La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de la landaj sekcioj kaj decidas pri la ĝenerala agado de TEJO. TEJO nun havas 45 landajn sekciojn (vidu la superrigardon sube).
Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando, unu sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi LS (vi trovas ilin ankaŭ en la Regularo de TEJO, Ĉapitro 2 - Statuto, parto 8 - Landaj sekcioj):
- ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
- ĝi subtenas la celojn de TEJO;
- ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
- ĝi estas laŭorde organizita;
- ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
- membreco en ĝi estas libervola; kaj
- ĝi estas demokratie gvidata.