[Hejmen]William HARMON

USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System

Biografieto:

Naskita 29 majo 1927 en El Dorado, Kansas. Servis 6 jarojn en la Usona Militmaristaro dum WWII, plejparte surŝipe en la Atlantika kaj Mediteranea maroj. Esperantisto ekde 1938; eklernis kun la helpo de John Clewe, instruisto en Los Angeles, California. Membro (kaj "maskoto") de la Esperanto-Klubo de Los Angeles 1939-1943. Instruis klasojn en Long Beach, California. Aktuale instruisto en la Free Esperanto Course (angla).

Profesie administranto de frajtprezaj tarifoj en fervoja kaj martransportaj kompanioj. Emeritiĝis 1992 kiel vicprezidanto de Matson Navigation Company.

Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio, honora membro de Esperanto Ligo por Norda Ameriko, dumviva membro de Zamenhof-klubo, Tokio; eksprezidanto kaj estrarestro de ELNA, estrarano dum 29 jaroj. Komitatano A de UEA 9 jarojn. Ĉefo de la Elekta Komisiono de UEA 6 jarojn.

Familianoj: Unu edzino Lusi Harmon (meritite fama pro ŝia laborego produkti la 15-lecionan video-kurson Pasporto al la tuta mondo); tri filoj, sep genepoj, 5 pragenepoj, du nigraj katoj Pierre Birdwatcher kaj Sabrina.


USEJ-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Use X-System
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita August 24, 2004 11:36 am (diferencoj)
Serĉu: