[Hejmen]Historio De USEJ

USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System

Multe da informo pri la historio de USEJ aperas en la dokumento "A History of the Esperanto League for North America, Inc" verkita de William HARMON. Ni provu enretigi tiujn informojn. Multe da dokumentoj pri USEJ ekzistas en la arĥivo de USEJ, kiuj helpos rekrei la historion. Informojn pri la aliĝo de USEJ al TEJO trafosis el la TEJO-arĥivo [Christopher CULVER]?. Skize:

En 1963 fondiĝis la Junularo Esperantista de Nord-Ameriko (JEN).

De 1986 ĝis 1988 estis aktivado sub la nomo Usona Esperantista Junularo (USEJ). En 1986, ĉe la IJK en Neurim, Israelo, USEJ petis aliĝon al TEJO kiel landa sekcio. Pro nekvoruma komitatkunsido, la propono estis jesita per poŝta voĉdonado poste. Jen la teksto de la protokolo de la kunsido: "USEJ jam submetis la aliĝajn dokumentojn al la estraro. La ĉeestantaj estraranoj (Ian JACKSON kaj Martin HAASE), ilin ekzameninte, rekomendas akcepti USEJ-n kiel landan sekcion. Oni aŭskultas la reprezentantojn de USEJ ([Curt FORD]? kaj [Liz WARNER]?), notas ke ĉiuj kriterioj en artikolo 2-8(2) de la TEJO-regularo estas plenumitaj kaj trasnprenas la rekomendon akcepti. Oni instrukcias al la prezidanto submeti la aliĝpeton, kune kun la rekomendo ĝin akcepti, al skriba voĉdonado."

En 1991, tiama prezidanto de ELNA [Angela HARLOW]? sendis leteron al interesitaj junuloj pri la ebleco restarigi junularan organizon. (Mi estis unu el tiuj junuloj kaj ankoraŭ havas la leteron. --Jacob SCHWARTZ)

En 1992, [David GAINES]? fariĝis Junulara Komisiito de ELNA, kelkaj usonaj junuloj partoprenis la IJK?-n en Montrealo, kaj komenciĝis aktivado sub la nomo Usona Societo por Esperantista Junularo (USEJ). Iam poste la organizo ŝanĝis sian nomon al la nuna Usona Esperantista Junularo (USEJ). (Estas dokumentoj pri tio en la arĥivo, do ni povas trovi ĝuste kiam tio okazis.) Estis imponaj laboroj kaj sukcesoj dum tiu periodo, 1993 - 1996. Okazis kelkaj JES-oj kaj NAJT-oj. En 1995 estis sukcesa junulara programo ĉe la landa kongreso de ELNA en Novjorko kun 15 partoprenantoj. En aprilo 1995, la Florida Esperanto-Ligo, gvidata de gimnaziano [Guy MENAHEM]?, okazigis tut-ŝtatan kongreson en Belleair FL kun 16 partoprenantoj.

Aliaj aktivuloj dum tiu periodo: [Nathan TREADWAY]?, [Randy DEAN]? (estis reprezentanto de USEJ al TEJO), [Theresa MAKIN]? (reprezentis USEJ-n al TEJO ĉe iu IJK), [Daniel CUTHBERT]?, Jacob SCHWARTZ (faris nenion, eĉ ne parolis E-on dum tiu tempo, sed ricevis la komunikojn, estis frua estrarano, kaj kelkfoje sendis angla-lingvajn komentojn), [Jed MELTZER]?

Ĉirkaŭ tiam malenvolviĝis Joseph (kaj la aliaj fruaj aktivuloj) kaj fariĝis prezidanto de USEJ [Christopher CULVER]? kaj vicprezidanto [Liz RAIBLE]?.

USEJ komencis revigliĝi en la somero de 2000 kiam [Amanda HIGLEY]? revenis de ŝia vojaĝego en Eŭropo kaj komencis rondvojaĝon de Usono por prelegi pri Esperanto en lernejoj tra Usono. Ŝi pli aktivigis Jacob SCHWARTZ kiu organizis la unuan JES-n de la novo epoko en Bostono en marto 2001. Tiun someron, Chris Culver iris al Rotterdamo por esti TEJO-volontulo en la centra oficejo de UEA/TEJO. Ĉeestis la IJK-n en Francio en 2001 ses junaj usonanoj (inkluzive de Chris, pro sia posteno). [Liz RAIBLE]? (kiel Komitatano A de TEJO reprezante USEJ-n) kaj Jacob Schwartz (kiel interesita observanto) ĉeestis la TEJO-kunsidon ĉe la IJK. Post sia tempo ĉe la CO de TEJO, Chris Culver komencis vagadi tra Eŭropo kaj malaperis de la usona movado. Ankaŭ Amanda malaperis de la landa E-movado. Dum la sekva jaro aktiviĝis en USEJ Chuck SMITH, kiu organizis sukcesan JES-n en Philadelphia. En 2002, li iris al IJK en Brazilo, kie li reprezentis USEJ-n ĉe la TEJO-kunsidoj. Poste, li iris al Eŭropo, kie li vojaĝis dum duonjaro, kaj ekde januaro 2003 li volontulis por TEJO en la centra oficejo.


USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita October 26, 2008 9:07 pm (diferencoj)
Serĉu: