| ELEKTU NUMERON
| |
|
| KALENDARO
|
| Majo 2012 | | Lu | Ma | Me | Ĵa | Ve | Sa | Di |
| |
1 |
2 |
3 |
4 |
5 |
6 |
| 7 |
8 |
9 |
10 |
11 |
12 |
13 |
| 14 |
15 |
16 |
17 |
18 |
19 |
20 |
| 21 |
22 |
23 |
24 |
25 |
26 |
27 |
| 28 |
29 |
30 |
31 |
|
|
|
|
| SERĈU NOVAĴON
| |
|
| ALIĜU AL LA LISTO
|
| Ĉi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Enskribu vian retadreson, elektu necesajn formatojn kaj alklaku "Jes". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!
|
| TA-TEAMO
|
| Pri TEJO-aktuale respondecas:
Julia Noe - redaktoro
|
| AMIKOJ
|
|
|
EN LA NUMERO:
ĜISDATIGO DE LA RETPOŜTABONANTO-LISTO DE TEJO-AKTUALETEJO SERĈAS VOLONTULON![TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] KONTAKTO 2012:2 EN LA RETO KAJ ENKETO!TREJNIĜU PRI ESPERANTO-INSTRUADO EN SICILIORECENZO PRI LA AFRIKA KOMPILO FARE DE ANDREJ PEĈONKINDANK'AL VIAJ DONOJ BALDAŬ POVOS OKAZI LA UNUAJ REGISTRAĴOJ DE MIA MUZIKO![VARSOVIA VENTO ELSENDOJ] KOMPLETA AKTUALIGO DE LA INTERVJUOJ KUN INITIALOJ DCLA VENONTAJ BAROJ EN GERMANIOISTK-STUDADO EN BYDGOSZCZ - 50% RABATO ĜIS LA 20.05.2012VENONTAJ RENKONTIĜOJ |  | ĜISDATIGO DE LA RETPOŜTABONANTO-LISTO DE TEJO-AKTUALE
Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,
inter tiu ĉi eldono de TA (315) kaj la onta eldono de TA (317) okazos ĝisdatigo de la retpoŝtabonanto-listo. Do se vi ricevas neniun retpoŝton pri TA ĉio enordas. Se vi ne ricevas la ontan eldonon, kiu estas planita por la 30.05.2012, via retpoŝto estas laŭ la datumbazo “ne valida” kaj mi sensukcese provis atingi vin retpoŝte. Vi nepre povas realiĝi per http://www.uea.org/retlistoj.
Dankon por via kompreno, Julia NOE, redaktorino de TEJO-aktuale
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | TEJO SERĈAS VOLONTULON!
TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30a de majo 2012!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto/septembro 2012 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 31a de majo 2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/volontulu
Legu ankaŭ la intervjuon de Manuela Ronco, iama volontulo de TEJO, kiu aperis en la blogo de TEJO -Tutmonde: http://tejo.org/eo/node/1444
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | [TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] KONTAKTO 2012:2 EN LA RETO KAJ ENKETO!
Kontakto: "Daŭripova Evoluigo: Kio ĝi estas?" 2012:2 aperis en la reto!
Post iom da malfruo jen aperas por vi la nova numero de dediĉita al verdaj temoj. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2012/05/dauripova-evoluigo-kio-gi-estas.html
Kia estas via rilato kun Kontakto?
Kontakto enketas inter siaj legantoj pri kiel vi traktas ĝin (ekz, ĉu vi hejtigas per ĝi vian domon dumvintre?). Respondu en la retejo de Kontakto, http://www.google.com/reviews/polls/display/8193781904856932805/blogger_template/vote aŭ en Facebook, https://www.facebook.com/questions/416516685047720/.
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | TREJNIĜU PRI ESPERANTO-INSTRUADO EN SICILIO
Dek-taga trejnado pri E-instruado en Sicilio, en la E-urbo Mazara del Vallo, kie Esperanto estas instruata al pli ol 500 homoj!
La kurso okazos paralele al la Kongreso de Esperanto en Italio, sed komenciĝos du tagojn antaŭe, por permesi plenan laboradon k fokusiĝon. Legu pli: http://edukado.net/novajhoj?id=241
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | RECENZO PRI LA AFRIKA KOMPILO FARE DE ANDREJ PEĈONKIN
Dua recenzo pri la Afrika Kompilo fare de Andrej Peĉonkin aperas en la sama maja Ondo de Esperanto. http://sezonoj.ru/2012/05/211afrika/
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | DANK'AL VIAJ DONOJ BALDAŬ POVOS OKAZI LA UNUAJ REGISTRAĴOJ DE MIA MUZIKO!
Min produktas vi! Retpaĝaro por monsubteni la registradon de esperantlingva muziko de Gijom Armide. https://sites.google.com/site/minproduktasvi
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | [VARSOVIA VENTO ELSENDOJ] KOMPLETA AKTUALIGO DE LA INTERVJUOJ KUN INITIALOJ DC
Kompleta aktualigo de la intervjuoj kun Éric Languillat (i.d.c.) aŭskulteblas kaj elŝuteblas jam en la arkivejo de Varsovia Vento Elsendoj. Bonan re-/aŭskultadon! http://www.podkasto.net
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | LA VENONTAJ BAROJ EN GERMANIO
La BARO estas renkontiĝo en Bad Münder, meze inter Hameln kaj Hannover, Germanio. La ideo de la BARO estas havi plilongigatan semajnfinon en freŝa aero, kie oni povas senstreĉiĝi, promeni kaj komune kuiri, ludi dum la tago ekzemple badmintonon kaj la Indiaka-ludon sur la herbejo, kaj vespere kartludojn, tabulludojn, sagetludon, divenludojn ktp., aŭ simple ĝui la etoson babilante. Se estas dezirantoj, ni ankaŭ povas helpi vin ekzerci la lingvon kaj respondi lingvajn demandojn. Ankaŭ lingvokurso eblas laŭ interkonsento. Sed tiukaze necesas ke vi (!) kaptas homojn por ke ili helpu vin – ni ne havas striktan programon.
Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012.
Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013 (inkluzive ĉieliro, la 9-a de majo) Legu pli: http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | ISTK-STUDADO EN BYDGOSZCZ - 50% RABATO ĜIS LA 20.05.2012
INTERNACIAJ KURSOJ EN BYDGOSZCZ DUM 23.09 – 21.12.2012 PRI BYDGOSZCZ, POLLANDO KAJ TURISMO EN LA MONDO, DIPLOMATIO, POLA KULTURO KAJ LINGVO, TRADUKADO, ENTREPRENEMO KAJ ANKAŬ pri ARTA KERAMIKO okaze de 125 JAROJ de ESPERANTO. Pliaj informoj: http://www.esperanto-studium.za.pl; http://www.esperanto.bydgoszcz.eu; http://www.studium-eldonejo.za.pl
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) | VENONTAJ RENKONTIĜOJ
Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en la urbo Berlin-Lichtenberg http://www.esperanto.de/kek2012/
Ekzotika Renkontiĝeto, 26a de majo ĝis 27a de majo 2012, en Berlin, Germanio https://www.facebook.com/events/208446285931331/ >
Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012
3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com
Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo
Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo, 29an de junio ĝis la 1an de julio, en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012
NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask
TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu
SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel http://www.esperantoland.org/somere/
Ŝanĝo: 10a KEF en 2013! KEFeto Stafeto, 10a de julio 2012, Kopenhago, Danio http://kef10.saluton.dk/
OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz
9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/
"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/
Somera Esperanto-Studado (SES-2012) inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/
Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s1
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2
Venu kun ni al Neninsulo, Hungario atendas vin! (IJS 2012), 30a de julio - 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo.
Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3
IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk
Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s4
85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html
TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205
FESTO 2012 | Lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo!, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012, Métabief, Francio http://festo2012.esperanto-jeunes.org
79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/
[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de
4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu
| | Sendu retpoŝte | Komentoj (0) |
La numeron redaktis Julia Noe |
© TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO |
|