You are here

Pasis la unua tago de la estrara kunsido

Sal` al ĉiuj! Nova TEJO-logo La estraro de TEJO troviĝas ĝuste nun en Roterdamo, por sia printempa kunsido, plenplena de tagorderoj. Jam en la unua tago ni multon sukcesis pridiskuti, komencante de la kontrolo de protokolo de la lasta kunsido novembre. Kion ni decidis? * Favore al publikigo de TEJO-Tutmonde en la reto (ĉe tejo.org kaj gazetejo.org), kun ioma prokrasto por ne-membroj. * La nova logotipo estas aprobita kaj baldaŭ aperos en la retpaĝaro, TT, specialaj membro-kartoj por TEJO-mebroj kaj la IJK-nomŝildoj! * Inter la alvenintaj kandidatiĝoj por TT-redaktoro, ni elektis unu kaj baldaŭ anoncos. * En ĉiu TT aperos estraraj informoj. Ni fruktodone kunsidis kun Osmo (la Ĝenerala Direktoro) kaj Loes (estrarano de UEA) traktante administrajn aferojn i.a. rilat' al la konstrulaboroj en CO, kaj poste umis en ĉina manĝejo tre lacaj sed pretaj por nova tago de diskutoj kaj gravaj decidoj. Nome de la Estraro, Sergeo Tyrin (la kasisto de TEJO).
fotis Sergeo...

Comments

De tempo al tempo venas strangularo oficejen kaj petas tagordojn, protokolojn, skribilojn, nuksojn, sukojn...