[Hejmen]Junulara Esperantista Semajnfino

USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System

Junulara Esperantista Semajnfino (JES) estas la nomo de regionaj Esperanto-renkontiĝoj organizitaj en diversaj urboj tra Usono. Ili havas 5-20 gejunuloj kiuj kunvenas por paroli Esperanton.

[Joseph TRUONG]?, kiel prezidanto de USEJ, instigis la unuajn JES-ojn en la jaroj 1997 kaj 1998. [Amanda HIGLEY]?, reveninte al Usono post ŝia 16-monata vojaĝego tra Eŭropo, komencis verki artikolojn en Esperanto-USA? (la bulteno de ELNA) por revigligi la dormantan USEJ-n. Unu el ŝiaj proponoj estis la okazigado de JES-oj en multaj regionoj, multfoje dum la jaro. (Ŝi ankaŭ proponis ke okazu NAJT ĉiun jaron aŭ ĉiun duan jaron.)

Por okazigi JES-n, E-parolanto en iu regiono devas nur kontakti aliajn junajn E-parolantojn en la regiono, trovi gastigantojn aŭ gastejon por ilin, elekti semajnfinon, kaj anonci ĝin! Tion faris Jacob SCHWARTZ por la unua nov-generacia JES, kiu okazis en Bostono en 2001. Poste okazis kelkaj aliaj, sed ne sufiĉe! Ĉu vi ne volas okazigi JES-n en via regiono!?

Pasintaj JES-oj

[Numero 15 de Juna Alumeto] kaj [Numero 16 de Juna Alumeto] (bulteno de la kanada junularo) anoncis la okazon de tri JES-oj: Duona JES en Baltimore en februaro 1998; la 4-a Mezatlantika JES en majo 1998 (sed je tiu tempo oni ne sciis la lokon, ĉu Philidelphia aŭ Baltimore); kaj la 1-a Mezokcidenta JES en junio 1998 (oni povas demandi al Chris Zervic ĉu ĝi ja okazis).


USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 15, 2004 12:44 am (diferencoj)
Serĉu: