IJK 2004
|
La 60-a IJK okazos julie de la jaro 2004 en centr-eŭropa parto de Rusio, apud urbeto Kovrov.
La oficiala tempoplano de nia IJK por nun aspektas tiel:
Al IJK [BEMI] organizas biciklan karavanon de Jaroslavlo. Itinero trapasas urbojn Kostroma, Pljos, Ivanovo, Suzdal kaj Vladimir. La karavano startos je la 3a de julio (sabato), matene. El Novosibirsk BEMI planas fari biciklan vojaĝon al Altaj-montaro. La postkongreso en Novosibirsk daŭros kelkajn pliajn tagojn en la formo de tradicia siberia E-renkontiĝo RA (Renkontiĝo de Amikoj) -- tiel ĉiuj dezirantoj povos pasigi en Siberio maksimume multe da tempo laŭplaĉe.
Vi povas [viziti paĝaron pri la venonta IJK] (mapoj tie estas) aŭ [aboni la novaĵleteron].
Vi povas atingi IJKejon per du oportunaj vojoj: tra Moskvo kaj tra Sankt-Peterburgo. Moskvo kaj Peterburgo estas la plej grandaj urboj de Rusio kun bone evoluita transportado al kaj el ili.
Al Peterburgo eblas veni per:
Busoj -- el multaj urboj de Rusio kaj eksterlando. I. a., se vi ne trovas oportunan eblecon vojaĝi al Peterburgo, serĉu eblecojn ĝis Helsinki -- de tie ĉiunokte itineras komfortaj busoj kontraŭ 11-15 EUR.
Trajnoj -- el multaj urboj de Rusio, ankaŭ el Finnlando, Litovio, Estonio, Ukrainio ka.
Aviadiloj -- eblas veni per rektaj flugoj el Budapeŝto, Frankfurt, Helsinki, Moskvo, Parizo, Pekino, Prago, Romo, Seulo kaj aliaj urboj. Flughaveno Pulkovo estas la dua plej granda internacia flughaveno de Rusio.
Pramoj -- antaŭnelonge Peterburgon kun Germanio ligis rekta pramlinio. Multaj pramoj el diversaj eŭropaj landoj iras ankaŭ al Helsinki, de kie eblas vojaĝi al Peterburgo buse.
Al Moskvo eblas veni per:
Busoj -- el preskaŭ ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo, el multaj rusiaj urboj.
Trajnoj -- el preskaŭ ĉiuj lokoj de Rusio kaj el multaj najbaraj landoj.
Aviadiloj -- el ĉiuj mondopartoj.
Citaĵo: Post komenco de la epidemio de sasoso (severa akuta spira sindromo) en Ĉinio, ekestis duboj pri okazigo de la Universala Kongreso de 2004 en Ĉinio. UEA faris neniun novan decidon, tamen ĝi konstatis, ke post la proklamo de MOS (Monda Organizaĵo Pri Sano), per kiu oni anoncis la ĉeson de la sasoso-epidemio en la azia landego, ne plu ekzistas duboj pri la okazigo de la kongreso en Pekino, kiuj leviĝis pro tiu epidemio. (laŭ Ĝangalo.com)
IJK-2004 povas esti tre oportuna por vojaĝantoj al UK en Ĉinio. Post IJK vi povas preni la faman trajnon Moskvo-Pekino kaj traveturi la tutan Siberion. Por iom varmigi vian intereson jam nun ni donas kelkajn ligojn:
[Anglalingva paĝo pri vojaĝo Moskvo-Vladivostok]
["Transsibierische Eisenbahn": Germanlingva paĝo pri Moskvo-Pekino]
[Transiberiana: itale pri la trans-siberia vojo]
[Iom amatoreca, sed tre bildriĉa paĝo pri la fervojo apud Bajkal-lago]
Atentu! Ne temas pri iu diskutgrupo, sen membri en kiu vi ne scios la lastajn eventojn! Simple tie vi povas pli detale ĉion ekscii kaj babili kun aliuloj. Do...