USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Sur ĉiu paĝo de la vikio estas malsupre ligilo
"Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo". Se vi alklakos ĝin, la teksto
de la paĝo aperos en fenestro, en kiu vi povas fari viajn
aldonojn aŭ ŝanĝojn. Se vi volas aldoni novan artikolon pri nova temo, skribu ĝian nomon kaj aldonu ĉirkaŭ tiu nomo paron de rektaj krampoj. Poste alklaku malsupre
la ligilon "Antaŭmontru" por vidi ĉu la paĝo aspektas korekte. Se jes, alklaku "Konservu". La paĝo kun via ŝanĝo registriĝos, kaj post la registriĝo aperos demandosigno "?" post tiu nomo (vorto, frazo). Tio signifas, ke neniu paĝo jam ekzistas pri tiu temo. Alklako de la demandsigno malfermos fenestron, en kiu vi povos skribi vian tekston kaj registri ĝin per "Konservu".
Ankaŭ vidu: Kiel redakti paĝon por lerni kiel redakti.