Jarraporto De Junulara-Komisiito De ELNA 2003Eble helpos rigardi la Jarraporto de Junulara-Komisiito de ELNA 2002.
Takso
La ĉi-jara stato de la junularo movado en Usono estas kaj feliĉiga kaj malfeliĉiga. Je la malfeliĉa flanko, ne multe ŝanĝiĝis dum la lasta jaro. Multe el la pasintjara raporto ankoraŭ direblas ĉi-jare. Ne estis multe da progresiga laboro. Tio parte estas pro malapero de aktivuloj kaj tro okupiĝo de tiuj kiuj restas. Tamen, estis kelkaj feliĉaj evoluigoj.
Unu estas la apero de "lernu!", nova TTT-ejo por lerni Esperanton. Duonjaron post la malfermo, estas pli ol 435 uzantoj de Usono, multaj de la aĝoj 10-30.
Due, aperis la USEJ-vikio. Vikio estas komune verkata kaj redaktata TTT-ejo. Vikioj pli kaj pli uziĝas por pli efikigi kunlaboradon. Ni esperas ke la vikio helpos USEJ-anojn kunlabori kaj teni kontakton unu kun la aliaj.
Je la feliĉa flanko, pli kaj pli videblas en la interreto la intereso de usonaj junuloj pri Esperanto. Pro la apero de "lernu!" kaj la kreskado de kelkaj E-komunumoj en la interreto, la aktivuloj en USEJ havas pli da interreta kontakto kun junuloj kiuj lernas Esperanton. Anekdote, unu gimnaziana uzanto de "lernu!" diris ke post kiam ŝi menciis "lernu!"-n al siaj amikoj, la TTT-ejo aperis sur la ekrano de ĉiu komputilo en la la komputilejo de ŝia lernejo!
Malgraŭ tio, kiel dirite, estas malmultaj USEJ-anoj kiuj laboras en la rolo de estrarano. Preskaŭ nur du, kaj ili tre okupiĝas pri aliaj projektoj. Necesas kuraĝigi aliajn junulojn aktivi estre.
Agado dum la lasta jaro
Tuj post la kongreso pasintajre, mi proponis planojn por la sekvanta jaro kaj estis iom da diskuto kaj komenco de agado, sed rapide la agado malaperis! Nenio el la listo realiĝis. Chuck Smith okazigis interretan kunsidon en marto 2003 dum kiu ni pridiskutis novan planon. Tiu plano legeblas en la USEJ-vikio (vidu la retadreson je la fino).
En la pasintjara raporto ni feliĉe raportis pri tri junularaj renkontiĝoj (Junularaj Esperantistoj Semajnfinoj). Ĉi-jare, raporteblas neniu JES. Tio estas bedaŭrinda kaj mi esperas ke ni povos raporti pri kelkaj venontjare. Tamen ja okazis unu interesa evento. En aprilo 2003 en Bostono okazis seminario por prilabori la projektojn de Esperanto@Interreto kaj TEJO. La seminario estis nekredebla oportuno por la usona junularo, sed bedaŭrinde venis preskaŭ neniu usonano (krom kelkaj kiuj jam laboras por E@I).
En marto 2002, USEJ kreis retliston por diskuti la kreadon de anglalingvaj informiloj pri Esperanto por junuloj. En septembro 2002, kreiĝis faldfolio. Ĝi ne jam haveblas rekte de la retpaĝaro de USEJ, sed haveblas de la vikio. En majo 2003, pro kunlaboro de Chuck kun junaj E-parolantoj en Britio, la informada retlisto pli ampleksiĝis por esti diskutlisto ne nur de USEJ sed de ĉiuj anglalingvaj landoj (ekzemple, JEB, la brita junularo).
Lastatempe komenciĝis kunlaboron inter USEJ kaj la Ĉeboksara Esperanto-Centro. Ekzistas mono havebla por okazigi kunlaboron inter usonanoj kaj rusoj. Chuck, nome de USEJ, provis instigi ke iu en USEJ helpu la ĈEC-n kun monpetoj, sed neniu respondis.
Kelkaj usonanoj ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson en Brazilo. Chuck Smith reprezentis USEJ-n ĉe la TEJO-kunsido tie. Ekde januaro 2003, li volontulis por TEJO en la centra oficejo de UEA/TEJO kaj fariĝis estrarano de E@I.
Aperis du inspiraj gazetaj artikoloj pri Esperanto verkita de usonaj junuloj. Unu, kiu aperis en oktobro 2002, estis intervjuo kun junaj E-lernantoj pri kial ili lernis kaj kiel ili uzas la lingvon.
USEJ ankoraŭ vendas T-ĉemizojn kaj glumarkojn. En 2003, ELNA komencis vendi la Pasportan Servon anstataŭ USEJ.
En aŭtuno estis intereso de pluraj USEJ-anoj okazigi IJK-n en la nordoriento en 2004, kaj iom da priesplorado. Sed ĉiu estis tro okupita kaj konstatis ke ne eblis.
Estis intereso okazigi tendaran renkontiĝon, simile al NAJT (Nordamerika Junulara Tendumado) kiu okazis en 1994. Kelkaj ELNA-anoj sugestis ke okazu ruseca renkontiĝo, kaj eĉ ke kelkaj rusoj venu al usono por okazigi tion. USEJ apogas la ideon, sed nenio realiĝis pro manko de instigulo.
Estis intereso havi hispanan version de la TTT-ejo de USEJ. Eble per la traduksistemo kiun uzas TEJO ni povas iam aperigi tion.
Retadresoj
Vikio - http://www.tejo.org/usej/ TTT-ejo de USEJ - http://www.usej.org