[Hejmen]Fakaj Sekcioj

TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Reen al TEJO-Paĝoj En La Jarlibro

Fakaj sekcioj

Biciklista Esperanto-Movado Internacia (BEMI):
BEMI estas la Biciklista Esperanto-Movado Internacia: grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas sole vojaĝi. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Internacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).
Membriĝu bicikle kaj survoje!
Por membriĝi en BEMI anonciĝu ĉe Ivo Miesen, sekretario. BEMI ne kolektas membrokotizojn sed volonte akceptas donacojn aŭ de mono (ekzemple al sia UEA-konto: "bemi-n"), aŭ subtenon aliforman. Se vi pagos al UEA-konto vi plej bone pagu al peranto de UEA. Aliaj metodoj estas priskribitaj en la Jarlibro. Por helpi redukti la elspezotan monsumon por sendado de paperaj revuoj, ni petas vin, anonci vian retadreson, por ke ni povas sendi la revuon al vi retpoŝte.
Multlingva biciklo-vortaro
BEMI komencis krei vortareton en 9 lingvoj: angla, Esperanto, finna, franca, itala, germana, pola, rusa, ukrajna Konsultu ĝin kaj partoprenu!
Retejo: http://bemi.free.fr/eo.html
Diskutlisto: http://groups.yahoo.com/group/BEMI
La diskutlisto celas al BEMI-anoj, kiuj deziras babili pri biciklado, kaj precipe pri okazontaj kaj pasintaj karavanoj. Cetere, ni deziras prilabori malnovan grandiozan projekton. Kune ni povas fari pli ol unuopuloj povas fari.

EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio):

Kio estas EUROKKA?
En 1987 Floreal MARTORELL (Flo !), pripensante rilaton inter Esperanto kaj rokmuziko, decidis starigi ion pri tio. Li serĉis muzikistojn kaj junajn Esperantistojn kun kiuj li povus starigi Esperanto-rokasocion. En oktobro 1987 li fondis EUROKKA-n en januaro 1988. EUROKKA kunlaboras kun multaj esperantaj kaj neesperantaj asocioj. EUROKKA estas unu el fakasocioj de TEJO kaj UEA, kaj kunlaboras kun SAT-Junulfako. EUROKKA signifas: Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio. EUROKKA aperigas la gazeton Rok-gazet' kaj havas diskeldonejon Vinilkosmo.
Rok-gazet'
En majo 1990 EUROKKA aperigis provnumeron, n-ron 0, de Rok-gazet'. Multaj surpriziĝis, ke Flo ! kolektis tiom multe da kunlaborantoj kaj helpantoj. Rok-gazet' estas la ĉefa ilo de EUROKKA, kio multekostas, sed bezonatas. EUROKKA volas ĝin perfekta, alloga, kaj interesa por gejunuloj. Rok-gazet' bezonegas subtenon kaj abonantojn por ke ĝi sukcesu kaj vivteniĝu. Dumil ekzempleroj estas presitaj, kaj senditaj al 75 landoj. Ĝi mendeblas ankaŭ ĉe UEA kaj via loka asocio. Mendu hodiaŭ!
VINILKOSMO
Vinilkosmo estas diskeldonejo de EUROKKA. Kolekto de ĉefaj esperantistaj pop- kaj rokmuzikistoj. Tio ne estas kosmo da vinildiskoj de Esperantistoj, sed ja mirinda kolekto de multaj muzikistoj profesiaj kaj amatoraj. EUROKKA vendas ambaŭ al revendistoj kaj individuoj. Fariĝu vialanda importanto de Vinilkosmo. Hodiaŭ demandu EUROKKA-n pri tio! Ĉe la retpaĝo eblas aŭskulti muzikerojn kaj aĉeti la diskojn rete (Persone, Esperanto Desperado, Kore, Kaj Tiel Plu, JoMo, Merlin, Elektronika Kompilo ktp). Retejo: www.vinilkosmo.com
Kontakto:
Oficejo: FR-31450 DONNEVILLE, Francio
Respondeculo: Floreal MARTORELL
Retpoŝto: eurokka@club-internet.fr
Telefono / fakso: +33 (0)5 61 81 95 65

Esperanto@Interreto (E@I):
Dum IJK 2003 en Svedio, E@I oficiale iĝis Faka Sekcio de TEJO.
E@I estas internacia laborgrupo ligita al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei retpaĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide.
La E@I-dogmoj
Esencaj motivoj (-: "la fundamento" :-) malantaŭ la E@I-aktiveco:
Esperanto

Esperanto estas komunikilo interhoma, sendependa de nacieco kaj gepatra lingvo... Ne gravas el kiu lando vi estas, la eblo komunikiĝi samas!
Interreto
Interreto estas komunikilo interhoma, sendependa de geografia distanco... Ne gravas en kiu lando vi estas, la eblo komunikiĝi samas!
Ambaŭ kune
Esperanto kaj Interreto trafe kompletigas unu la alian kiel du dounoj de rado: Jam unu duono estas bela kaj utila, sed kiam la du duonoj kunlaboras, ĉio ruliĝas senkompare pli facile kaj rapide!
Retejo: www.ikso.net/echei
Retpoŝto: echei@ikso.net
Projektoj: lernu! - plurlingva paĝaro por lerni Esperanton. La paĝaro lernu! informas pri Esperanto kiel lingvo kaj fenomeno kaj donas eblecon konatiĝi kun la lingvo kaj lerni ĝin. Ĉe la pagaro troveblas diversnivelaj kursoj, vortaroj en multaj lingvoj, superrigardo de la gramatiko, aŭskulteblaj rakontoj kun bildoj, tujmesaĝilo por rekta komunikado ktp. Retejo: www.lernu.net.
Aliaj grandaj projektoj de E@I estas: la Reta Informado Centro -RIC (www.ikso.net/ric), Edukado.net, Lingva Prismo www.lingvo.info, Interkulturo www.interkulturo.net
TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita September 20, 2007 6:00 pm (diferencoj)
Serĉu: