USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Lastatempe junuloj de Usono kaj Kanado decidis okazigi regulajn retajn babilojn. Ili okazas la 5-an, 15-an, kaj 25-an tagojn de ĉiu monato. Ili estas neformalaj, kaj ĉiuj estas bonvenaj partopreni. (Ne necesas esti junulo, nek usonano aŭ kanadano.)
Okazontaj babiloj
- 2004-01-07 (vendrede)
- Diskuto en la Ĝangalo Babilejo
- Temo: Nova Jaro Kutimoj Tutmonde
- Gvidanto: Brian Hardwick (Kaŝnomo brajano)
- Horo: 20:00 (EST) 01:00 (UTC) Dato laŭ UTC 2005-01-08
Okazintaj babiloj
- 2004-12-15 (merkredo) = monda tago de Esperanto
- Festu la 15-an de decembro kun diversaj esperantistoj ĉirkaŭ la mondo! La 48-hora babilado komenciĝos komence de la 15-a de decembro en Kirimatio kaj finiĝos fine de la 15-a de decembro en Havajo. La komenca kaj fina horo troviĝas sube en diversaj urboj de la mondo:
- Kirimatio 0:00, Sanfrancisko - 2:00, Novjorko - 5:00, San-Paŭlo - 8:00, Londono (GMT) - 10:00, Moskvo - 13:00, Pekino - 18:00, Interreta Tempo - @458
- Oni povos babili ĉe http://ĝangalo.com/babilejo en la ĉambro "tago".
- 2004-12-05 (dimanĉo) 11:00 en Pekino (04:00 UTC, 23:00 EST sabate)
- Temo: Interkontinenta Babilado: Azio/Norda Ameriko
- Gvidanto: ZHU Xin (Ĉinio)
- Gastoj: multaj belegaj vjetnamaj knabinoj
- Babilejo: Ĝangalo.com - http://www.ĝangalo.com/babilejo/ (en ĉambro "Azio")
- 2004-11-15 (lundo) 18:00 EST (23:00 UTC)
- Temo: Tutamerika Babilado
- Gvidanto: Enrique ELLEMBERG - ([Enrique])
- La ĉambro estis malfermata kelkaj horoj antaŭ la anoncita horo, kaj restis malfermita kelkaj horoj poste.
- Babilejo: PalTalk, By Language: Europe, Esperanto ...
- Ĉeestis 35 homoj de 16 landoj, ne ĉiuj samtempe.
- PalTalk permesas voĉan babiladon kaj skriban babiladon samtempe.
- 2004-11-05 (vendredo) 22:00 EST (03:00 UTC, +1 tago)
- 2004-10-25 (lundo) 17:00 EDT (21:00 UTC)
- 2004-10-18 (lundo) 21:00 EDT (01:00 UTC, +1 tago)
- Temo: Unua babilo por decidi pri estontaj
- Gvidanto: Chuck SMITH (Amuzulo)
- Gasto: Rafael DESPRADEL
- Babilejo: MSN Messenger
- Planite, sed ne okazigite
Kiel babili
NOTU: pri - G x a n g a l o . c o m - (sen la spacoj)
La adreso de G xangalo estas skribita per la ikso-metodo (x).
Se oni skribas la adreson kun ĉapelo, oni trovos malbonan paĝon.
Se oni klakas la ligojn en ĉi tiu paĝo, oni bone atingos la babilejon.
Ankaŭ vidu: Ideoj Por Estontaj Babiloj