Kandidatiĝu por Komitataneco B de TEJO


Venas la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2010 ĝis la 31-a de majo 2012.

Pri kio temas?
La Komitato estas la supera instanco de TEJO, kies taskoj estas difini ties ĝeneralan agadon, elekti Estraranojn kaj decidi pri ilia agado, aprobi la buĝeton kaj decidi pri reglamentoj. Ĝi konsistas el Komitatanoj A, Komitatanoj B, Komitatanoj C kaj Estraranoj. La Estraranoj estas elektataj en ĉiu malpara jaro, kio okazis pasintjare dum la IJK en Liberec'. La cetero de la Komitato estas elektata en ĉiu para jaro. Ĝia nova oficperiodo estos de junio 2010 ĝis majo 2012. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo. Kaj fine, Komitatanojn C elektos la jam elektitaj Komitatanoj A kaj B.

Kiu rajtas kandidatiĝi?
Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la Komitato de TEJO. Kaj same – ĉiu individua membro de TEJO rajtas kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la Organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume kvin Komitatanojn B.

Kion fari?
Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de TEJO.

Via kandidatiĝo konsistu el la jenaj aferoj:

1. viaj personaj datumoj (nomo, naskiĝdato, reta kaj poŝta adresoj, telefonnumero)

2. biografieto kaj deklaro pri viaj movadaj celoj, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn

3. via subskribo

4. subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj

Via kandidatiĝo devas alveni plej laste 15an de aprilo 2010. Sendu ĝin aŭ paperpoŝte al la adreso de TEJO, aŭ retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org.

Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de la Komitatanoj B vi povas trovi en la "Regularo pri TEJO" kaj en la "Reglamento pri elekto de Komitatanoj B". Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti la TEJO-volontulon aŭ la Ĝeneralan Sekretarion.