[Hejmen]Artikolo De Archana Joshi

TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Reen al IJK 2007

RAPORTO de la 63-a IJK en Hanojo.

Dank al KAEM, TEJO,NEspA kaj aliaj individuoj, kiuj kuraĝigis nian grupon finance kaj morale por la vojaĝo al Vietnamio por partopreni 63-an IJK. Ni sesope ( Bharat, Shakuntala, Binita, Mukunda, Santosh kaj mi) komenĉis vojaĵon al IJK en Vietnamio je la 20a de Julio. Ni rekte flugis al Ĉendu, la urbo de Ĉinio el Kathmanduo kaj la esperantistoj de Ĉengdu akceptis nin en flugaveno, kaj akompanis nin ĝis al hotelo. Estis ĝojiga tempo por ni, ĉar krom Bharat, ni ĉiuj unuafoje vizitis eksterande. Esperantistoj tie invitis nin por vespermanĝo kaj ni volonte akceptis la proponon . Ili estis du esperantistoj kaj aliaj estis iliaj geamikoj sed Ni propagandis pri esperanto dum la vespermanĝo kaj ili interesiĝis en ĝi.

La 21-a de Julio ni lasis Ĉengdu kaj komenĉis vojaĵi al Kunming per trajno, alia bela kaj moderna urbo de Ĉinio. Ni pasis 24 horojn en la trajno sed multe ĝuis. Ni dancis, kantis, regardante la belajn vidindaĵojn ekstere, en la trajono. Ni ankaŭ amuzig^is kun vojaĝantoj de la trajno dancante kaj kantante, kaj samtempe ni propagandis nian lingvon.

En la mateno 22-a de Julio ni atingis Kunming, alia bela urbo de Ĉinio kaj tie ankaŭ esperantisto S-ro Spado (Ĝi Jen) akceptis nin en trajnstaĉio. La vetero en Kunming estis iom malvarma pro pluvo. Li gvidis nin ĝis nia vojaĵo al Vietnamio. Li helpis nin por akiri vizon de Vietnamio, ŝanĝi la monon, promenadi en diversajn lokojn en Kunming ktp. kaj ankaŭ ni konatiĝis kun geesperantistoj de Kunming. Yunan Esperanto-Asocio, la loka organizo, okazigis la kunvenon por dividi sperton inter Nepalaj esperantistoj kaj la lokaj. Ili ne povas bone paroli en Esperanto tamen S-ro Spado tradukis la lingvon en ĉinan kaj Esperanton. Ankaŭ ni povis iomete scii el ilia vizaĝo ke ili estis feliĉaj renkonti nin kaj ilia penso estas altnivela. Ili invitis nin por la vespermanĝo en tiu tago kaj ni babilis pri diversaj temoj kun ili. Ni vizitis diversajn lokojn en Kunming kaj en la nokto ni kantis, babilis kaj dancis en la hotelĉambro.

Post tri tagoj en Kunming, ni komencis vojaĝon al Hanojo, unue per buso ĝis landlimo de Ĉinio kaj poste ni vojaĝis al Hanoio per trajono. Ni pasigis preskaŭ 14 horojn en la buso kaj atengis Lauĉi, la landlimon de ambaŭ lando je la oka de mateno. Ni trapasis la landlimon je la unua sed tempo por nia trajno estis 8-a je la nokte. Do, ni havis multe da tempo, pro tio ni promenis ĉirkaŭ Laŭkaj. Poste, ni decidis pasigi la tempon en restoracio babilante, trinkante kaj kantante. Homoj ne povis kompreni nian lingvo, tamen ili ĝuis regardante nin, ĉar nia vestaĵoj kaj lingvoj estis mirindaj por ili. Poste ni revenis en agentejon, tie, kie estis niaj valizoj kaj tuj iris al trajnstacidomo kun la helpo de la gividantino. Ni bezonis dek horojn por atingi Hanojo.

Ni atingis Hanojon je la 4a de mateno. Ni ripozis en la stacidomo ĝis la 6-a kaj du voluntulinoj akceptis nin tie. Poste, ili akompanis nin ĝis la kongresejo kiu estis en universitata studanata domo. Tie estis multaj studentoj en la ĉambro kaj ni iomete parolis kun ili. Poste ni iris al nia ĉambro. Tiu tago estis 26-a, antaŭ unu tago de la kongresa komencado. La vetero estis ege varma kaj humida por ni.

En la programo estis preskaŭ 300 partoprenatojn. Unua tago estis la Interkona Vespero. Esperantistoj prezentis la kantojn kaj voluntuloj de Vietnamio prezentis dancojn kaj kantojn. Ni kune kun aliaj esperantistoj ludis ludojn kiu estis unika kaj nova por ni. Poste ni prezentis Nepalan Kanton kun danco. Dum la vespero ni babilis kaj konatiĝis kun pli kaj pli da esperantistoj. La universitato havas belegan parkon kaj, tie ni povis libere promenadi kaj babiladi ĝis meznokto kun geamikoj.

Alia tago estis inaŭguro de la 63- IJK, en la 27-a de Junio. Post la matenmanĝo ni ĉiuj estis en salono. Prezidantino de VEJO S-ino Hy Li prelegis pri la Esperanto-movado en Vietnamio kaj la programo kune kun aliaj gravaj esperantistoj: prezidanto de UEA S-ro Renato Corsetti, vic-prezedanto de TEJO S-ro Harish Subasic ktp. Vitenama kultura programo estis prezentita post la inaŭguro kaj tio estis tute nova afero por ni. Post la Inaŭguro oni prelegis pri Vietnamio: lingvo, etno, milito kun Usono, popolo, historio ktp. En la vespero estis la ekskurso al nokta bazaro. Tie ni promenis rigardante la aĵojn kaj noktan vivon. ankaŭ ni rigardis la homojn, kiuj kantis kun bela muziko en la strato. Post la promenado ni revenis en la kongressejo.

En la 29-a, komencis la kunsidojn de vietnama lingvo, masaĝo, kantoj, prelego pri herbaj medikamentoj ktp.tio daŭris tutan matenon ĝis la tagmanĝo. En tiu tago, ankaŭ estis ekskurso al la urbo centro, kie estis la palaco de Hoĉi Min, iama prezidanto de Vietnamio kaj ankaŭ aliaj belaj vidindaĵoj ekzemple parkoj, lagoj, officejo de ministro ktp. En la vespero havis la diskotekon. Kelkaj dancis kaj aliaj restis ekstere babilante ĝis meznokto.

La sekva tago, unue mi estis en la kunsido pri kantoj kaj herbaj medikamentoj kiu troviĝas en Vietnamio kaj post tagmanĝo okazigis landajn festivalojn, ĉiuj partoprenantoj vidigis diversajn mapojn kaj manĝaĵojn de iliaj proporaj landoj. Ni povis gustumi naciajn manĝojn de diversaj landoj. En la vespero estis diskoteko ankoraŭfoje, kiu dauris ĉiunokte post fino de aliaj programoj.

En 31-a kaj lasta de Julio estis tuttaga ekskurso al Halong Bay. Tio estis ege malproksima, pro tio ni frue matenmanĝis kaj enbusiĝis. Post tri horoj ni atingis Halong. Ni tagmanĝis apud la maro kaj iomete promenis ĉirkaŭ ĝin. Poste, ni veturis per ŝipo al kaverno. Tie estis multaj insuloj en la maro kaj kaverno estis en unu insulo, tiu estis ege interesa. Mi jam vizitis kaverno en mia lando, tamen tio estis alia sperto por mi. Ni ĉiuj revenis en la ŝipo kaj post kelkaj minutoj ni haltis en unu insulo por naĝi en la maro. Revenante, ni tre ĝojis rigardante, kantante, babilante en la ŝipo.

La venonta tago ankaŭ estis la ekskurso, tamen mi ne estis iom laca, pro tio ne povis iri tien. Sed laŭ miaj geamikoj, la muzeo estis tre interesa. Ili diris, ke la muzeo montras tutan historian kaj kulturon de la lando. Post tagmanĝo, ni havis la programon en urbo-domo por honori Renato Corsstti. Li estis invitita por Honori en la urbodomo kune kun landaj reprezantantoj de la kongreso. S-ro Bharat kaj mi estis invititaj kiel reprezentantoj de NEJO kaj NEspA. Urboestro ne povis aranĝi la tempon do, vic-estrino de la urbo akceptis nin. Prezidanto de UEA ricevis medalon kaj li dankis al la urboestraro por la grandega subteno al nia movado. Ankaŭ li promesis, ke li klopodos okazigi la Uk-n iam estontece en Vietnamio.

La 2-a de Aŭgusto, estis lasta tago de la kongreso, kaj ankaŭ por ni estis lasta tago en Vietnamio. Tiu tago en la Azia kunsido Vic-prezidanto de NEJO S-ro Mukunda Chhatri , Sekretario de ONES S-ro Santosh Karki kaj Ĝenerela Sekretario de Nespa S-ro Bharat Kumar Ghimire prelegis pri la Esperanto movado en Nepalo kaj Filipinoj. Ankaŭ landaj reprezeantantoj de diversaj landoj prezentis pri sia landa junulara agado.

Post tagmanĝo volontuloj kune kun aliaj esperantistoj prezentis kantojn kaj dancojn de Esperanto. Kaj interesaj kulturaj programoj de Vietnamio estis prezentitaj. Prezidantino dankis al partoprenantoj fermante la programon. Ĉiuj malĝojis por disiĝi unu la alian. En la vespero, ni devis foriri antaŭ naŭa por tio, ni faris malgrandan programon en kiu mi dancis kaj poste ni ĉiuj Nepalanoj prezentis kanton kaj dancon. Poste ni rapide prenis niajn valizojn kaj lasis la kongressejon. Unu voluntulino akompanis nin ĝis la busstacio. Gevolontuloj de Vietnamio estas ege aktivaj kaj helpemaj.

           Ni revenis en sama vojo per trajno kaj poste per buso ĝis Kunming. Esperantisto S-ro Spado akompanis nin ĝis Chonĉin ĉar ni estis invitita por Esperanta Somera Semajno en Chongcing. Post la 24-a hora veturado en la trajno, ni atingis Chonching. Tie aliaj esperantistoj de Chonching akceptis nin kaj ni rekte iris al hotelo. Post iom da ripozo, ni iris por ekskurso. Ni vizitis diversajn lokojn en Chonching kiel malnovaj palacoj, muzejo de Mao, ekspozicio de ornamentoj kaj tranĉiloj ktp. Vespere, ni promenis kaj ĝuis kun aliaj geesperantistoj en la hotelo.

Alia tago en la matene ni mem promenis kaj ripozis ĉar en la mateno ne estis programo sed en la vespero estis ekskurso per ŝipo. Tie ni ĉiuj esperantistoj iomete prelegis pri la persona sperto kaj ni kantis, dancis ktp. Esperantistoj tie, volis okazigi venontan azian kongreson kaj ni ĉiuj promesis ilin, ke ni de Nepala flanko laŭeble helpos. Kaj esperantistoj en en tiu urbo kapablas okazigi ĝin. Kaj urbo mem estas videbla.

La programo en Chonching finiĝis en la 7-a de Aŭgusto Kaj en la mateno de la 8-a, ni revenis al Ĉengdu per trajno. Esperantisto S-ro Xao, S-ro Lee kaj liaj amikoj akceptis nin en la trajnstacio. Ili akompanis nin al diversaj lokoj en Ĉengdu ,invitis nin por la luksaj vespermanĝoj dum nia restado en Ĉendu kaj 12-a de Aŭgusto, lasis nin ĝis la flugaveno. Ni revenis al kathmanduo en sama tago kun bona sano kaj feliĉo.

Mi unuafoje partoprenis en IJK kaj tio estis ege bona sperto por mi. Mi volas el kore danki al TEJO por doni min tiom grandan ŝancon kaj KAEM, VEJO,NEspA, NEjO, Ĉinaj Esperantistoj kaj ĉiuj individuj kiu helpis al mia grupo. Mi ne povas fini mian raporton sen danki al S-ro Bharat Ghimire, kiu gvidis nin ĝis la fino, kaj Hori Yasuo, Franziska Reisel, kiu kuraĝigis nin finance kaj morale. Mi kune kun aliaj kvin Nepalaj amikoj( Shakuntala, Binita, Mukunda, Santosh kaj Bharat) ne nur kolektis novan sperton sed ankaŭ povis interŝanĝi la ideon kun aliaj geesperantistoj de la tuta mondo. mi partoprenis en diversaj fakunsidoj kaj kulturaj programoj, ankŭ de tiuj progamoj mi havis ŝancon lerni pri aliaj kulturoj kaj pensmanieroj. Esperantaj kongressoj vere donas la ŝancon vidi, spekti kaj senti Internacian etoson. Ankaŭ mi havis ŝancon pli bonigi mian lingvon, kolekti ideojn de Esperanto-movado kaj alia grava afero estas enamikiĝi kun volontuloj de la kongreso. Ili multe instruis nin kiel fari tian taskon. Laste mi volas danki al Zamenhof por lia kreado de tiom bona internacia lingvo, kiu estas nura solvo de la lingva problemo en la mondo.

ARCHANA JOSHI Partopreninto de la 63-a IJK en Vietnamio


TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita October 4, 2007 6:48 pm (diferencoj)
Serĉu: