LanguagesSearch |
Retrorigarde pri la IJK en Kievo, per okuloj de unuafoja ĉeestanto
— Sergeo
Joni, IsraeloLa 14-an de julio, mi finfine komencis mian vojaĝon al la Internacia Junulara Kongreso, en Kijivo. Mi estis tre ekscitita. Mi komencis lerni Esperanton eble kvin jarojn antaŭe, sed neniam iris ankoraŭ al granda kongreso, do, la penso pri iri al iu granda kongreso kiel IJK, estis nekredebla por mi. El la flughaveno ekster Kijivo mi uzis la instrukciojn de la IJK-retejo, kaj post eble tri horoj, unu buso, unu tramo kaj unu buseto, mi finfine alvenis al la loko. La homoj estis tre agrablaj, kiel Esperantistoj estas. Mi ricevis ĉambron kaj havis tri samideanojn kun mi. Mia kapo doloris, do mi iris rekte al la lito kaj bone dormis ĝis la mateno. [En la dua tago] mi renkontis kelkajn homojn, junajn, el Usono, Germanio, Rusio, Ukrainio, kaj multaj aliaj landoj. Posttagmeze ni iris al iu lago, kiu estas lokita en belega parko, ne fore de la IJK-ejo. Mi ĝuis la akvon, kaj la belegajn frukt-arbojn, kies fruktojn mi eĉ gustumis. Vespere ni manĝis bonege, kaj estis muzika vespero, kaj homoj kantis kaj ludis bele. Mi dormis iomete, vekiĝis je la noktomezo, kaj iris suben al la klubo, en kiu estis diskejo dum la nokto. Mi multe dancis, kaj ĝuis agigi mian korpon post du tagoj de ne sufiĉa movado. [Dum la tria tago] mi plu renkontis interesajn homojn — Venezuelanon, kiu loĝas kaj laboras en Dubajo, Britinon kiu loĝas en Francio, ktp. Vespere estis kelkaj interesaj dancoj de Ukrainanoj, kaj eĉ estis tre interesa kaj amuziga spektaklo de Ukrainaj tradicioj. La aktoroj, ĉefe Ukrainiaj, ĝuis, kaj ni spektantoj ĝuis eĉ pli. Sed eĉ pli ol ni ambaŭ, estis la kuloj, kiuj manĝis ĉiujn en la parko en kiu estis la spektaklo... Post la kvara tago la tagnoktoj komencis interŝanĝi en mia kapo. Vespere mi dancis aŭ aŭskultis la koncertojn, kaj fakte ĉiam provis enlitiĝi frue, sed ne ĉiam sukcesis. Fakte, homoj ŝanĝis la nokton kaj la tagon: nokte, la loko vekiĝis, multe da homoj, kiujn mi ne vidis antaŭe, ekaperadis, kaj la ŝtuparo en la enirejo, la akceptejo, registrejo, vendejo kaj la diskejo — ĉiuj estis plenaj de homoj. Mirinde. En la lasta tago mi estis iomete malĝoja. Mi demandis min, ĉu vi sufiĉe amikiĝis kun homoj? La fakto estas, ke mi, eble por la unua fojo en mia vivo, vere aŭskultis al miaj pensoj kaj sentoj, kaj ne plu penis imponi homojn kaj tro paroli. Do, mi ofte estis sola. Sed en la lasta tago mi estis iomete kolera pri mi mem; sed mi trankviliĝis, kaj multe parolis kun homoj. Nokte estis pliaj mirindaj koncertoj. Post ili mi parolis kun kelkaj novamikoj, preparis mian sakon, kaj estis unu el la unuaj foriri taksie frumatene. Survoje al la flughaveno mi sentis bonŝancega. Mi sentis, kvazaŭ mi havas novan familion. Mi sentis tre optimisma pri la futuro de tiu familio. Kaj fakte, komencis revi pri veni al la venonta IJK, en Japanio, kun mia vera familio, por ke ili vidu, kia mirinda povas esti tiu stranga lingvo, kiun mi komencis lerni antaŭ kelkaj jaroj. Fakte, ne nur lingvo — viv-vojo. Mojosa! [ La plenan rakonton legu ĉe tejo.org/eo/node/1257 ]
Jasmijn, NederlandoEkde kelkaj monatoj mi lernas Esperanton kaj mi estis por la unua fojo ĉe IJK. Mia koramiko Marco parolas Esperanton dum kelkaj jaroj, kaj iri al la IJK estis lia ideo. Kiam ni alvenis en Kijivon, bonsorte ni estis prenitaj de Natalia. Ŝi puŝis nin en busojn kaj metroon kaj tiel ni alvenis sekure al la IJK-bazejo, sed ni ne sciis, kie ni estis plu. La sekvontan tagon la IJK komenciĝis. La organizado de IJK estis iomete ĥaosa. Mi ankaŭ maltrafis kelkajn programerojn, ĉar mi ne povis deĉifri la labirinton de paperoj en la tabulo. Bonŝance la programo estis plimalpli la sama ĉiutage: matene mi ĉeestis lecionojn de Rafaelo. Posttagmeze estis ekskursoj aŭ aliaj aktivaĵoj. Mi tre ŝatis la ekskurson al Kijiva urbocentro. Vespere estis muziko kaj danco kaj homoj povis aĉeti trinkaĵon en drinkejo de Martin. Estis multe da babilantoj. La semajno flugis. Mi devis alkutimiĝi al la kalkansidaj necesejoj kaj la granda matenmanĝo. La malvarmaj duŝoj ne estis tiel malbonaj. La IJK estis tre hejmeca. Paroli Esperanton kelkfoje estis tre laciga. Mi ne povis diri tute, kion mi volis, ĉar mi ne sciis sufiĉajn vortojn. Tamen, la IJK estas la loko por lerni Esperanton! Mi ŝatas paroli kun homoj, kiuj ne povas paroli la anglan lingvon. Sen Esperanto mi ne povus paroli kun ili. Marco, NederlandoLa 14-an de julio, la trian tagon en Kijivo, ni spertis malordan komencon de IJK. Jasmijn tute maltrafis la oficialan malfermon kaj mi maltrafis ĝian komencon. Ĝenerale la organizado de IJK estis terure ĥaosa! Tamen ĉiuj organizantoj (kaj ankaŭ partoprenantoj) estis tre bonvolaj, tiel ke la IJK estis, malgraŭ la ĥaoso, tre afabla. Mi neniam pensis ke internaciaj kongresoj estas tiel amuzaj. Kaj ni vere vidis ke Esperanto simple funkcias tre bone por tia afero. Nun mi finfine komprenas, kial homoj uzas la terminon “internacia lingvo” egale al “Esperanto”. Vespere estis muzikvespero. Tio okazis dum ĉiuj vesperoj. La kvinan tagon vespere estis bela aŭdaca akrobatado kun fajro. Post tiu vespero ni havis multajn kul-pikojn. Jasmijn ludis homlupojn kaj poste ni dormis. Dum la IJK estis multe de prelegoj kaj kursoj. Ni ambaŭ iris al Esperanto-kursoj; ĉe la fino de IJK estis prelego de daŭripovo de Oleg de 350.org (350 estas la maksimuma akceptebla kiomo de molekuloj CO2 je miliono en la aero, se homaro ne volas havi gravan malprofiton de klimatŝanĝo) kaj poste estis diskuto pri daŭripovo, gvidata de Martin Strid. Ankaŭ estis filmoj dum IJK. Ni vidis “Attack of the Moon Zombies” terure dublitan en Esperanton. La filmo estas trans-la-pint-malbona, do tio ne gravas. [ La plenan rakonton legu ĉe tejo.org/eo/node/1258 ]
Jessica, UsonoĈi tiu vojaĝo estis por mi multaj “unuaj”: mia unua esperanta evento, mia unua vojaĝo en Eŭropo, kaj mia unua sperto viziti lokon, kie homoj ne plejparte parolas la anglan. Entute estis mirinda sperto, kaj mi nepre revenos al Esperantujo kiam mi denove havas la tempon kaj monon. La vivkondiĉoj ne estis luksaj, sed por mi tute sufiĉis, kaj memorigis min iom pri universitataj loĝejoj (sed pli malmultekostaj!). Neniam mankis al mi interesaj spertoj. Kelkaj afablaj, helpemaj lokuloj ĉiĉeronis nin tra Kievo: al la urbocentro, parkoj, vendejoj, manĝejoj, ktp. Ni povis vidi kaj gravajn, konatajn partojn de la ĉefurbo, kaj viziti aŭ lerni pri pli kutimaj, ĉiutagaj lokoj. Ŝajnis ke ni estis kvazaŭ gastoj, anstataŭ turistoj, kaj tiun sperton mi ĝojegis! Dum la kongreso mem, ĉiam estis io por fari. Estis sporta tago, lingva tago, ukrainia tago, kaj aliaj. Vespere estis koncertoj, dancado, festado, kaj diversaj ludoj. Vere estis evento por ĉiuj. Mi, persone, provis fari ĉion, kaj, malsaĝe, apenaŭ dormis dum la semajno. Iom rimarkis mi, ke estis problemoj pri organizado de la evento, sed oni povas kaj devas esti fleksebla anstataŭ kritikema. Kelkfoje, ekzemple, mi provis partopreni klason aŭ prelegon, sed la loko aŭ tempo skribita sur la horaro estis malĝusta, kaj la detaloj pri eventoj ofte estis malklaraj. Kiam okazis, tamen, mi ĉiam trovis alian agadon por partopreni. Mi ekkonis multajn interesajn homojn, kaj sentis min tre triste forirante. Estis bonega sperto, kaj mi nun komprenas, kial ekzistas tiom da esperantlingvaj kantoj pri malĝojaj adiaŭadoj! [ La plenan rakonton legu ĉe transparent.com/esperanto/first_time_abroad_and_at_ijk ]
Daŝa, RusioMi ĉiam interesiĝis pri la lingvo, sed ĝi ne aspektis tiom utila, kiom aliaj fremdaj lingvoj, kaj mi lernis ĝin tute malrapide. Mi sciis, ke estas internaciaj kongresoj, tendaroj kaj renkontiĝoj, sed fakte tio ne tro interesis min. Antaŭ kelkaj jaroj la mondo komencis ŝanĝiĝi: mi legis pri Arina kaj Saŝa, kiuj revenis el ilia vojaĝo al Kubo; iom poste Galina rakontis pri UK en Pollando... ili ĉiuj estis iom aliaj, iom strangaj, iom pli feliĉaj. Kaj poste mi eksciis, ke la sekva IJK okazos en Kievo, Ukrainio; dank’ al mia amiko, kiu ne estas esperantisto, sed decidis veturi kun mi ĝis Kievo, mi registriĝis kaj finfine partoprenis mian unuan IJK-on. La kongreso estis la plej interesa, pasiiga kaj mirinda aranĝo en mia tuta antaŭa vivo. Antaŭ ĝi mi havis superstiĉojn kaj estis tute ne preta por kelkaj aĵoj: mi pensis, ke oni povas diveni, al kiu nacio apartenas persono (aŭ almenaŭ vidi, ĉu li aŭ ŝi estas ruso): tio malsukcesas en 70% da kazoj. Esperantistoj plejparte aspektas kiel esperantistoj. Ial mi opiniis, ke kongresoj estas por pridiskuti kaj decidi ion aŭ almenaŭ por aŭskulti prelegojn de gravuloj, sed fakte por mi la kongreso estis interesegaj kursoj, koncertoj, ekskursoj, dancoj, ludoj, kaj multege da babilado. Al mi kompreneble plaĉis la lingva tago kaj aligatorejo. Mi ankaŭ malkovris por mi la Esperantan muzikon. Kaj eble la plej grava mia malkovro estas la homoj: la mirindaj, saĝaj, interesaj kaj interesiĝantaj, belaj, amindaj esperantistoj. Nun mi ofte devas rakonti al miaj amikoj pri la kongreso, ĉar ĉiuj demandas, kial mi estas iom alia, iom stranga, iom pli feliĉa, kaj mi kutime diras: “Imagu, ke vi mem venis en alian landon kaj subite komprenis, ke vi apartenas ĝuste al tiu lando, ke volas loĝi tie, ke ĉiuj ŝajnas samaj kiel vi, ke vi ne volas forlasi ilin kaj strebas reveni tien tuj kiam vi povos. Tamen estas unu strangaĵo pri tiu lando: ĝi havas limojn ne nur en spaco, sed ankaŭ en tempo, kaj pro tio vi ne povas resti tie, kaj devas ĉiam retrovi ĝin kaj reveni: iam interrete, iam reale”. Mi revenos en Esperantujon ien ajn, ĉar ankaŭ mi jam ekmalsanis pri ĝi. [ La plenan rakonton legu ĉe ural-sib.org/eo/arangxoj/kongresoj/mia-unua-ijk-neebla-nekredebla-neevitebla ]
|
User loginNew forum topics
Recent blog posts
|