Oficiala Subvencipeto Al UEANi volas montri per la jena priskribo kiel la Esperantomobilo [EM] ( http://www.esperantomobilo.org/ ) ideale celas funkcii tute laŭ la nuntempa laborplano de UEA. Ni aprezas vian konsideron de nia propono kaj esperas je via kunlaboro kaj financa subteno.
Granda problemo en Ameriko estas ke esperantistoj ofte estas izolitaj de aliaj esperantistoj kaj tiel ne havas eblecon paroli la lingvon kaj progresi. Ankaŭ la trajnoj ne estas tiom facile uzeblaj kiel en Eŭropo tiel ke ofte studentoj (nia ĉefa celgrupo) sen aŭtoj ne havas multe da ŝancoj partopreni en Esperantaj aranĝoj. Ni planis la Esperantomobilon tiel ke la Esperanto-aranĝo povas iri al ili! Ni estas teamo de ses kapablaj esperantistoj el Ameriko kaj Rusio kiuj vojaĝos tra Ameriko instruante Esperanton kaj kontaktante la amaskomunikilojn tiel ke nia influo havas multe pli grandan efikon ol nur al niaj lernantoj. Ni ankaŭ trejnos amerikajn esperantistojn pri organizado, informado kaj subvencipetado laŭ bezono kaj intereso.
Dum nia vojaĝo, ni planas sukcese plenumi informadon, instruadon, utiligadon, plijuniĝon, tutmondiĝon kaj profesiiĝon. Manieroj plenumi la jenajn celojn estas priskribitaj sube.
En niaj vizitoj, ni planas tiel ke eĉ programo de niaj vizitoj (videbla ĉe http://www.esperantomobilo.org/eventoj.html ) plenigas la unuajn tri starpunktojn: informado, instruado kaj utiligado:
Antaŭ la kurso, ni planas mallonge priskribi Esperanton kaj ĝian kulturon tiel ke homoj ekinteresiĝu. Ni ankaŭ invitos ilin al nia kurso por ke ili daŭrigu seriozan lernadon dum ekzemple la semajnfino.
Dum la semajnfino, ni instruos Esperanton en du niveloj: du EM-anoj instruos al komencantoj kaj du al komencintoj. La aliaj du prelegos en diversaj lokoj en la urbo (kiu pli plenigas la celon de informado).
Post la kurso, ni ofertos diversajn interesajn prelegojn kaj amuzajn vesperojn al la kursanoj kaj lokaj esperantistoj por helpi vigligi la lokan movadon. Ni ankaŭ planas trejnsesiojn dum kiuj ni diskutos diversajn manierojn por disvastigi Esperanton loke.
Nia projekto celas agi laŭ: plijuniĝo, tutmondiĝo kaj profesiiĝo:
Ni ĉefe celas studentojn, sed kompreneble ni akceptos ĉiun ajn. Tiel ni plibonigas la estontecon de Esperanto en Ameriko.
Ni planas komenci en Kanado, Usono kaj Meksiko, kaj se ni sukcesos tie, ni daŭrigos en Mez- kaj Sudamerikon. Ni ankaŭ konscias pri simila projekto en Ĉinio kaj ties membroj kiuj planas vojaĝi triope tra Ĉinio instruante Esperanton. Ideale, nia projekto povos servi kiel modelon por homoj en aliaj kontinentoj por ke ni havu Esperantomobilon en Afriko, Aŭstralio, Nov-Zelando ktp.
Kiel oni povas vidi per nia retpaĝaro, ni celas profesiiĝon. Kiel menciite supre, ni planas kontakti amaskomunikilojn por ke ni lasu pozitivan kaj profesian impreson ĉe la publiko. Chuck Smith, unu el niaj teamanoj, trejniĝis pri informado dum la E@I-seminario: Rete Informadi en Svedio kiu inkluzivis trejnadon pri rilatoj kun amaskomunikiloj. Ni ankaŭ planas starigi internan retpaĝaron por niaj lokaj reprezentantoj por ke ili trejniĝu pri amaskomunikiloj tiel ke ili lernu kiel helpi antaŭ, dum kaj post nia vizito.
Dum ni vojaĝos, ni havos lokajn kontaktojn kiujn ni trejnos per nia retpaĝaro por kontakti la amaskomunikilojn kaj aranĝi instruejojn por ni. Ni havas jam (eĉ ses monatojn antaŭe!) la jenajn kvantojn de kontaktoj kiuj pretas helpi nin kiel priskribite:
Ĉiu el la vojaĝanta teamo donacos $250 USD por la projekto kiu sumas al $1500 USD jam dekomence. Ankaŭ, la publicity fund [publikiga fonduso] de ELNA jam donacis $250 al nia projekto. ESF ankaŭ subvencios nin ĉiuj (Mark Fettes: "relative certa") por partopreni NASK-n (tri-semajna kursaro de Esperanto en Usono) por ke ni ĉiuj estu trejnitaj oficialaj instruistoj de Esperanto. La Kanada Esperanto-Asocio montris intereson subteni nian projekton dum ni vojaĝos en Kanado.
Ni planas daŭrigi nian subvencipetadon je la jenaj esperantaj organizoj:
kaj la jenaj neesperantaj organizoj:
Ni sendos raporton al la CO de UEA ĉiun sesan monaton klarigante per pruviloj kiel ni uzis la monon. Diana Sakajeva, nia kasisto, respondecas pri la mono ricevita de UEA. Se ial, ni ne povos plenumi la taskon, ni redonos la monon al UEA.
Por vera profesiiĝo, laŭdefine oni bezonas monon. Ĉar nia projekto tiel subtenas la laborplanon de UEA, ni petas 8.000 EUR por helpi nin komenci (unuaj tri monatoj) ĉi tiun grandan projekton laŭ la jena buĝeto (ĉiu sumo sube estas en USD krom kiam indikita alie):
13 x $300 = $ 3.900 manĝoj
3 x $300 = $ 900 sanasekuro
= $ 4.000 veturilo
13 x $ 50 = $ 650 benzino
3 x $100 = $ 300 aŭtoasekuro
= $ 300 riparoj
= $ 500 lerniloj
= $ 100 interreto
= $ 300 usonaj vizoj
= $ 173 (CN$ 225) kanadaj vizoj
= $ 1.700 flugoj Bostonen
9 x $ 13 = $ 117 lavado
- - - - - = - - - - - - - - - - - - - - - -
sume = $12.940 (xxx EUR) laŭ la kurzo ...
3 x estas monatoj 13 x estas semajnoj
Por havi pli da informoj, ne hezitu kontakti nin ĉe ni@esperantomobilo.org. Ni aprezas vian konsideron de nia propono kaj esperas je via kunlaboro.
Sincere via,
Chuck Smith
Esperantomobilo
Publikaj Rilatoj