TEJO havas novajn Komitatanojn B!

En la oficperiodo 2010-2012, TEJO havos du Komitatanojn B: Michael Boris MANDIROLA el Italujo kaj Guy JOHNSTON el Britujo.

Alvenis du validaj kandidatiĝoj por la posteno de Komitatano B, kaj ĉar tio estas malpli ol kvin, kiom oni rajtas havi laŭstatute, elektoj ne okazas kaj ambaŭ kandidatoj aŭtomate iĝas Komitatanoj B. Tiuj ĉi reprezentantoj de la individuaj membroj de TEJO ekoficos kun la resto de la Komitato ekde la 1a de Junio 2010. Pli da informoj pri la novaj Komitatanoj B vi povos trovi baldaŭ en TEJO Tutmonde.