Historio De Esperantomobilo
Poste, mi rimarkis ke Oleg Izjumenko ĵus akiris MSN-mesaĝilon (programon por komuniki kun homoj tuj rete) kaj ni komencis diskuti la novan projekton. Oleg tiom ŝatis la ideon ke li tuj konsentis membriĝi al la vojaĝanta teamo kaj ni ankaŭ kontaktis Diana Sakajeva kaj Ksenia Prilepskaja (Libera) kiuj poste ankaŭ konsentis esti parto de la teamo. Ni pensis ke estis sufiĉe grave ke estu ekvilibro inter inoj kaj malinoj en la vojaĝanta teamo kaj petis al Elizabeth Raible (Elinjo) kiu ŝategis la ideon kaj ankaŭ konsentis plani vojaĝi.
Do jen ni, teamo de tri geusonanoj kaj tri gerusoj pretaj vojaĝi en Usono, do ni devis elekti daton kaj elektis la finon de junio pro la instruado de Elinjo en ŝia lernejo. Ni konsentis renkontiĝi rete ĉiun duan semajnon por diskuti la plej aktualajn planojn de la projekto kaj kion ni faris kaj faros por realigi ilin. Ni ankaŭ planis ke ni havu lokan kunsidon kun ĉiuj en la Internacia Seminario (IS) en Germanio fine de la jaro. La IS estas unu el la plej grandaj junularaj E-renkontiĝoj en la mondo kaj ĉiam okazas dum novjaro.
Ni decidis ne reklami la projekton publike ĝis kiam ni havus bonan profesian retpaĝaron. Tio estus la centro de nia reklamado kiun ni povus konstruadi por havi konstantan informilon al la publiko (esperantista kaj neesperantista). Ni tuj diskutis la enhavon de la paĝaro kaj decidis ke ni bezonis ĝeneralajn informojn pri la projekto kaj ni, taglibron kun novaĵoj, amikojn de EM ktp. Mi verkis la enhavon, niaj tradukantoj tradukus ĝin anglen (Loren), francen (Ugo Lachepelle) kaj hispanen (Rafael Despradel). Oleg aspektigis la paĝaron kaj ni pretis reklami.
Ni tuj dissendis informojn pri nia projekto al diversaj retlistoj kaj retnovaĵservoj. Post tiam, ni sciis ke ni ne povis atingi ĉiujn esperantistojn nur rete, do ni komencis efektivigi planon por reklamoj en Pasporta Servo 2004. Mi petis al Michael Tyznik, nia aspektigisto, ke li kreu diversgrandajn reklamojn kaj poste ni decidis uzi tutpaĝan reklamon ĉe Usono, 1/8-paĝan reklamon ĉe Kanado kaj duonpaĝan reklamon sur la dorskovrilo. Reklami en Pasporta Servo estas bonega maniero atingi 1.600 aktivajn esperantistojn en unu loko. Tamen, por reklami, ni devis sendi ĉion antaŭ la fino de novembro kaj ni sukcesis sendi ilin tuj antaŭ la limdato.
Ni ankaŭ planis ke ni devas prelegi pri Esperantomobilo, kaj mi tuj planis prelegi kaj en Groningen, Nederlando kaj ĉe IS en Germanio kun la EM-teamo. Ili konsentis kaj ni decidis ke nia retpaĝaro ne estis sufiĉe profesia por niaj normoj, do mi rekontaktis Michael kiu kreis la belegajn reklamojn por ni, kaj li diris ke li pretos ellabori novan aspekton de nia paĝaro dum la feriaj tagoj ĉe usona Dankfesto. Post tiam, ni havis vere brilan kvar-lingvan paĝaron kiu impresigis ĉiujn inkluzive de Oleg kiu aspektigis la unuan version.
Poste ni ankaŭ devis havi "grundan teamon" kiu povas fari taskojn dum ni vojaĝas kaj ankaŭ povas subteni nian planadon antaŭ la ekvojaĝado. Por diversaj taskoj ni komisiis Phil Dorcas (lokaj reprezentantoj), Dorothy Holland (ekzamenoj), Michael Tyznik (aspektigado), Rachel Edlow (universitataj kontaktoj), Rafael Despradel (hispana traduko), Ugo Lachapelle (franca traduko) kaj Bill Harmon (angla traduko).
Tamen, tio certe ne sufiĉas. Ni ankaŭ bezonas surlokajn helpantojn en ĉiu urbo kiun ni vizitos! Do, ni sendis peton ke homoj invitu nin se ili pretos prizorgi la lokon, manĝadon kaj restadon por ni. Ni tuj ricevis amason da invitoj: 13 (Usono), 4 (Kanado), 3 (Meksiko), 2 (Brazilo). Antaŭe ni planis ke la projekto estu por la tuta Ameriko, sed poste ni decidis koncentriĝi pri Usono kaj Kanado. Ni decidis ke EM povos iri al aliaj landoj dum venontaj monatoj se nia unua vojaĝo en Norda Ameriko estos sukcesa.
Ni decidis ke nia financa strategio estus unue peti UEA-n ĉar nia laborplano tute samis kun la laborplano de UEA pri informado (informa vespero pri Esperanto), instruado (instrua semajnfino de Esperanto) kaj utiligado (praktikiga vespero en Esperanto). Do, ni zorge pretigis subvencipeton al UEA por 8000 EUR kiu kovrus multajn kostojn de la projekto. Nia plano estus prezenti tiun subvencion al aliaj organizoj/fondaĵoj por ke ili vidu ke ni jam havas unu bonan subvencianton kaj tiel ili volus salti en sukcesan projekton.
Kiam la IS alproksimiĝis, Elinjo devis rezigni de la vojaĝanta teamo ĉar ŝi volis studi en arta instituto. Ni kune decidis ke bona anstataŭanto por ŝi estus Kayleen Elcich (Kejlina) de Kanado kiu ne havas multe da E- sperto, sed estas nekredeble entuziasma pri E-agado. Ŝi ankaŭ havas artajn povojn kiujn ni multe estimis post la malĉeesto de Elinjo en la vojaxganta teamo.
Diana ne planis veni al la kunsido, Loren decidis ne veni, kaj Libera ne povis veni pro vizaj problemoj. Do, Oleg kaj mi kune prelegis pri Esperantomobilo. Post tiu prelego, Olga Gribovan venis al mi kaj parolis kaj ŝi konfesis ke ŝi interesiĝis esti parto de la vojaĝanta teamo de Esperantomobilo.
Post ĉi tiu IS, mi sciis ke ni ankoraŭ devas havi lokan kunsidon por diskuti ĉion. Ĉar nia teamo konsistis el 3 moskvanoj, ni decidis ke Moskvo estas la plej taŭga kunsidejo, do mi tuj aĉetis flugbileton por Rusio. Bonŝance dum mia restado okazos REK/EoLA (du landaj E-kongresoj), do Edik Kolosov organizis mian turisman vizon por Rusio.
Iu-vespere mi diskutis la projekton kun Oleg kaj li diris ke li ankaŭ devas rezigni de la projekto pro laboro kaj ke tio signifas ke ankaŭ Diana ne povos kuniri, ĉar ili volas loĝi en Moskvo kune. Tamen, ili ankoraŭ volis subteni la projekton labore kaj finance. Por anstataŭi Oleg, ni kune elektis nian hispanan tradukanton Rafael Despradel pro lia povo paroli la hispanan, ĉarmeco kaj povo krei bonan etoson laŭ rekomendo de multaj usonaj esperantistoj. Por anstataŭi Diana, ni elektis Olga Gribovan kiu jam estis tre aktiva en sia loka E-klubo en Odeso, Ukrainio. Ŝi ankaŭ flue parolas la ukrainan kaj rusan, kio helpus al ni kontakti tiujn komunumojn en Usono. Ankaŭ, ŝi povis veni al la jam planita EM-kunsido en Moskvo.
Kiam mi alvenis en Moskvo, Libera renkontis min en la flughaveno kaj survoje al la urbo klarigis ke ŝi ne plu povis partopreni en la projekto pro sia laboro. Mi restis dum kelkaj tagoj en Moskvo kaj poste vojaĝis al Volgogrado por partopreni REK/EoLA (Rusa Esperanto-Kongreso/Esperanto Lingva Arta). Post ĉi tiuj kongresoj okazis lingva festivalo.
Lingvaj festivaloj estas unu el la plej brilaj aktivaĵoj de esperantistoj ĉar jen estas unu maniero agadi per Esperanto kaj ne nur por Esperanto kaj samtempe esti videbla al la ĝenerala publiko. Ekzemple, dum la LF-oj en Ĉeboksari, mil homoj venas dum kelkaj tagoj kaj multaj interesiĝas pri Esperanto kaj eklernas ĝin tial. La evento en Volgogrado allogis 200 homojn dum unu tago kaj la sperto estis tiom nekredebla ke mi decidis ke ni devas aldoni LF-ojn al la programo de Esperantomobilo. Tiel la agado de Esperantomobilo devus resti en ĉiu urbo dum du semajnoj anstataŭ dum unu semajno kiel planite antaŭe. La unua semajnfino estus por la lingva festivalo kaj la dua estus por la kurso de Esperanto.
Mi reiris al Moskvo kaj kunsidis kun Oleg, Olga kaj Libera, sed tio ne estis tre produktiva ĉar estis nur du membroj de la vojaĝanta teamo tie. Tamen, ni diskutis pri urboj kaj la nova ideo pri lingvaj festivaloj kaj ni akceptis tion. Mi ankaŭ havis eblecon paroli kun Kejlina kaj Rafael per tujmesaĝilo rete kaj ni ĉiuj akceptis aldoni LF-ojn al la programo. Bedaŭrinde, mi miskomprenis kelkajn mesaĝojn de Loren kaj tial ne petis lian opinion antaŭ ol ni publikigis la novan planon, sed finfine ĉio klariĝis kaj la nova plano estis oficiale akceptita.
Do, ni devis trovi anstataŭantinon por Libera. Dum iom da tempo ni havis la ideon ke povas esti tre trafe se nia teamo inkluzivus afganinon de la UEA-projekto "Lingvo de Paco". Tiel ŝi trejniĝus pri instruado kaj informado pri Esperanto kaj ankaŭ allogus nekredeble multe da homoj al niaj lingvaj festivaloj kaj E-kursoj. Havi teamanon de Afganio vere montrus la tutmondecon de Esperanto kaj samtempe montrus ke ĝi ne estas lingvo por la elito. Mi kontaktis Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiu direktis min al Reza Torabi, la respondeculo por la projekto, kiu rekomendis Diana Karimi kiu estis elstara studentino. Tamen, ŝi ne havis pasporton kaj ni pensis ke verŝajne la usona registaro ne akceptos ŝian vizan peton tiom proksime al la komenco de la projekto.
Tamen, post diskuto kun Loren ni decidis ke ni nun ne povis esti certaj pri diversaj rimedoj por la projekto kaj decidis ke estus pli bone atendi ĝis somero 2005 por komenci la projekton. Tio estis ŝoko al kelkaj kiuj sekvis la projekton, sed ni decidis ke por la sekureco de tiuj kiuj vojaĝos, necesos prokrasti por esti certaj ke ili povos bone vivi survoje. La projekto jam estus sufiĉe streĉa sen aldoni financajn problemojn al ĝi.
Cetere, en la originala teamo estis 4 homoj kun stirpermesiloj kaj post la teamŝanĝoj estis nur mi, sed Loren planis akiri. La prokrasto donus al Loren, Kejlina kaj Rafael la eblecon akiri stirpermesilon dum 15 monatoj. Estus simple tro por mi, esti la sola ŝoforo kaj la ĉeforganizanto. Ankaŭ, post la ŝanĝo de 4 membroj de la vojaĝanta teamo, ni sentis ke la teamo estas tro malstabila por komenci la vojaĝon en 2004. Cetere, pli da tempo donus al ni tempon por certigi ke Diana povus akiri la necesajn pasporton kaj vizon por partopreni.
Poste mi iris al Ĉeboksari, Rusio por lerni pri ilia agado por ke mi povu uzi tion kiel modelon. Mi informiĝis pri lingvaj festivaloj, lokaj aktivaj klubkunvenoj, E-instruado, efikaj afiŝoj, bonaj rilatoj kun ĵurnalistoj ktp. Mia semajno estis tute plena pri lokaj renkontiĝoj kaj mi multe inspiriĝis de la agado tie.
La 28-an de majo, 2004, mi rezignis de Esperantomobilo ĉar mi planas eventuale starigi E-centron en Bostono kiel parton de la ĉeno de komercaj E-centroj kiuj komenciĝas en la mondo. Tamen mi ne bedaŭris tiun decidon, kio montriĝis en mia privata rezigna letero al la projektpartoprenintoj: