La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

Ĉefpaĝo    Pri TEJO-aktuale    Kontaktu nin    Novaĵoj ĉe via paĝaro    Ligbutonoj
Numero 201, la 26a de aŭgusto, 2008    
ELEKTU NUMERON
KALENDARO
Septembro 2008
LuMaMeĴaVeSaDi
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30          
SERĈU NOVAĴON
ALIĜU AL LA LISTO
Ĉi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Enskribu vian retadreson, elektu necesajn formatojn kaj alklaku "Jes". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!
Retlistoj de Abonu.com
tejo-aktuale
TA-TEAMO
Pri TEJO-aktuale respondecas:
  • Gabriel Beecham - redaktoro
  • AMIKOJ
    lernu!

    tejo!
    EN LA NUMERO:

  • FOTOJ DE 43A BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO
  • TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO!
  • KION VI OPINIAS PRI TEJO AKTUALE?
  • 1-A SEMAJNO DE KULTURO INTERNACIA, 18-A ĜIS MERKREDO LA 24-A DE SEPTEMBRO, PISA, ITALIO
  • ORANĜA RENKONTIĜO 2008
  • (RE)MEMBRIĜU!
  • PASPORTA SERVO MENDEBLA
  • ESPERANTAJ LIBROJ SENPAGE ELŜUTEBLA
  • KOMITATANO C POR 2008 – 2010 ELEKTITA
  • VENONTAJ RENKONTIĜOJ
  • Printversio

    FOTOJ DE 43A BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO

    Vidu kelkajn fotojn de la 43a BKE ĉe mia retejo: http://www.jjmariano.com/ --> Fotoj
    Verdstele, Joaquim J. Mariano
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO!

    TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Julia Noe finiĝos, do ekde la 1a de novembro 2008. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2008. Pliaj informoj en http://www.tejo.org/node/49
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    KION VI OPINIAS PRI TEJO AKTUALE?

    Do, kion vi, kara leganto, opinias pri TEJO Aktuale? La redaktoro bonvenigas viajn komentojn, sugestojn kaj plendojn al ! Kaj ne forgesu pri la TA-retejo http://www.tejo.org/tejo-aktuale. Kaj, kiel ĉiam, la redaktoro tre atendas viajn kontribuojn!
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    1-A SEMAJNO DE KULTURO INTERNACIA, 18-A ĜIS MERKREDO LA 24-A DE SEPTEMBRO, PISA, ITALIO

    De ĵaudo la 18-an de septembro ĝis merkredo la 24-an okazos en Italujo nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo... Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/756
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    ORANĜA RENKONTIĜO 2008

    Ni multe ĝojas por la dua sinsekva jaro povi prezenti la plej brilan esperantoaranĝon en Hernusando, aranĝatan de la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. Inter la 5-a kaj la 7-a de septembro ni renkontiĝos ĉi-jare, amuziĝante almenaŭ same multe kiel pasintjare! Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/749
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    (RE)MEMBRIĜU!

    Membriĝi aŭ remembriĝi en TEJO estas facile per la reto. Vidu en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/membrigho
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    PASPORTA SERVO MENDEBLA

    La Pasporta Servo 2008 estas mendebla ĉe la Libroservoj. Por pliaj informoj vidu en la retpaĝo. http://www.tejo.org/eo/node/682
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    ESPERANTAJ LIBROJ SENPAGE ELŜUTEBLA

    Projekto Gutemberg estas usona iniciato, kiu disponigas tute senpage librojn por elŝutado en pluraj lingvoj. Unu el la lingvoj disponeblaj estas Esperanto. Musklaku la ligilon kaj aliru al 126 libroj en Esperanto por senpaga elŝutado: http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    KOMITATANO C POR 2008 – 2010 ELEKTITA

    Dum IJK en Szombathely la TEJO-komitato elektis Heming Welde Thorbjørnsen kiel komitatano C por la oficperiodo de 2008 - 2010.
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    VENONTAJ RENKONTIĜOJ

    Oranĝa renkontiĝo 2008, 5-a ĝis la 7-a de septembro, Hernusando, Svedio http://www.tejo.org/eo/node/749;
    Invito al EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, 2008-08-23/30, Karlštejn, Ĉeĥio http://www.tejo.org/eo/node/744;
    Aŭtuna esperanto kursoj per ripozo ĉe la Nigramara bordo, 1-a de Septembro ĝis 15-a de Septembro, 2008, UPIEK, SOFIO, Bulgario http://www.tejo.org/eo/node/743;
    Memore al la 200-a kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro, 30-an(sabato) de Aŭgusto.2008, Seulo, Koreo http://www.tejo.org/eo/node/688;
    KARAVANO DE LA MONTAROJ “OROBIE” kaj ESPERANTO!!!, 23-a de aŭgusto ĝis la 10-a septembro 2008, Italio http://www.tejo.org/eo/node/676;
    XXIV-a ARKONES 2008 en Poznan, Polando, 19-21 de Septembro 2008 http://www.tejo.org/eo/node/604;
    Spiritistoj Esperantistaj renkontiĝos en Braziljo, Brazilio, 5-a, 6-a ĝis 7-a de septembro 2008 http://www.tejo.org/eo/node/778;
    Tria Esperanta esplorado de Helmondo, 13a septembro 2008, Nuenen, Nederlando http://www.tejo.org/eo/node/781;
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)


    La numeron redaktis Gregor Hinker, Julia Noe