi praktiki mian rusan - li estis la persona tradukisto por brezhnev kaj gorbachiov. pli grave por ni, li asertis la plenan apogon de si kaj vuao por la ijk kaj ke li ĝis la ijk lernos (iomete) da esperanto. bedaŭrinde post lia vizito preskaŭ jam estis tempo eki flughavenen. :-(

ijk-a blogo: ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj

dewĉi-tie fruktoj estas multnombraj, bongustegaj (forgesu pri la fruktoj en via vendejo se vi loĝas en norda eŭropo kiel mi - ili ne havas ŝancon) kaj ĉie-haveblaj. hodiaŭ mi provis por mi novan frukton kun la vjetnama nomo chom chom [ĉom ĉom] - ĝi havas multege da duretaj haretoj ekstere kaj ene molan blankan fruktan viandon kun dolĉa gusto. plej interesa estas la indonesia nomo (laŭ la klarigo kion mi ricevis): rambutan. vi ja ĉiuj konas orangutan, unu el la simioj. en la indonesia la vorto signifas "arbarulo". rambutan signifas "barbulo" (nun ek al vi lingvistoj - mi ja ne estas - por trovi la similaĵojn ;-)). mi metos foton (se mi ne forgesos) dimanĉe kiam mi revenis hejmen.

ijk-a blogo: pri diplomoj kaj testudoj

dewhà nội estas viva urbo - ĉie homoj, ĉie motorbicikloj kaj bruo. matene estis por mi libera kaj mi trapromenadis la malnovan kvartalon - tie ĉiu strato havas sian proprajn metiistojn (ekz. por altaroj, tombŝtonoj, herboj, paperaĵoj, oraĵoj, argentaĵoj ks.) kaj laŭ kia produktoj ili produktas (ĉefe sur la strato kaj en iliaj vendejoj) kaj vendas la bruo ŝanĝiĝas - de la mallaŭta, iomete malhela sono de mateloj kontraŭ diversaj piedaj vestaĵoj al la laŭtaj helaj sonoj de mateloj kontraŭ metalo - strata koncerto.

ijk-a blogo: danceja "traumfabrik"-o

dewla germana kanto "traumfabrik" ("sonĝuzino") estis ludita en dancejo ĉi-tie - sufiĉe amuza sperto, sed plej parte estis vjetnamaj pop-kantoj. hong hanh, respondeculino pri distra programo, kaj minh nguyet, respondeculino pri vespera programo, portis min al loka dancejo ĉi-vespere - bonega sperto (tiuj kiuj konas min scias, ke mi ne tro ofte dancas... laŭ la kanto "dansar aldrig nykter" de la sveda muzikisto magnus uggla) - kiam ni alvenis estis klasikaj dancoj kiel mambo, tango, bostono kaj valzo kaj poste liberaj dancoj. estis eĉ viroj dungita de la klubo kiuj dancis kun virinoj kiuj bezonis dancpartnerojn. interese estas ke ĉi-tie homoj sufiĉe frue foriras kluben vespere (ĉirkaŭ la 20a) kaj ankaŭ frue revenas hejmen (ni foriris je la 22a kaj 30).

ijk-a blogo: kafo kaj te'... ;-)

dewĉu vi sciis ke en hà nội oni preferas teon, sed en ho chi minh urbo (iama saigon) kafon? cetere, la kafo estas fortega kaj kun ege dolĉa lakto - mendata kafon kun lakto hodiaŭ matene mi miris ke ĝi estis nigra. kiam mi preskaŭ fintrinkis aperis ia bela likvaĵo - estis la lakto. la konsistenco tiom pezis, ke ĝi ne aŭtomatike miksiĝis kun la kafo - kaj eeeeeeege dolĉis.

ijk-a blogo: alvenis!

dewhà nội estas facina - viva kaj multsona urbo. freneza sperto estas veturi kun motorbicikleto ĉi-tie. ĝi ŝajne estas la plej kutima transportilo kaj veturas ĉie - vere ĉie (mi jam miris pri rusaj veturmanieroj en st. peterburgo kiam mi estis tie la unua fojo en 2002, sed tio estas nenio kompare al hà nội). tamen estas nekredebla sperto veturi kun ili. hodiaŭ mi veturis kaj al kaj reen de la lkk-kunsido kiel pasaĝero. vi la tutan tempon havas la impreson ke okazos akcidento, sed kvamkam ĉiuj ĥaose veturas, la veturistoj havas bonegan kontrolon de siaj maŝinoj.

ijk-a blogo - survoje al hà nội

dewpost 10 hora flugo mi alvenis en bangkok kaj nun atendas mian konektflugon al hà nội por ĉeesti lkk-kunsidon tie. mi jam antaŭĝojas viziti hà nội kaj esperas (se mi trovos retkonekton) raporti pri la kunsido kaj la urbo iomete regule dum la sekvaj tagoj (kun kelkaj fotoj).

Ubuntu helpas la esperantan disvastigon

La titolo de tiu-ĉi artikolo povas farigi krei alian aferon, do pro tio mi rapide klarigas kion mi volas komunikigi. Dum la instalado de la mastrumsistemo Ubuntu Linux (unu el la multaj distribuoj de GNU/Linukso) aperas la listo de la lingvoj, kaj inter la du plej parolataj en la mondo (la hispana kaj due la angla) estas la esperanta lingvo. Vidu bildon:

Komuniko de KEJ

La 17an kaj 18an de februaro okazis la lasta asembleo de KEJ, kun la partopreno de membroj kaj aliaj movadanoj. La partoprenintoj pasigis tutan semajnfinon en la urbo Mataró. La sesioj disvolviĝis en la sidejo de la loka Sindikato de la Konfederacio CNT/AIT, kun kiu ni daŭre kunlaboras en tiu regiono. Kelkaj ĵurnalistoj interesiĝis pri la kunsido kaj profitis la ŝancon por publikigi tri-paĝan artikolon pri esperanto ĝenerale kaj pri la movado en Mataró. La artikolo aperis en loka revuo akompanite de foto de la kunsido.

Pliaj aldonoj kaj ŝanĝoj al eldono 2007

Mi traktis la plimulton de la (malfruaj) aliĝoj kaj la lastatempaj ŝanĝoj! Ĉi tie vi povas legi la rezultojn.

Besièrs la 17an de marto

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17an de marto organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon.

Pro digno, okcitana lingvo nacia



Okcitanio etendiĝas sur la suda triono de la Franca ŝtato, la valo Aran en la Kataluna princlando, dek du alpaj valoj en Piemonto, kaj Monako. La okcitana lingvo estas oficiale agnoskita nur en valo Aran kaj, pro politika vastigo, en la tuta Kataluna princlando. En la plej granda parto de la okcitanaj teritorioj, la lingvo havas neniun rajton.

Kataluna Junularo organizas Printempan Renkontiĝon!!

Kataluna Esperanto-Junularo organizas ĉi-
jare sian 4an Printempan Renkontiĝon en Vallgorguina la 4an, 5an kaj 6an de majo, en gastejo meze de natura parko. Kiel ĉiujare ni celas renkontiĝi kiel eble multaj esperantistoj kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kaj interesitojn en renkontiĝo kie ni interkonatiĝos, lernos aŭ plibonigos la lingvon, partoprenos kursojn; prelegojn kaj atelierojn, konos la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado, sportumos, drinkos, ludos, kantos kaj diboĉos.

Pasporta Servo translokiĝis en www.tejo.org

Antaŭ tri semajnoj Chuck speciale venis al Nederlando por helpi al mi translokigi la TTT-paĝojn de Pasporta Servo al la nova Drupal-sistemo. Dum tuta dimanĉo ni kune arde laboris, sed ne finis ĉion. Nun mi finfine faris la lastan laboron. Mi petas vin viziti www.tejo.org/ps por kontroli ĉu ĉio estas en ordo.

Pages

Subscribe to RSS - blogs