Lingva Festivalo en Ĉeboksaro, karavano "Kverka folio"

Kara samideano,
Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko invitas vin partopreni en la Internacia karavano Kverka folio, organizota enkadre de la 14 Internacia Lingva Festivalo en Ĉeboksaro (Rusio). Ĝi okazos inter la 11-18 de oktobro.

La celo de la Festivalo estas konsciigi pri la lingva diverseco kaj ĝiaj valoroj.

Ĉuvaŝio estas respubliko de Rusio kiu situas 600 km oriente de Moskvo. Ĝi havas 2 oficialajn lingvojn: rusa kaj ĉuvaŝa. La ĉuvaŝa lingvo estas la 4a minoritata lingvo laŭ kvanto de parolantoj de Rusio.

La Festivalo estas granda evento en la Respubliko, kiun ĉiujare partoprenas  milo da urbanoj. La Festivalo prestiĝigas Esperanton inter urbanoj kaj plifortigas la Esperanto-movadon en Ĉeboksaro kaj en Rusio. Dum 13 sensekvaj jaroj, en kiuj ĝi okazis, dekoj da alilandaj esperantistoj partoprenis kaj kunlaboris pri la Festivalo.

Ĉi-jare ni volas organizi internacian karavanon Kverka folio tra Ĉuvaŝio (de la 11-15 de oktobro). Ĝia celo: montrigi valorigon de mondaj lingvoj kaj prezenti al junularo uzon de Esperanto en internacia komunikado. Dum karavano ni vizitos malgrandajn urbojn de la respubliko, organizos lingvajn prezentojn, lingvan konkurson. Kaj havos eblecojn konatiĝi kun vivo de malgrandaj urboj, kun tute alia Rusio kompare kun Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Junulara Esperanto-Asocio helpos dezirantojn partopreni pri oficiala invito al la Festivalo, pri loĝado ĉe lokaj esperantistoj (senpage) aŭ en studentaj hoteloj (6 euroj por nokto), hoteloj (25 euroj por nokto), ĝi organizas ekskurson tra la urbo, manĝadon kaj iom prezentos la lokajn kulturojn.

Ĉiuj interesitoj ne hezitu kontakti Ekaterina Predaĉenko per la retadreso ekaterina.predachenko ĉe gmail.com kaj viziti retpaĝon pri la Festivalo.