| ELEKTU NUMERON
| |
|
| KALENDARO
|
| Majo 2008 | | Lu | Ma | Me | Ĵa | Ve | Sa | Di |
| |
|
|
1 |
2 |
3 |
4 |
| 5 |
6 |
7 |
8 |
9 |
10 |
11 |
| 12 |
13 |
14 |
15 |
16 |
17 |
18 |
| 19 |
20 |
21 |
22 |
23 |
24 |
25 |
| 26 |
27 |
28 |
29 |
30 |
31 |
|
|
| SERĈU NOVAĴON
| |
|
| ALIĜU AL LA LISTO
|
| Ĉi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Enskribu vian retadreson, elektu necesajn formatojn kaj alklaku "Jes". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!
|
| TA-TEAMO
|
| Pri TEJO-aktuale respondecas:
Gabriel Beecham - redaktoro
|
| AMIKOJ
|
|
|
ENKONDUKO
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de Tutmonda E-ista Junulara Organizo (TEJO). Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi aperas sufiĉe ofte kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligojn al interesaj retpaĝoj. Se vi havas iun interesan novaĵon kaj volas, ke ĝi aperu en TA, sendu ĝin al ni.
Ekzistas multe da paperaj revuoj, el kiuj oni povas ĉerpi diversajn informojn. Sed ofte okazas tiel, ke novaĵoj aperas lastminute kaj necesas ke aliaj homoj estu rapide informitaj pri ili. Paperaj eldonoj en tiaj kazoj ne helpas, ĉar ili tro malrapidas. Pro tio TEJO decidis krei ankoraŭ unu servon, pere de kiu ĉiuj novaĵoj povu rapide atingi siajn celojn.
INFORMOJ DE TA
TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Vi povas iĝi kunlaboranto de la revuo kaj sendi al ni ĉiajn informojn pri junularaj Esperanto-okazaĵoj! Por kontakti nin uzu la formularon, kiun eblas trovi ĉi tie. Ni atendas de vi ne nur novaĵojn, sed ankaŭ viajn rimarkojn, proponojn kaj kritikojn.
La novaĵoj estu mallongaj (maksimume 2 alineoj) kaj enhavu: informojn pri ontaj/pasintaj Esperanto-aranĝoj; informojn pri eblecoj aliĝi al iuj lingvaj aŭ aliaj kursoj; informojn pri seminarioj; informojn pri laboro de la estraro, komitato, tejo-volontulo; diverspecajn anoncojn (ekz. apero de PS, alvoko aliĝi, enhavo de nova Kontakto) ktp. La temoj de informoj estu rilataj al junularo, al la Esperanto-movado aŭ al ĝiaj eksteraj rilatoj, kaj estu interesaj por gejunuloj internacie.
REDAKTADO
Pri TEJO-aktuale povas okupiĝi unu aŭ kelkaj redaktoroj. Ĉiu(j) redaktoro(j) estas respondeca(j) al la estraro de TEJO. Redaktoro(j) mem decidas pri aperigo de informoj, ene de la kadro difinita de la TEJO-estraro. Redaktoro(j) rajtas havi kostrekompencojn, sed ne honorarion.
|
© TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO |
|