You are here

Asembleo "Junularo kaj Demokratio", 4-8 oktobro 2012, Strasburgo

La Konsilio de Eŭropo, kunlabore kun la Eŭropa Junulara Centro de Strasburgo invitas vin al la Junulara Asembleo 2012, kun la temo "Junularo kaj Demokratio". 4-8 Oktobro 2012, Strasburgo, Francujo Por partoprenantoj el: unu de la 47 Membraj Landoj de la Konsilio de Eŭropo, Landoj Observantaj en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (Meksiko, Israelo kaj Kanado) aŭ landoj kies parlamentoj estas partneroj pri Demokratio (Maroko, Palestina nacia Aŭtoritato). Aĝlimo: 16-25 jaraĝaj Rekomendita por: junuloj aktivaj en projektoj/organizoj rilataj al Demokratio Laborlingvoj: angla kaj franca; Limdato por aliĝi: 30a de majo 2012 Tiu-ĉi projekto estas subvenciita de la Eŭropa Junulara Fonduso. Estinte elektita, ĉiuj kostoj (loĝado, vojaĝoj, aktivecoj, ktp) rilataj al la partopreno estos repagitaj. Por informoj kaj aliĝoj vizitu tiun-ĉi retpaĝon. (Atentu! Oni devas havi la subtenon de junulara organizo, do do kontaktu la Oficejon de TEJO antaŭ ol enskribiĝi.)

Atentu! La organizantoj informas ke, pro malmultaj aliĝoj el iuj landoj*, la limdato por aliĝi plilongiĝis. Do, se vi estas el tiuj landoj kaj interesiĝas, kontaktu nin! (*Austrio, Danujo, Estonio, Islando, Irlando, Litovio, Latvio, Malto, Monako, San Marino kaj Svislando, Germanio, Hungario, Norvegio, Rusio, Hispanujo kaj Turkio.)