You are here

Venkintoj de la konkurso P-IJK-n

TEJO ĝojas anonci ke la venkintoj de la konkurso Partoprenu-IJKn 2009 estas Jérémie SABIYUMVA el Burundo kaj Alexandr DIVERINSKIY el Rusio.

Jérémie SABIYUMVA estas komisiisto de TEJO pri landa agado en Afriko kaj prezidanto de Junulara Esperantista Burunda Organizo.

Alexandr DIVERINSKIY estas novulo, sed aktiva membro de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko, Rusio.

Gratulon al ambaŭ!

Se vi deziras partopreni la IJK en Kubo venontjare, estu atenta al la konkurso "Partoprenu IJK-n" kaj kandidatiĝu!

Rogener Pavinski
Landa Agado de TEJO