You are here

Voĉdonu por programero pri Esperanto en Rio+20

En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn kaj unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto.

La programpropono nomiĝas "The role of Esperanto in the Sustainable Development" (La rolo de Esperanto en la daŭripova evoluo). Oni povas voĉdoni por ĝi en la jena paĝo.

Oni devas tajpi sian retadreson en la kampo dekstre de la paĝo. Poste oni ricevos aŭtomatan retmesaĝon kun ligilo, kiun oni klaku por konfirmi sian voĉdonon (sen konfirmo la voĉdono ne validas). Voĉdonu tuj, kaj diskonigu inter viaj geamikoj!