(plusendita de NAJT)
USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Nord-Amerika Junulara Tendumado estas provo je internacia tenduma kunveno en Usono.
Historio
- 1994
- Brian Krueger okazigis NAJT-n apud Lago Schroon en Novjorkio en 1994 (26-28 aŭgusto).
- Aperis en [numero jul-okt de KTP] raporto pri la sukceso de la 1-a NAJT.
- Raporto aperis en Riverego (bulteno de la Esperanto-Societo de Kebekio). Ekzempleron havas la arĥivo de USEJ.
- Raporteto aperis en [Numero 3 de Juna Alumeto] (bulteno de la kanada asocio).
- 1995-1996
- Laŭ [Numero 5 de Juna Alumeto] Brian Krueger klopodis okazigi NAJT-n en 1995. Sed laŭ [Numero 6 de Juna Alumeto] ĝi ne okazis, tamen Brian intencis provi denove en 1996.
- Laŭ retpoŝto de [Joseph TRUONG]? la 6an de majo 1996, [Brian KRUEGER]? aranĝis NAJT-n kiu estis okazonta 23 - 25 auĝusto 1996 en Pottersville, norda New York.
- Laŭ la historio de ELNA de William HARMON la 2-a NAJT ja okazis, organizita de [Daniel CUTHBERT]? kaj [Normando FLEURY]? en Pottersville NY. Partoprenis 15 homoj el kvar landoj: Usono, Kanado, Ĉeĥio, kaj Germanio.