МовиSearch |
oficejo's blogVoĉdonu por programero pri Esperanto en Rio+20
En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn kaj unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto. Denove Franca volontulo eklaboris en la Centra Oficejo :pLa 15an de Aǔgusto, la nova volontulo de TEJO, Sébastien Denux, eklaboris en la Centra Oficejo. Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto Elektronike“
Jam la 3-a eldono de la DVD Esperanto elektronike aperos en julio 2011! Post 5 jaroj ekde la unua eldono, E@I planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto Elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun estas lanĉita nova antaŭmenda kampanjo, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon ĝis somero 2011. June kaj Kune en Kopenhago: novaj informoj pri Junulara UKLa organizantoj de la junulara programo de UK diskonigis interesajn novaĵojn pri la kongreso.
Eŭropa Volontula Servo (EVS) en Chuvasha Respubliko (Rusa federacio)Chuvasha Esperanto-junularo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj, Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.
Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon). Kontakto 2010:4 jam elŝuteblas!
La ĉef-temo de tiu ĉi numero estas "Katastrofoj", sed krom la temajn kontribuojn vi povos legi ankaŭ etan beletraĵon, rakonton pri la moroj de konganoj kaj interesan artikolon pri la manieroj lerni lingvojn per interreto. La sekva numero de la revuo estos preparita jam de la nova redaktoro Rogener Pavinski (i.a. en la revuo vi povos legi intervjuon kun li). Korajn dankojn pro lia laboro al la eks-redaktoro Paûlo Moĵajev, kaj bonan legadon al ĉiuj! Nova volontulino oficiale ekoficiis en la Oficejo ;-)Saluton al ĉiuj, Multaj novaj dokumentoj nun elŝuteblaj
Nova volontulino: Manuela RoncoĜis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis! Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino. Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;) FESTO 2010, vinilkosmas!La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier. Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012
Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin. SKolta Esperanto tendaroLa Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron. |
User loginNew forum topics
Recent blog posts
|