La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

Ĉefpaĝo    Pri TEJO-aktuale    Kontaktu nin    Novaĵoj ĉe via paĝaro    Ligbutonoj
Numero 194, la 9a de majo, 2008    
ELEKTU NUMERON
KALENDARO
Majo 2008
LuMaMeĴaVeSaDi
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
SERĈU NOVAĴON
ALIĜU AL LA LISTO
Ĉi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Enskribu vian retadreson, elektu necesajn formatojn kaj alklaku "Jes". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!
Retlistoj de Abonu.com
tejo-aktuale
TA-TEAMO
Pri TEJO-aktuale respondecas:
  • Gabriel Beecham - redaktoro
  • AMIKOJ
    lernu!

    tejo!
    EN LA NUMERO:

  • SERĈATA: TA-REDAKTORO
  • NOVA ESTRARO DE TEJO
  • MEMBRO STATISTIKO 2007
  • (RE)MEMBRIĜU!
  • KOMITANECO B POR 2008-2010
  • IJK 2008 EN SOMBATHELY, HUNGARIO
  • FONDUSO “PARTOPRENU IJK”
  • IJK 2009 EN LIBEREC, ĈEĤIO
  • PASPORTA SERVO MENDEBLA
  • ESPERANTAJ LIBROJ SENPAGE ELŜUTEBLA
  • Printversio

    SERĈATA: TA-REDAKTORO

    Ni serĉas redaktoron por TEJO aktuale!
    Ŝli estu bone informita pri kio okazas en la mondo kaj precipe en TEJO. Ŝli pretu kompili la retan novaĵleteron ĉiujn 2 semajnojn. Tio *ne* estas elstare komplika kaj *ne* postulas 5 jarojn da informatikaj studoj...

    Se vi pretus aktive partopreni en la informa laboro de TEJO, bv. skribi al:

    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    NOVA ESTRARO DE TEJO

    Dum la pasinta Internacio Seminario en Würzburg, Germanio, estis la elekto de la nova estraro de TEJO. Pliaj informojn pri la nun estraro vi povas trovi en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/estraro

    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    MEMBRO STATISTIKO 2007

    En la jaro 2007 TEJO havis 394 individuajn kaj 3888 aligitajn membrojn. Pliajn detajlojn vi povas trovi en la retpaĝo: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=284
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    (RE)MEMBRIĜU!

    Membriĝi aŭ remembriĝi en TEJO estas facile per la reto. Vidu en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/membrigho
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    KOMITANECO B POR 2008-2010

    Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2008 ĝis la 31-a de majo 2010. Pliaj informojn en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/node/645
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    IJK 2008 EN SOMBATHELY, HUNGARIO

    La Bamba, nokta vivo, amuziĝo sed ankaŭ kunsidoj, prelegoj, trejnadoj kaj laborgrupoj. Ĉio okazas dum unu vigla semajno, spertinda por ĉiu juna esperantisto! La IJK estas la plej granda junulara esperanto-aranĝo kaj okazos ĉiujare en alia lando organizita de niaj landaj sekcioj kaj lokaj aktivuloj kunlabore kun TEJO. La sekva IJK okazos en Szombathely inter la 26a de Julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 (tuj post la UK en Rotterdamo). Pliaj informojn en la retpaĝo: http://www.tejo.org/ijk
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    FONDUSO “PARTOPRENU IJK”

    Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Pliaj informojn en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/node/694
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    IJK 2009 EN LIBEREC, ĈEĤIO

    La estraro de TEJO decidis ke plezuran taskon de organizado de IJK en 2009 havas la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, kaj IJK 2009 okazos en urbo Liberec, Ĉeĥio.
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    PASPORTA SERVO MENDEBLA

    La Pasporta Servo 2008 nun estas mendebla ĉe la Libroservoj. Por pliaj informoj vidu en la retpaĝo. http://www.tejo.org/eo/node/682
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)

    ESPERANTAJ LIBROJ SENPAGE ELŜUTEBLA

    Projekto Gutemberg estas usona iniciato, kiu disponigas tute senpage librojn por elŝutado en pluraj lingvoj. Unu el la lingvoj disponeblaj estas Esperanto. Musklaku la ligilon kaj aliru al 126 libroj en Esperanto por senpaga elŝutado: http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
    Sendu retpoŝte | Komentoj (0)


    La numeron redaktis Gregor Hinker, Julia Noe