Robin “Robĉjo” RÖNNLUND

Komitatano A por la Sveda landa sekcio



Loĝloko
Solna (proksime de Stokholmo), Svedio.
Naskiĝdato
1985 en Solna, Svedio.
Profesio/studfako/viva okupo
Magistriĝanta arĥeologisto ĉe la Stokholma universitato kaj foja muzikisto.
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en movado
Estas membro de La Perdita Generacio kiu uzas muzikon por disvastigi
nian lingvon. Krome mi estas estrarano de SEJU kaj la loka klubo en Stokholmo.
Ŝatokupoj
Muziko, historio, literaturo, amikumi, fotografio, kafo, filozofio, k.t.p.
Kion vi volas atingi (dum oficperiodo)?
Plibonigi la rilaton (aŭ simple establi tian) inter la nord-Eŭropaj
eo-organizoj por havi pli fruktodonan interŝanĝon. Mi kiel
skandinaviano sentas min iom izolita en la neĝamasoj (pardonu la
ŝercon) kaj revas pli da kontakto kaj kunorganizitaj aranĝoj.
Ĝisnuna movada aktiveco
2006-2007 Prezidanto de Hernusanda Esperantista Klubo
2007- Estrarano de SEJU
2007- Estrarano de Esperantista Klubo Stokholma
2009 TEJO-komitatano A por Svedio