[Hejmen]Jarraporto De Junulara-Komisiito De ELNA 2002

USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System

Jen la fina versio de la raporto de la Junulara Komisiito de ELNA prezenita al ELNA ĉe la landa kongreso en Sacramento en 2002.


Junulara Jarraporto

Mankas oficiala komisiito aŭ komitatanoj pri la junularo, do tiun ĉi raporton kompilis aktivuloj de USEJ. Tamen, ne mankas reprezentado de junuloj en la ELNA-estraro; estas du USEJ-anoj en la nuna estraro kaj du inter la kandidatoj.

Takso

La nuna stato de USEJ aspektas bona. Ni havas retan diskutliston kiu estas iomete vigla. Pro nia retpaĝo ĉe www.usej.org, ni ricevas petojn pri Esperanto kaj kiel lerni ĝin kelkfoje ĉiumonate. Pro la adaj demandoj pri kiel lerni ĝin, ni aldonis paĝon ĝuste pri tio.

Restas kelkaj problemoj. Ni devas pli intime kunlabori kun ELNA kaj la CO. Estus bone se ni povus mencii en tiu ĉi raporton numerojn pri la kvanto da membroj, sed lastatempe nia agado ne koncernas sin kun membreco. Ni, kiel dirite, plejparte agas rete kaj neformale. Alia problemo estas ke niaj rete aktivaj membroj plejparte loĝas en la nordoriento. Estas kelkaj aktivuloj kiuj ni scias ke ekzistas sed de kiuj ni aŭdas malmulton aŭ nenion. Ekzemple, ni nenion aŭdas de la okcidentaj ŝtatoj. Alia problemo (sed eble avantaĝo laŭ kelkaj) estas ke USEJ-aj aktivuloj laboras ne-oficiale. Ni ne havis elektadon kaj ni ne plenigas postenojn (kiuj havus pli klare difinitajn respondecojn). Laŭ Joseph Truong (eks-prezidento de USEJ) ni ne bezonas elektadon al postenoj ĝis kiam ni estas sufiĉe vigla grupo.

Ĉe la landa kongreso ĉi jare, malgraŭ tio ke malgranda grupo da junuloj ĉeestos, ni esperas diskuti la estontecon de USEJ, niajn celojn kaj planojn por aliri tiujn celojn. Ĉar alia problemo de USEJ lastatempe estis perdiĝo de klara celo aŭ direkto. Eble pro tio ke ni tre malformale laboras kaj pro okupiĝo de la aktivuloj (de studado kaj loka agado).

Agado dum la lasta jaro

En la lasta jaro ekde la pasinta kongreso, okazis tri junularaj renkontiĝoj nome de USEJ: Junulara Esperantista Semajnfino (JES) "en la CO" en San Francisco en aŭgusto, JES en Novjorko en septembro, kaj JES en filadelfio en februaro. Tiuj ĉi sekvis la planon de Amanda Higley por plifortigi la nacian junularon per unue plifortigi la lokajn grupojn per okazigi regionajn renkontiĝojn. Krom la tri JES-oj, okazis SEBO en Montrealo laŭ instigo de USEJ-anoj kaj kiu montriĝis esti renkontiĝo inter usonaj kaj kanadaj junuloj. Ankaŭ estis signifa grupo de junuloj ĉe la tutaĝa aŭtuna renkontiĝo en Vermont. Ĉiuj havis ĉirkaŭ dek plus iom ĉeestantojn. Montriĝas intereso okazigi JES-on en la sudoriento. Ni ŝatus vidi aliajn renkontiĝojn en Kalifornio, kaj en iuj ajn regionoj kie estas sufiĉe granda juna esperantistaro.

En julio ni presigis etikedojn kun la USEJ-marko kiujn ni provas vendi ĉe renkontiĝoj, sed plejparte ni senpage disdonas kun la libroj kaj T-ĉemizoj kiujn ni vendas, al junaj ĉeestantoj de prelegoj pri Esperanto, ktp. Ni ankoraŭ vendas T-ĉemizojn kaj devis fabrikigi duan aron komence de marto por plenumi la mendojn. Ni vendis la Pasportan Servon, sed en la venonta jaro (2003) ni feliĉe transdonos tiun respondecon al la ELNA-libroservo.

En julio ses usonaj junuloj ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson en Francio. Liz Raible (kiel komitatano A por USEJ) kaj Jacob Schwartz (kiel observanto) reprezentis USEJ-n ĉe la kunsidoj de TEJO. Christopher Culver, eks-presidento de USEJ, pasigis la jaron kiel volontulon en la Centra Oficejo de UEA/TEJO, kaj tiel ankaŭ ĉeestis la aferkunsidojn de TEJO.

Chuck Smith kaj Jacob Schwartz komencis verki informilon pri Esperanto kiu celas usonajn junulojn.

Pasintjare, Amanda Higley organizis sukcesajn interretajn renkontiĝojn de USEJ-anoj. Eble pro manko de konkretaj planoj, ni forgesis daŭrigi tiun laboron en tiu ĉi jaro. Espereble ĝi estos parto de nia agado en la venonta jaro.

Ni ade provas plibonigi nian retpaĝon.

Chuck Smith faras interesan interretan laboron per komenci kaj komune verkitan enciklopedion en Esperanto (la Vikipedio) kaj retan taglibron en Esperanto videblan de ĉiuj (per la taglibro-komunumo LiveJournal). Tiuj du aferoj multe videbligas Esperanton al uzantoj de la interreto, plejparte junuloj. Ili ankaŭ helpas teni komencantojn kiuj lernis la lingvon en la interreto kaj nun trovas interesan komunumon kaj manieron por praktiki kaj utiligi la lingvokapablojn.

Por fini, ni menciu ke kelkaj el niaj membroj ja diris al ni ke ili lernis Esperanton per la interreto kaj eĉ kelkaj lernis pri Esperanto pere de la interreto. Ili diras ke se ne estus la interreto ili eble ne jam parolus Esperanton. Do la interreto estas grava por USEJ, kaj ni esperas plibone utiligi ĝin en la venonta jaro.


Jen aldona teksto el mesaĝo de la estrara retlisto (9 jun 2002):


USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita June 13, 2003 10:36 am (diferencoj)
Serĉu: