You are here

Internacia Junulara Festivalo 2012 en Cervia (Ravenna)

Internacia Junulara Festivalo 2012 okazos en Cervia, mara urbo en la provinco de Raveno (Ravenna), en Emilio-Romanjo. Ĉe la Adriatika maro, ĉi tiu loko estas tre fama en Italio kaj ankaŭ en Eŭropo ĉefe kiel someran lokon, pro ĝia tutjara milda klimato, pro ĝiaj tagaj kaj noktaj trinkejoj, kaj pro la belega regiono, en kiu troviĝas. De la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 2012 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing" , sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. Kiel kutime, kiu plejbaldaû aliĝas ricevas rabaton, do vizitu la paĝon IJF 2012 por pli da informoj, plenigu la aliĝilon, kaj ne forgesu inviti viajn amikojn! Kaj por kiuj loĝas en malriĉa aŭ malproksima lando, kaj aĝas malpli ol 30, Itala Esperantista Junularo starigas apartan fonduson por aligi vin senpage. Pliinformiĝu ĉe la paĝo pri IJFonduso IJF-Fonduso .
Afiŝita en: