Informoj por novaj komitatanoj

Pro alveno de kelkaj novaj komitatanoj ĵus leviĝis la demando, kio estas la taskoj de komitatanoj.
Do, jen provo de gvidilo, kunmetita de Paŭlo Ebermann surbaze de teksto de Anna-Laura Wickstrøm.

("Vi" ĉi tie ĉiam alparolas unuopan komitatanon.)


Komitato – motoro de TEJO

Kiel membro de la Komitato, vi estas parto de la motoro de nia organizo. Viaj kunkomitatanoj kaj vi decidas pri la labor-direkto de TEJO kaj kiom aktive TEJO estu.

La komitato estas la ĉefa decidorgano de TEJO – ĝi havas plurajn decidomonopolojn, kaj ankaŭ rajtas decidi pri ĉio, kio origine estas decidendaĵo de estrarano aŭ la Estraro (kaj tiam anstataŭigas ties decidon).

Pli detale pri la rajtoj de la komitato vi povas legi en la Regularo kaj Reglamentoj de TEJO. Vi legu almenaŭ unufoje la Komitatan Reglamenton, por havi superrigardon.

Diskutlisto

La komitato estas la diskutejo de TEJO, tie vi pridiskutos la estontecon, kio estu grava, kion indas ŝanĝi, kiaj estu niaj idialoj ktp.

Por plifaciligi la diskuton, vi - kiel komitatano - estas membro de reta diskutgrupo. Pere de la retpoŝta dissendolisto tejo-komitato vi atingas la tutan Komitaton kaj la komisiitojn de TEJO (kaj la aliaj komitatanoj, estraranoj kaj komisiitoj povas atingi vin) kaj tiel facile povas sekvi la diskutojn, kontribui al ili kaj eki novajn.

Komitata Cirkulero

Unufoje monate aperos en la reto la informletero Komitata Cirkulero. Ĉiu komitatano, estrarano kaj la komisiitoj de TEJO estas petitaj kontribui al la cirkulero. Tie vi skribu pri kion vi faris (Eo-rilate, ĉefe), faras, faros, kaj ankaŭ povas diskonigi informojn el via landa aŭ faka sekcio.

La komitatanoj, kiuj ne kontribuos al la cirkulero estos nomitaj je la fino de la letero, por ke oni sciu kiom da komitatanoj ekzistas.

Kontrolo de la Estraro

La Komitato estas ankaŭ la instanco, kiu laborigas la Estraron de TEJO pere de taskigo. Tio signifas, ke la aktiveco de TEJO kaj la aktiveco de la Estraro de TEJO dependas de la Komitato.
Cetere, se ne venas informoj de la estrarano, se raportoj estis forgesitaj forsendi aŭ simile: Vi kiel komitatano havas la rajton (kaj devon) atentigi la Estraron pri sia labor- kaj informmanko.

Komitatano A: Ligo al via Landa aŭ Faka Sekcio

Se vi estas komitatano A, do reprezentanto de landa aŭ faka sekcio (LS/FS) de TEJO, vi estas la ligo inter TEJO kaj via sekcio. Vi do respondecas pri pludono de interesaj informoj ambaŭdirekten. Por tio eblas uzi la komitatan dissendoliston.

Se vi havas informojn interesaj por la ĝenerala publiko, vi ankaŭ povas sendi ilin al la oficejo por publikigo en la retpaĝaro, kaj al nia reta revuo TEJO Aktuale. (Indas aboni tiun du-semajnan retgazeton, parenteze.)

Komitatano B: Reprezentanto de individuaj membroj

Se vi estas komitatano B, vi reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Do, dum la diskuto atentu ke iliaj interesoj ne estas neglektataj, kaj zorgu ke ankaŭ ili ekhavu informojn pri kio okazas en TEJO.

La TEJO-vikio

Multajn informojn por la laboro de TEJO ni kolektas en la TEJO-vikio. Vi foje vizitu ĝin, por havi superrigardon, kio estas tie trovebla. Inter alie estas tie paĝoj kun kontaktinformoj de Landaj/Fakaj sekcioj kaj komitatanoj, kaj vi povas helpi teni tiujn aktualaj. (Se vi trovas erarojn, bonvolu ankaŭ informi la oficejon pri tio, ĉar ni havas similajn informojn en la UEA-datumbazo, kiu ne scias pri la vikio.)

Vikio estas libere redaktebla retpaĝaro – vi do mem povas aldoni kaj korekti informojn tie.

Komitatkunvenoj – partopreno, anstataŭigo

La komitato de TEJO kunvenas minimume unu foje jare. Kutime la ĉefa kunveno okazos dum la IJK, kaj havos du aŭ tri sesiojn en diversaj tagoj (ĉiam nur po kelkaj horoj tage, do vi havas tempon ankaŭ ĝui la IJK-n).

Aldone povas esti eksterordinaraj kunvenoj, kutime dum aliaj grandaj renkontiĝoj.

Se vi estas komitatano A (do reprezentanto de landa aŭ faka sekcio) kaj mem persone ne povas ĉeesti la kunvenon, vi respondecas pri la trovo kaj korekta anonco de anstataŭulo.
Se komitatanoj neĉeestantaj ne anoncas anstataŭulon, tiam la komitatano riskas ne atingi la kvorumon (unu triono de la komitatanoj devas ĉeesti aŭ esti anstataŭigita) kaj tiel malebligi ajnajn decidojn dum la kunveno.

La komitatkunvenojn vi povas aktive kunorganizi, pere de aldonaj kontribuoj al la tagordo, senditaj al la Ĝenerala Sekretario ĝis 15 tagoj antaŭ la unua sesio de la komitato.
Kutimaj tagorderoj estas:

  • Diskuto kaj aprobo de la jarraporto inkluzive la financa raporto
  • En malparaj jaroj Elekto de nova estraro de TEJO.
  • Aprobo de novaj Landaj Sekcioj de TEJO.
  • Diskuto kaj aprobo de la laborplano de la estraro

Se vi interesiĝas pri la komitatkunvenoj de la pasintaj jaroj, vi povas tralegi la protokolojn:

Reta voĉdono

La membroj de la Komitato loĝas ĉie en la mondo. Pro tio ni estas tre internacia grupo kun la ebleco kontribui al la diskutoj kun multaj diversaj vidpunktoj. La foje longaj geografiaj distancoj inter la komitatoj malfaciligas eblecon decidi aŭ baloti pri ideoj – pro tio la Komitata, dum sia eksterordinara kunveno fine de 2007 (dum IS en Würzburg) decidis enkonduki la eblecon de reta voĉdono.

La reta voĉdonsistemo nun funkcias, kaj jam estis elprovitaj en kelkaj provaj voĉdonoj en la unua duono de 2009.
En Aŭgusto 2009 oni trovis sekurecan problemon, kiun necesas korekti antaŭ la vera ekuzo de la sistemo.

Principe ankaŭ eblas (paper-)poŝtaj voĉdonoj, sed tiuj jam dum pluraj jaroj ne plu estis uzitaj.

Propra lingvo en tejo.org – reprezentanto de via lingvo

Kiel komitatano de via landa sekcio vi ankaŭ estas la reprezentanto de via lingvo ene de TEJO (eble kune kun aliaj LS, kiuj uzas saman lingvon).

La retpaĝaro de TEJO estas plurlingva. Sed la tradukoj al la naciaj lingvoj ankoraŭ ne estas kompletaj. Supozeble iu jam ektradukis la paĝaron al via lingvo (jen listo de la tradukistoj.)

Bonvolu eltrovi ĉu la tradukisto(j), se estas, ankoraŭ aktive tradukas, kaj se ne, estas via tasko trovi kromajn tradukistojn.

Kontribuoj al TEJO Tutmonde kaj Kontakto

Niaj du gazetoj TEJO Tutmonde kaj Kontakto ĉiam bonvenigas kontribuojn. Vi povas aŭ mem kontribui, aŭ instigi membrojn de via landa/faka sekcio kontribui al ili.
(TEJO Tutmonde aperigas movadajn artikolojn, Kontakto nemovadajn, principe.)