LanguagesSearch |
Elektronika adreslibro! (eldono 2007)En eldono 2002 ni demandis kion vi opinias pri elektronika adreslibro, kaj kiumaniere eblus realigi tion. Nun, post kvin jaroj, ni pensas ke ni solvis la problemojn. Ni tre ĝojas ke pli ol 350 gastigantoj (25%) elektis tiun ĉi eksperimentan elektronikan adreslibron anstataŭ la paperan eldonon. Kondiĉoj kaj problemojGravaj kondiĉoj estis ke Pasporta Servo ne perdu enspezojn, ke la papera adreslibro restu havebla, kaj restu senpaga por gastigantoj. La solaj enspezoj de Pasporta Servo venas el vendado de la adreslibro, kaj el donacoj. Ili eĉ ne sufiĉas por pagi presadon kaj dissendadon de la ‘senpagaj’ adreslibroj al la gastigantoj. Aldoniĝas presado de aliĝilo, telefonkostoj, dissendo de respondiloj, ktp. SolvoNi uzas dosieron en PDF-formato (Portable Document Format), legebla kaj eltajpebla per la senpaga programo Adobe Acrobat Reader. La dosiero havas la nomon de la gastiganto surstampite, por malfaciligi plukopiadon. Oni povas kompari tion kun la regulo por la papera eldono, ke oni devas skribi sian nomon sur la frontpaĝo. Avantaĝoj de elektronika adreslibro
Nur por gastigantojGastigantoj de Pasporta Servo rajtas je ‘senpaga’ ekzemplero de la adreslibro en kiu ili aperas. Ili jam povis rezigni pri tio, por ŝpari kostojn al TEJO. Nun aldoniĝis la ebleco ricevi elektronikan anstataŭ paperan adreslibron. Provizore, ĝi haveblas nur por gastigantoj, interalie ĉar ne estas facile dum la jaro surstampi unuopajn nomojn de uzantoj kaj distribui la dosierojn. Sed eble ni sukcesos solvi tiujn problemojn en venontaj jaroj. Nun, ni nur tre esperas ke la eksperimento sukcesos, ke oni ŝatas la elektronikan adreslibron kaj ke oni ne misuzos ĝin. |
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|