[Hejmen]Aleks KADAR

TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Reveni al Cirk N12


Sinprezento de Aleks KADAR, Ĝenerala Sekretario, Landa Agado

  1. Parizo, Francio
  2. 1975/10/08-an
  3. Mastrumanto de kontada softvaro ĉe nacia elektro firmao [Elektro de Francio]
  4. Ĝenerala Sekretario de TEJO, aktivulo de JEFO (Sekretario), komitatano de Esperanto-France, kandidato de Eŭropo Demokratio Esperanto en distrikto Francilio, eksa ĉefredaktoro de revuo JEFO-Informas, ...
  5. (antaŭ ol TEJO-aktiviĝi ;): pigrumado resp. aktivumado, muzik-aŭskultado, interretumado, kinejumi, manĝaĉi dolĉaĵojn...
  6. Pliproksimigi TEJO kun siaj membroj; havi bonan movadan revuon TEJO-Tutmonde; plibonigi la internan komunikadon. Montri al ekster-TEJO-anoj, kiom bonas TEJO ;).
  7. "Ĉio ne povas fuŝi samtempe"


Malnova sinprezento

Mi estas aktivulo de la [Junulara Esperanto Franca Organizo] (JEFO). Do mi ŝtelas la jenan priskribon de tiu de alia aktivulo, ne franca:

Nomo:Aleks KADAR
Kromnomoj:aleks, olso, alekspekto (mia yahoo adreso), ktp.
Loko:Parizo, Francio (kie ankaŭ mia familio loĝas)
Naskiĝdato:8 oktobro 1975
Esperantistiĝo:februaro-aprilo 1999, membro de JEFO ekde aprilo 1999
Studfako:Financo, komerco, administrado de firmaoj, angla humuro ;)
Profesio:Mastrumanto de kontada softvaro ĉe nacia elektro firmao [Elektro de Francio]
Lingvoj parolataj:la franca, Esperanto, la angla, la germana, komencanto de la hispana, eterna komencanto de la pola
Hobioj:Pigrumado resp. aktivumado, muzik-aŭskultadon, interretumado, spekti filmojn en kinejo, manĝaĉi dolĉaĵojn...
Retpoŝto:aleks [ĉe] ikso [punkto] net
Tuj-mesaĝiloj:mi estas ĉe MSN per mia MSN-adreso, malofte ĉe Yahoo per alekspekto


TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita October 20, 2004 2:40 pm (diferencoj)
Serĉu: